< Josuo 6 >

1 (Kaj Jeriĥo estis fermita kaj ŝlosita kontraŭ la Izraelidoj; neniu eliris, kaj neniu eniris.)
이스라엘 자손들로 인하여 여리고는 굳게 닫혔고 출입하는 자 없더라
2 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Vidu, Mi transdonis en vian manon Jeriĥon kaj ĝian reĝon kaj ĝiajn fortajn militistojn.
여호와께서 여호수아에게 이르시되 보라, 내가 여리고와 그 왕과 용사들을 네 손에 붙였으니
3 Ĉirkaŭiru la urbon ĉiuj militistoj, ĉirkaŭiru la urbon unu fojon; tiel faru dum ses tagoj.
너희 모든 군사는 성을 둘러 성 주위를 매일 한번씩 돌되 엿새 동안을 그리하라
4 Kaj sep pastroj portu sep trumpetojn jubileajn antaŭ la kesto; kaj en la sepa tago ĉirkaŭiru la urbon sep fojojn, kaj la pastroj sonigu per la trumpetoj.
제사장 일곱은 일곱 양각나팔을 잡고 언약궤 앞에서 행할 것이요 제 칠일에는 성을 일곱번 돌며 제사장들은 나팔을 불 것이며
5 Kaj kiam oni ektrumpetos per la jubilea korno kaj vi ekaŭdos la sonadon de la trumpeto, tiam la tuta popolo ekkriu per laŭta voĉo; kaj la muro de la urbo falos malsupren, kaj la popolo eniru, ĉiu rekte antaŭen.
제사장들이 양각나팔을 길게 울려 불어서 그 나팔 소리가 너희에게 들릴 때에는 백성은 다 큰 소리로 외쳐 부를 것이라 그리하면 그 성벽이 무너져 내리리니 백성은 각기 앞으로 올라갈지니라 하시매
6 Kaj Josuo, filo de Nun, alvokis la pastrojn, kaj diris al ili: Portu la keston de interligo, kaj sep pastroj portu sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo.
눈의 아들 여호수아가 제사장들을 불러서 그들에게 이르되 너희는 언약궤를 메고 일곱 제사장은 일곱 양각 나팔을 잡고 여호와의 궤 앞에서 행하라 하고
7 Kaj li diris al la popolo: Iru, kaj ĉirkaŭiru la urbon, kaj la armitoj preteriru antaŭ la kesto de la Eternulo.
또 백성에게 이르되 나아가서 성을 돌되 무장한 자들이 여호와의 궤 앞에 행할지니라
8 Kaj post kiam Josuo tion diris al la popolo, sep pastroj, portantaj sep jubileajn trumpetojn antaŭ la Eternulo, ekiris kaj ektrumpetis per la trumpetoj; kaj la kesto de interligo de la Eternulo iris post ili.
여호수아가 백성에게 이르기를 마치매 제사장 일곱이 일곱 양각 나팔을 잡고 여호와 앞에서 진행하며 나팔을 불고 여호와의 언약궤는 그 뒤를 따르며
9 Kaj la armitoj iris antaŭ la pastroj, kiuj trumpetis per la trumpetoj, kaj la resto de la popolo iris post la kesto; oni iris kaj trumpetis per trumpetoj.
무장한 자들은 나팔 부는 제사장들 앞에서 진행하며 후군은 궤 뒤에 행하고 제사장들은 나팔을 불며 행하더라
10 Kaj al la popolo Josuo ordonis, dirante: Ne kriu, kaj ne aŭdigu vian voĉon, kaj neniu vorto eliru el via buŝo, ĝis la tago, kiam mi diros al vi, ke vi kriu; tiam vi krios.
여호수아가 백성에게 명하여 가로되 `너희는 외치지 말며 너희 음성을 들레지 말며 너희 입에서 아무 말도 내지 말라 그리하다가 내가 너희에게 명하여 외치라 하는 날에 외칠지니라' 하고
11 Kaj la kesto de la Eternulo ekiris ĉirkaŭ la urbo, ĉirkaŭiris ĝin unu fojon; kaj ili venis en la tendaron kaj tranoktis en la tendaro.
여호와의 궤로 성을 한번 돌게 하니라 무리가 진에 돌아와서 진에서 자니라
12 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj la pastroj ekportis la keston de la Eternulo.
여호수아가 아침에 일찌기 일어나니라 제사장들이 여호와의 궤를 메고
13 Kaj la sep pastroj, kiuj portis sep jubileajn trumpetojn antaŭ la kesto de la Eternulo, iris kaj senĉese trumpetis per la trumpetoj; kaj la armitoj iris antaŭ ili, kaj la resto de la popolo iris post la kesto de la Eternulo, kaj oni senĉese trumpetis per trumpetoj.
일곱 제사장은 일곱 양각 나팔을 잡고 여호와의 궤 앞에서 계속 진행하며 나팔을 불고 무장한 자들은 그 앞에 행하며 후군은 여호와의 궤 뒤에 행하고 제사장들은 나팔을 불며 행하니라
14 Kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la dua tago unu fojon, kaj revenis en la tendaron. Tiel oni faris dum ses tagoj.
그 제 이일에도 성을 한번 돌고 진에 돌아오니라 엿새 동안을 이같이 행하니라
15 En la sepa tago ili leviĝis frue, kiam montriĝis la matena ĉielruĝo, kaj ili ĉirkaŭiris la urbon en la sama maniero sep fojojn; en tiu sola tago ili ĉirkaŭiris la urbon sep fojojn.
제 칠일 새벽에 그들이 일찌기 일어나서 여전한 방식으로 성을 일곱번 도니 성을 일곱번 돌기는 그날 뿐이었더라
16 Kaj ĉe la sepa fojo, kiam la pastroj trumpetis per la trumpetoj, Josuo diris al la popolo: Ekkriu, ĉar la Eternulo transdonis al vi la urbon.
일곱번째에 제사장들이 나팔을 불 때에 여호수아가 백성에게 이르되 `외치라! 여호와께서 너희에게 이 성을 주셨느니라!
17 Kaj la urbo estu sub anatemo de la Eternulo, ĝi kaj ĉio, kio estas en ĝi; nur la malĉastistino Raĥab restu viva, ŝi kaj ĉiu, kiu estas kun ŝi en la domo; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn ni sendis.
이 성과 그 가운데 모든 물건은 여호와께 바치니 기생 라합과 무릇 그 집에 동거하는 자는 살리라! 이는 그가 우리의 보낸 사자를 숨겼음이니라
18 Sed vi gardu vin kontraŭ la anatemitaĵo, por ke vi ne anatemiĝu, se vi prenos ion el la anatemitaĵo, kaj por ke vi ne faligu anatemon sur la tendaron de Izrael kaj ne malfeliĉigu ĝin.
너희는 바칠 물건을 스스로 삼가라 너희가 그것을 바친 후에 그 바친 어느 것이든지 취하면 이스라엘 진으로 바침이 되어 화를 당케 할까 두려워 하노라
19 Kaj la tuta arĝento kaj oro, kaj ĉiuj vazoj kupraj kaj feraj, estu sanktigitaj al la Eternulo; en la trezorejon de la Eternulo ili venos.
은, 금과 동철 기구들은 다 여호와께 구별될 것이니 그것을 여호와의 곳간에 들일지니라'
20 Kaj la popolo ekkriis, kaj oni ektrumpetis per trumpetoj. Kaj kiam la popolo ekaŭdis la sonadon de la trumpeto, la popolo ekkriis per laŭta voĉo; kaj la muro falis malsupren, kaj la popolo eniris en la urbon, ĉiu rekte antaŭen, kaj ili prenis la urbon.
이에 백성은 외치고 제사장들은 나팔을 불매 백성이 나팔 소리를 듣는 동시에 크게 소리질러 외치니 성벽이 무너져 내린지라 백성이 각기 앞으로 나아가 성에 들어가서 그 성을 취하고
21 Kaj ili ekstermis per glavo ĉion, kio estis en la urbo, la virojn kaj virinojn, junulojn kaj maljunulojn, bovojn kaj ŝafojn kaj azenojn.
성 중에 있는 것을 다 멸하되 남녀 노유와 우양과 나귀를 칼날로 멸하니라
22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris: Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi, kiel vi ĵuris al ŝi.
여호수아가 그 땅을 정탐한 두 사람에게 이르되 `그 기생의 집에 들어 가서 너희가 그 여인에게 맹세한 대로 그와 그에게 속한 모든 것을 이끌어내라' 하매
23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Raĥabon kaj ŝian patron kaj ŝian patrinon kaj ŝiajn fratojn, kaj ĉiujn, kiuj estis ĉe ŝi, kaj ŝian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael.
정탐한 소년들이 들어가서 라합과 그 부모와 그 형제와 그에게 속한 모든 것을 이끌어 내고 또 그 친족도 다 이끌어 내어 그들을 이스라엘 진 밖에 두고
24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj ĉion, kio estis en ĝi; nur la arĝenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo.
무리가 불로 성읍과 그 가운데 있는 모든 것을 사르고 은, 금과 동철 기구는 여호와의 집 곳간에 두었더라
25 Kaj la malĉastistinon Raĥab, kaj la domon de ŝia patro, kaj ĉiujn, kiuj estis kun ŝi, Josuo lasis vivaj, kaj ŝi restis inter Izrael ĝis nun; ĉar ŝi kaŝis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jeriĥon.
여호수아가 기생 라합과 그 아비의 가족과 그에게 속한 모든 것을 살렸으므로 그가 오늘날까지 이스라엘 중에 거하였으니 이는 여호수아가 여리고를 탐지하려고 보낸 사자를 숨겼음이었더라
26 Kaj en tiu tempo Josuo faris ĵuron, dirante: Malbenita antaŭ la Eternulo estu tiu viro, kiu restarigos kaj konstruos ĉi tiun urbon Jeriĥo. Sur sia unuenaskito li ĝin fondos, kaj sur sia plej juna filo li starigos ĝiajn pordegojn.
여호수아가 그 때에 맹세로 무리를 경계하여 가로되 `이 여리고 성을 누구든지 일어나서 건축하는 자는 여호와 앞에서 저주를 받을 것이라 그 기초를 쌓을 때에 장자를 잃을 것이요 문을 세울 때에 계자를 잃으리라' 하였더라
27 Kaj la Eternulo estis kun Josuo, kaj li estis fama sur la tuta tero.
여호와께서 여호수아와 함께 하시니 여호수아의 명성이 그 온 땅에 퍼지니라

< Josuo 6 >