< Johano 14 >

1 Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi.
No se atribule su corazón. Crean en Dios, crean también en Mí.
2 Ĉe la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon.
En la casa de mi Padre hay muchas moradas. Si no fuera así, ¿les hubiera dicho que me voy a prepararles lugar?
3 Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas.
Si me voy y les preparo lugar, vendré otra vez y los llevaré conmigo, para que donde Yo estoy, ustedes también estén.
4 Kaj kien mi iras, vi scias, kaj vi konas la vojon.
Saben adonde voy y saben el camino.
5 Tomaso diris al li: Sinjoro, ni ne scias, kien vi iras; kiel ni konas la vojon?
Tomás le dijo: Señor, no sabemos a dónde vas. ¿Cómo podemos saber el camino?
6 Jesuo diris al li: Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.
Jesús le contestó: Yo soy el Camino, la Verdad y la Vida. Nadie viene al Padre sino por medio de Mí.
7 Se vi min konus, vi konus ankaŭ mian Patron; kaj de nun vi konas Lin kaj Lin vidis.
Si me conocen, también conocen a mi Padre. Desde ahora lo conocen y lo vieron.
8 Filipo diris al li: Sinjoro, montru al ni la Patron, kaj por ni tio sufiĉos.
Felipe le dijo: Señor, muéstranos al Padre, y nos basta.
9 Jesuo diris al li: Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron?
Jesús le preguntó: Felipe, ¿tanto tiempo he estado con ustedes, y no me conoces? El que me vio, vio al Padre. ¿Cómo dices tú: Muéstranos al Padre?
10 Ĉu vi ne kredas, ke mi estas en la Patro kaj la Patro en mi? la vortojn, kiujn mi parolas al vi, mi parolas ne de mi mem; sed la Patro, restanta en mi, faras Siajn farojn.
¿No crees que Yo estoy en el Padre, y el Padre en Mí? Las Palabras que Yo les digo, no [las] hablo por mi propia iniciativa, sino el Padre que mora en Mí realiza sus obras.
11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aŭ almenaŭ kredu al mi pro la faroj mem.
Créanme que Yo estoy en el Padre, y el Padre en Mí. De otra manera, créanme por causa de las mismas obras.
12 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas al mi, tiu ankaŭ faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, ĉar mi iras al la Patro.
En verdad, en verdad les digo: El que cree en Mí, también hará las obras que Yo hago. Y mayores que éstas hará, porque Yo voy al Padre.
13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
Todo lo que pidan en mi Nombre, eso haré, para que el Padre sea glorificado en el Hijo.
14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.
Si me piden cualquier cosa en mi Nombre, Yo [lo] haré.
15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.
Si me aman, guardarán mis Mandamientos.
16 Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; (aiōn g165)
Yo rogaré al Padre y les dará otro Intercesor, a fin de que esté con ustedes para siempre: (aiōn g165)
17 tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek konas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi.
al Espíritu de Verdad, a Quien el mundo no puede recibir, porque no lo ve ni [lo] conoce. Ustedes lo conocen, porque mora con ustedes y estará en ustedes.
18 Mi ne lasos vin orfaj; mi venas al vi.
No los dejaré huérfanos. Vendré a ustedes.
19 Ankoraŭ iom da tempo, kaj la mondo ne plu vidos min, sed vi vidos min; ĉar mi vivas, tial vi ankaŭ vivos.
Aún un poco, y el mundo no me verá, pero ustedes me verán. Porque Yo vivo, ustedes también vivirán.
20 En tiu tago vi scios, ke mi estas en mia Patro, kaj vi en mi, kaj mi en vi.
Aquel día sabrán que Yo estoy en mi Padre, ustedes en Mí y Yo en ustedes.
21 Kiu havas miajn ordonojn kaj observas ilin, tiu estas, kiu min amas; kaj kiu min amas, tiu estos amata de mia Patro, kaj mi amos lin, kaj elmontros min al li.
El que tiene mis Mandamientos y los guarda es el que me ama. Al que me ama, mi Padre lo amará. Y Yo lo amaré y me revelaré a él.
22 Judas (ne la Iskariota) diris al li: Sinjoro, kio okazis, ke vi elmontros vin al ni, kaj ne al la mondo?
Judas, no el Iscariote, le preguntó: Señor, ¿cómo te revelarás a nosotros y no al mundo?
23 Jesuo respondis kaj diris al li: Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros loĝon kun li.
Jesús le respondió: Si alguno me ama, guardará mi Palabra. Mi Padre lo amará. Vendremos a él y viviremos con él.
24 Kiu min ne amas, tiu ne observas miajn vortojn; kaj la vorto, kiun vi aŭdas, estas ne mia, sed de la Patro, kiu min sendis.
El que no me ama, no guarda mis Palabras. La Palabra que [ustedes] escuchan no es mía, sino del Padre que me envió.
25 Tion mi parolis al vi, dum mi ĉe vi restas.
Esto les he hablado mientras estoy con ustedes,
26 Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kaj vin rememorigos pri ĉio, kion mi diris al vi.
pero el Intercesor, el Espíritu Santo, a Quien el Padre enviará en mi Nombre, Él les enseñará todas las cosas y les recordará todo lo que les dije.
27 Pacon mi lasas al vi; mian pacon mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.
Paz les dejo. Les doy mi paz. Yo no se la doy como el mundo la da. No se atribule ni se atemorice su corazón.
28 Vi aŭdis, ke mi diris al vi: Mi foriras, kaj mi revenas al vi. Se vi min amus, vi ĝojus pro tio, ke mi iras al la Patro, ĉar la Patro estas pli granda ol mi.
Oyeron que me voy y regreso a ustedes. Si me aman, se regocijarían porque voy al Padre, pues el Padre es mayor que Yo.
29 Kaj nun mi diris al vi, antaŭ ol ĝi okazos, por ke vi kredu, kiam ĝi okazos.
Esto se lo digo antes que suceda, para que cuando suceda, crean.
30 De nun mi jam ne multe parolos kun vi; ĉar la estro de la mondo venas; kaj li havas nenion en mi;
Ya no hablaré mucho más con ustedes, porque viene el príncipe de este mundo y nada tiene en Mí.
31 sed por ke la mondo sciu, ke mi amas la Patron, kaj kiel la Patro ordonis al mi, tiel mi faras. Leviĝu; ni foriru de ĉi tie.
Pero hablo esto para que el mundo sepa que amo al Padre, y hago lo que el Padre me mandó. ¡Levántense, vámonos de aquí!

< Johano 14 >