< Juĝistoj 7 >

1 Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la norda flanko de la monteto More en la valo.
Tad JerubBaāls, tas ir Gideons, un visi ļaudis, kas pie viņa, agri cēlās un apmetās pie Aroda avota, tā ka Midijaniešu karaspēks viņam bija pret ziemeļa pusi, aiz Mores pakalna, ielejā.
2 Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi, estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano helpis min.
Un Tas Kungs sacīja uz Gideonu: Pārāk daudz ļaužu ir pie tevis, nekā Es dotu Midijaniešus viņu rokā; lai Israēls pret Mani nelielās un nesaka: mana roka mani izpestījusi.
3 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene: Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek mil restis.
Tad izsauc jel to ļaužu ausīs un saki: kas šaubīgs un bailīgs, lai griežas atpakaļ un steidzās projām no Gileāda kalna. Tad no tiem ļaudīm griezās atpakaļ divdesmit divi tūkstoši, un tik desmit tūkstoši atlika.
4 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi — tiu devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru kun vi — tiu ne devas iri.
Un Tas Kungs sacīja uz Gideonu: ļaužu vēl ir par daudz; noved tos pie ūdens, tur Es tos tev pārbaudīšu, un par kuru Es uz tevi sacīšu: šim būs iet ar tevi, tas lai iet ar tevi, bet par kuru Es tev sacīšu, tam nebūs iet ar tevi, tas lai neiet.
5 Kaj li alvenigis la popolon al la akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ĉiun, kiu lektrinkos akvon per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki.
Un viņš tos ļaudis noveda pie ūdens. Tad Tas Kungs sacīja uz Gideonu: ikkatru, kas ar savu mēli ūdeni laks, kā suns lok, to nostādi par sevi, un tāpat ikkatru, kas nometīsies ceļos dzert.
6 Kaj la nombro de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki la akvon.
Un to pulks, kas no savas rokas pie mutes bija lakuši, bija trīssimt vīri, bet visi citi ļaudis bija ūdeni dzēruši ceļos nometušies.
7 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la tricent homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia loko.
Un Tas Kungs sacīja uz Gideonu: caur šiem trīs simti vīriem, kas lakuši, Es jūs izpestīšu un nodošu Midijaniešus tavā rokā; tāpēc atlaid visus citus ļaudis, ikvienu uz savu vietu.
8 Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan estis malsupre de li en la valo.
Un tie ļaudis ņēma savu maizi savā rokā un savas trumetes, bet visus citus Israēla vīrus viņš atlaida, ikvienu uz savu dzīvokli, un tos trīs simti vīrus viņš paturēja, un Midijaniešu karaspēks viņam bija ielejas pusē.
9 En tiu nokto la Eternulo diris al li: Leviĝu, iru malsupren en la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn.
Un notika tanī naktī, ka Tas Kungs uz viņu sacīja: celies, noej uz lēģeri, jo Es to esmu devis tavā rokā.
10 Sed se vi timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la tendaro,
Bet ja tev ir bail noiet, tad noej uz to lēģeri tu un Purus, tavs puisis,
11 kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro.
Tad tu dzirdēsi, ko tie runā, un pēc tam tavas rokas stiprināsies, un tu celsies pret to lēģeri. Tad viņš nogāja ar Puru, savu puisi, pie tiem pirmiem apbruņotiem, kas bija lēģerī.
12 La Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj, en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro.
Un Midijanieši un Amalekieši un visi tie austruma bērni gulēja ielejā kā siseņu pulks, un viņu kamieļu pulku nevarēja skaitīt, kā smiltis jūrmalā.
13 Gideon venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis.
Kad nu Gideons nonāca, redzi, tur viens savam biedram stāstīja sapni un sacīja: redzi, es esmu sapni redzējis, un redzi, cepta miežu maize vēlās Midijaniešu lēģerī un atnāca līdz pat teltij un to sita, ka tā krita, un to pavisam apgāza, un telts gulēja (pie zemes).
14 Tiam lia kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.
Tad viņa biedrs atbildēja un sacīja: tas nav nekas cits, kā Gideona, Joasa dēla, tā Israēlieša, zobens; Dievs Midijaniešus un visu šo lēģeri devis viņa rokā.
15 Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la Izraelidoj, kaj diris: Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en viajn manojn la tendaron de Midjan.
Un kad Gideons dzirdēja šā sapņa stāstīšanu un izskaidrošanu, tad viņš pielūdza Dievu, griezās atpakaļ uz Israēla lēģeri un sacīja: ceļaties, jo Tas Kungs Midijaniešu karaspēku devis jūsu rokās.
16 Kaj li dividis la tricent homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la kruĉoj.
Un viņš dalīja tos trīs simtI vīrus trijos pulkos, un deva visiem trumetes un tukšas krūzes rokā un lāpas krūzēs.
17 Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman, kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi faros, tion faru ankaŭ vi.
Un viņš uz tiem sacīja: skatāties uz mani un tā dariet; un redzi, kad es nākšu pie lēģera malas, tad dariet jūs tā, kā es daru.
18 Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!
Kad es trumetēšu, es un visi, kas pie manis, tad jums arīdzan būs trumetēt ap visu lēģeri un saukt: Tā Kunga un Gideona (zobens)!
19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj.
Tad Gideons un tie simts vīri ar viņu nāca pie lēģera malas ap nakts vidu, kad nule sargi bija mainīti, un tie pūta trumetēs un sadauzīja tās krūzes savās rokās.
20 Tiam ekblovis la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la Eternulo kaj pro Gideon!
Tā tie trīs pulki pūta trumetēs un sadauzīja tās krūzes un turēja ar kreiso roku tās lāpas un savā labajā rokā tās trumetes un pūta un kliedza: Tā Kunga un Gideona zobens.
21 Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro; kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris.
Un tie stāvēja ikviens savā vietā ap to lēģeri. Tad viss karaspēks sāka skriet un tie brēca un bēga.
22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel-Meĥola apud Tabat.
Jo kad tie trīs simti vīri trumetēs pūta, tad Tas Kungs grieza viena zobenu pret otru visā lēģerī, un tas karaspēks bēga līdz BetZitai uz Careratas pusi, līdz AbelMeolas robežai pie Tābatas.
23 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali kaj el Aŝer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la Midjanidojn.
Tad Israēla vīri tapa sasaukti no Naftalus un no Ašera un no visa Manasus, un tie dzinās pakaļ Midijanam.
24 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton de Efraim, por diri: Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan.
Un Gideons sūtīja vēstnešus uz visiem Efraīma kalniem un sacīja: nonāciet pretī Midijaniešiem un aizstājiet tiem to ūdeni līdz Betbarai un Jardāni. Tā visi Efraīma vīri tika sasaukti un aizstāja to ūdeni līdz Betbarai un Jardāni.
25 Kaj ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.
Un tie gūstīja divus Midijaniešu valdniekus, Orebu un Zeēbu, un nokāva Orebu pie Oreb akmens, un Zeēbu tie nokāva pie Zeēba spaida un dzinās pakaļ Midijanam un nonesa Oreba un Zeēba galvas pie Gideona viņpus Jardānes.

< Juĝistoj 7 >