< Josuo 13 >

1 Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris al li: Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas ankoraŭ tre multe por ekposedi.
約書亞年紀老邁,耶和華對他說:「你年紀老邁了,還有許多未得之地,
2 Jen estas la tero, kiu restas: ĉiuj regionoj de la Filiŝtoj, kaj la tuta lando de la Geŝuridoj;
就是非利士人的全境和基述人的全地。
3 komencante de Ŝiĥor, kiu estas antaŭ Egiptujo, ĝis la limoj de Ekron norde, kiu estas alkalkulata al la lando de la Kanaanidoj; kvin regantoj Filiŝtaj: de Gaza, kaj de Aŝdod, de Aŝkelon, de Gat, kaj de Ekron;
從埃及前的西曷河往北,直到以革倫的境界,就算屬迦南人之地。有非利士人五個首領所管的迦薩人、亞實突人、亞實基倫人、迦特人、以革倫人之地,並有南方亞衛人之地。
4 kaj la Avidoj sude; la tuta lando de la Kanaanidoj, kaj Meara de la Cidonanoj, ĝis Afek, ĝis la limoj de la Amoridoj;
又有迦南人的全地,並屬西頓人的米亞拉到亞弗,直到亞摩利人的境界。
5 kaj la lando de la Gebalanoj, kaj la tuta Lebanon oriente de Baal-Gad, sub la monto Ĥermon, ĝis Ĥamat;
還有迦巴勒人之地,並向日出的全黎巴嫩,就是從黑門山根的巴力‧迦得,直到哈馬口。
6 ĉiuj loĝantoj de la montoj, de Lebanon ĝis Misrefot-Maim, ĉiuj Cidonanoj. Mi forpelos ilin de antaŭ la Izraelidoj; dividu ĉion kiel partojn heredajn por Izrael, kiel Mi ordonis al vi.
山地的一切居民,從黎巴嫩直到米斯利弗‧瑪音,就是所有的西頓人,我必在以色列人面前趕出他們去。你只管照我所吩咐的,將這地拈鬮分給以色列人為業。
7 Kaj nun dividu ĉi tiun landon en heredajn partojn por la naŭ triboj kaj por la duontribo de Manase.
現在你要把這地分給九個支派和瑪拿西半個支派為業。」
8 Kun ĉi tiu tribo la Rubenidoj kaj la Gadidoj prenis sian heredan parton, kiun donis al ili Moseo transe de Jordan oriente, kiel donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo;
瑪拿西那半支派和呂便、迦得二支派已經受了產業,就是耶和華的僕人摩西在約旦河東所賜給他們的:
9 de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbon, kiu estas meze de la valo, kaj la tutan ebenaĵon Medba ĝis Dibon;
是從亞嫩谷邊的亞羅珥和谷中的城,並米底巴的全平原,直到底本,
10 kaj ĉiujn urbojn de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, ĝis la limo de la Amonidoj;
和在希實本作王亞摩利王西宏的諸城,直到亞捫人的境界;
11 kaj Gileadon, kaj la regionon de la Geŝuridoj kaj Maaĥatidoj, kaj la tutan monton Ĥermon, kaj la tutan Baŝanon ĝis Salĥa;
又有基列地、基述人、瑪迦人的地界,並黑門全山、巴珊全地,直到撒迦;
12 la tutan regnon de Og en Baŝan, kiu regis en Aŝtarot kaj Edrei. Li restis el la Rafaidoj. Kaj Moseo venkobatis ilin, kaj forpelis ilin.
又有巴珊王噩的全國-他在亞斯他錄和以得來作王(利乏音人所存留的只剩下他)。這些地的人都是摩西所擊殺、所趕逐的。
13 Sed la Izraelidoj ne forpelis la Geŝuridojn kaj la Maaĥatidojn; kaj la Geŝuridoj kaj Maahatidoj restis inter la Izraelidoj ĝis nun.
以色列人卻沒有趕逐基述人、瑪迦人;這些人仍住在以色列中,直到今日。
14 Nur al la tribo de Levi li ne donis heredan parton; la fajroferoj de la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al li.
只是利未支派,摩西 沒有把產業分給他們。他們的產業乃是獻與耶和華-以色列上帝的火祭,正如耶和華所應許他們的。
15 Kaj Moseo donis al la tribo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj.
摩西按着呂便支派的宗族分給他們產業。
16 Kaj ilia regiono estis de Aroer, kiu estas sur la bordo de la torento Arnon, kaj la urbo, kiu estas meze de la valo, kaj la tuta ebenaĵo ĝis Medba,
他們的境界是亞嫩谷邊的亞羅珥和谷中的城,靠近米底巴的全平原;
17 Ĥeŝbon, kaj ĉiuj ĝiaj urboj, kiuj estas sur la ebenaĵo, Dibon kaj Bamot-Baal kaj Bet-Baal-Meon
希實本並屬希實本平原的各城,底本、巴末‧巴力、伯‧巴力‧勉、
18 kaj Jahac kaj Kedemot kaj Mefaat
雅雜、基底莫、米法押、
19 kaj Kirjataim kaj Sibma kaj Ceret-Ŝaĥar sur la monto Emek
基列亭、西比瑪、谷中山的細列‧哈沙轄、
20 kaj Bet-Peor kaj la deklivoj de Pisga kaj Bet-Jeŝimot,
伯‧毗珥、毗斯迦山坡、伯‧耶西末;
21 kaj ĉiuj urboj de la ebenaĵo, kaj la tuta regno de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kiu regis en Ĥeŝbon, kaj kiun mortigis Moseo, kiel ankaŭ la Midjanajn princojn Evi kaj Rekem kaj Cur kaj Ĥur kaj Reba, princojn de Siĥon, kiuj loĝis en la lando.
平原的各城,並亞摩利王西宏的全國。這西宏曾在希實本作王,摩西把他和米甸的族長以未、利金、蘇珥、戶珥、利巴擊殺了;這都是住那地屬西宏為首領的。
22 Kaj Bileamon, filon de Beor, la sorĉiston, mortigis la Izraelidoj per glavo kune kun la aliaj mortigitoj.
那時以色列人在所殺的人中,也用刀殺了比珥的兒子術士巴蘭。
23 Kaj limo de la Rubenidoj estis Jordan kaj ĝia regiono. Tio estas la posedaĵo de la Rubenidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
呂便人的境界就是約旦河與靠近約旦河的地。以上是呂便人按着宗族所得為業的諸城,並屬城的村莊。
24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laŭ iliaj familioj.
摩西按着迦得支派的宗族分給他們產業。
25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj ĉiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, ĝis Aroer, kiu estas antaŭ Raba;
他們的境界是雅謝和基列的各城,並亞捫人的一半地,直到拉巴前的亞羅珥;
26 kaj de Ĥeŝbon ĝis Ramat-Micpe, kaj Betonim; kaj de Maĥanaim ĝis la limo de Debir;
從希實本到拉抹‧米斯巴和比多寧,又從瑪哈念到底璧的境界,
27 kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
並谷中的伯‧亞蘭、伯‧寧拉、疏割、撒分,就是希實本王西宏國中的餘地,以及約旦河與靠近約旦河的地,直到基尼烈海的極邊,都在約旦河東。
28 Tio estas la posedaĵo de la Gadidoj laŭ iliaj familioj, la urboj kaj iliaj vilaĝoj.
以上是迦得人按着宗族所得為業的諸城,並屬城的村莊。
29 Kaj Moseo donis al la duontribo de Manase; kaj tio estis por la duontribo de Manase laŭ iliaj familioj.
摩西把產業分給瑪拿西半支派,是按着瑪拿西半支派的宗族所分的。
30 Kaj ilia regiono estis: de Maĥanaim la tuta Baŝan, la tuta regno de Og, reĝo de Baŝan, kaj ĉiuj Vilaĝoj de Jair, kiuj estas en Baŝan, sesdek urboj;
他們的境界是從瑪哈念起,包括巴珊全地,就是巴珊王噩的全國,並在巴珊、睚珥的一切城邑,共六十個。
31 kaj duono de Gilead, kaj Aŝtarot kaj Edrei, urboj de la regno de Og en Baŝan, estis donitaj al la idoj de Maĥir, filo de Manase, al duono de la idoj de Maĥir laŭ iliaj familioj.
基列的一半,並亞斯他錄、以得來,就是屬巴珊王噩國的二城,是按着宗族給瑪拿西的兒子瑪吉的一半子孫。
32 Tio estas, kion Moseo disdividis sur la stepoj de Moab, transe de Jordan, antaŭ Jeriĥo, oriente.
以上是摩西在約旦河東對着耶利哥的摩押平原所分給他們的產業。
33 Sed al la tribo de Levi Moseo ne donis posedaĵon: la Eternulo, Dio de Izrael, estas ilia hereda parto, kiel Li diris al ili.
只是利未支派,摩西沒有把產業分給他們。耶和華-以色列的上帝是他們的產業,正如耶和華所應許他們的。

< Josuo 13 >