< Johano 15 >

1 Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto.
“我是真正的葡萄树,天父就是园丁。
2 Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto.
我的枝杈如果不结果子,他就会将其剪去,他修剪结果子的枝杈,让它结更多的果子。
3 Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi.
现在你们因我所言也被修剪过了,变得洁净。
4 Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi.
你们要与我同在,我就与你们同在。枝杈必须长在葡萄树上,凭它自己不能结出果实。
5 Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari.
我是葡萄树,你们是枝杈。与我一体,我也与他一体,这样就会结出丰盛的果实,因为离开了我,你们什么都做不了。
6 Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas.
不与我同在,就像枝杈被丢弃,变得枯干,人们会把它们拾起来,丢在火里烧掉了。
7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi.
你们若与我同在,我的言语也与你们同在,无论你们想要什么,祈求什么,都会给你们。
8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj.
因为你们结出丰盛果实,也是让天父获得荣耀,证明你们就是我的门徒。
9 Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo.
天父怎样爱我,我也怎样爱你们。你们与我的爱同在。
10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.
如果你们遵守我的命令,就会与我的爱同在,正像我遵守了我父的命令,便与他的爱同在。
11 Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.
我把这事解释给你们听,是为了将欢喜留在你们心中,让你们的欢喜变得圆满。
12 Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis.
我命令你们:要彼此相爱,像我爱你们一样。
13 Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj.
人愿意舍命为朋友,人间没有比这更伟大的爱。
14 Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas.
你们听从我的吩咐,就是我的朋友。
15 Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi.
我不再称你们为仆人,因为仆人不知道主人所做的事,我会称你们为朋友,因为我已把从天父那里听见的一切,都解释给了你们听。
16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.
不是你们选择了我,而是我选择了你们,我赋予你们责任,去结下持久的水果,这样你们以我之名所求的一切,天父都必将应允。
17 Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian.
这就是我的命令:彼此相爱。
18 Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin.
如果世人恨你们,记得他们在恨你们之前,就已经恨我了。
19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.
你们若属于这世界,这世界也会像爱自己一样爱你。但因为你们不属于这世界,而是我从世界中选出你们,所以世人就恨你们。
20 Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos.
你们要记住我对你们说过的话:‘仆人不能比主人更重要。’他们若迫害我,也必定迫害你们,他们若遵守我的话,也必定遵守你们的话。
21 Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu min sendis.
但他们对你们所做的一切都是因为我,因为他们不知晓派我前来的天父。
22 Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko.
如果我没有来,没有对他们说过什么,他们就意识不到自己的罪。但现在他们无法找到开罪的借口了。
23 Tiu, kiu min malamas, malamas ankaŭ mian Patron.
恨我的人,也恨我的父。
24 Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaŭ mian Patron.
如果我没有通过其他人从未做过的事情,向他们进行显化,他们就不会意识到自己的罪,但尽管看到了这一切,他们仍然恨我和我父。
25 Sed tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo: Ili malamis min senkaŭze.
这就应验了经书所说:‘他们无缘故地恨我。’
26 Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos;
但我会从天父那里向你们派来保惠师,他是来自天父的真理圣灵。当他来到,就会为我作见证。
27 kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco.
你们也要为我作证,因为你们从开始就和我在一起。”

< Johano 15 >