< Jeremia 6 >

1 Kuru rapide, ho filoj de Benjamen, el Jerusalem, kaj en Tekoa sonigu la trumpeton kaj super Bet-Kerem faru signalon; ĉar de nordo aperas malbono kaj granda pereo.
ऐ बनी बिनयमीन, येरूशलेम में से पनाह के लिए भाग निकलो, और तक़ू'अ में नरसिंगा फूँको और बैत हक्करम में आतिशीन 'अलम बलन्द करो; क्यूँकि उत्तर की तरफ़ से बला और बड़ी तबाही आनेवाली है।
2 Al bela kaj delikata virino Mi similigis la filinon de Cion.
मैं दुख़्तर — ए — सिय्यून को जो शकील और नाज़नीन है, हलाक करूँगा।
3 Al ŝi venos paŝtistoj kun siaj brutaroj, ĉirkaŭ ŝi ili starigos tendojn, kaj ĉiu paŝtos sur sia loko.
चरवाहे अपने गल्लों को लेकर उसके पास आएँगे और चारों तरफ़ उसके सामने ख़ेमे खड़े करेंगे हर एक अपनी जगह में चराएगा।
4 Aranĝu militon kontraŭ ŝi; leviĝu, ni iru en tagmezo. Ho ve al ni! ĉar baldaŭ vesperiĝos, etendiĝas la ombroj de vespero.
“उससे जंग के लिए अपने आपको ख़ास करो; उठो, दोपहर ही को चढ़ चलें! हम पर अफ़सोस, क्यूँकि दिन ढलता जाता है, और शाम का साया बढ़ता जाता है!
5 Leviĝu, ni iru nokte, kaj ni detruu ŝiajn palacojn.
उठो, रात ही को चढ़ चलें और उसके क़स्रों को ढा दें!”
6 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot: Haku ŝiajn arbojn kaj aranĝu remparon ĉirkaŭ Jerusalem; ĉi tiun urbon oni devas puni, ĝi estas tute plena de malbonagoj.
क्यूँकि रब्ब — उल — अफ़वाज यूँ फ़रमाता है कि: 'दरख़्त काट डालो, और येरूशलेम के सामने दमदमा बाँधो; यह शहर सज़ा का सज़ावार है, इसमें ज़ुल्म ही ज़ुल्म हैं।
7 Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado.
जिस तरह पानी चश्मे से फूट निकलता है, उसी तरह शरारत इससे जारी है; ज़ुल्म और सितम की हमेशा इसमें सुनी जाती है, हर दम मेरे सामने दुख दर्द और ज़ख़्म हैं।
8 Prudentiĝu, ho Jerusalem, por ke ne foriĝu de vi Mia animo, por ke Mi ne faru vin dezerto, lando ne loĝata.
ऐ येरूशलेम, तरबियत — पज़ीर हो; ऐसा न हो कि मेरा दिल तुझ से हट जाए, न हो कि मैं तुझे वीरान और ग़ैरआबाद ज़मीन बना दूँ।
9 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Oni kolektu la restaĵon de Izrael kiel restaĵon de vinberoj; eltiru kaj retiru vian manon, kiel ŝirkolektanto de vinberoj super la korboj.
रब्ब — उल — अफ़वाज यूँ फ़रमाता है: “वह इस्राईल के बक़िये को अंगूर की तरह ढूँडकर तोड़ लेंगे। तू अंगूर तोड़ने वाले की तरह फिर अपना हाथ शाख़ों में डाल।”
10 Kun kiu Mi parolu, kiun Mi admonu, ke oni Min aŭskultu? ilia orelo ne estas cirkumcidita, kaj ili ne povas aŭdi. Jen la vorton de la Eternulo ili malŝatas; ili ne deziras ĝin.
मैं किससे कहूँ और किसको जताऊँ, ताकि वह सुनें? देख, उनके कान नामख़्तून हैं और वह सुन नहीं सकते; देख, ख़ुदावन्द का कलाम उनके लिए हिक़ारत का ज़रिया' है, वह उससे ख़ुश नहीं होते।
11 Tial Mi pleniĝis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo.
इसलिए मैं ख़ुदावन्द के क़हर से लबरेज़ हूँ, मैं उसे ज़ब्त करते करते तंग आ गया। बाज़ारों में बच्चों पर और जवानों की जमा'अत पर उसे उँडेल दे, क्यूँकि शौहर अपनी बीवी के साथ और बूढ़ा कुहनसाल के साथ गिरफ़्तार होगा।
12 Iliaj domoj transiros al aliuloj, ankaŭ la kampoj kaj la edzinoj; ĉar Mi etendos Mian manon sur la loĝantojn de la lando, diras la Eternulo.
और उनके घर खेतों और बीवियों के साथ औरों के हो जायेंगे क्यूँकि ख़ुदावन्द फ़रमाता है, मैं अपना हाथ इस मुल्क के बाशिन्दों पर बढ़ाऊँगा।
13 Ĉar ĉiuj, de la malgrandaj ĝis la grandaj, estas profitavidaj; kaj de la profetoj ĝis la pastroj ĉiuj faras malhonestaĵon.
इसलिए कि छोटों से बड़ों तक सब के सब लालची हैं, और नबी से काहिन तक हर एक दग़ाबाज़ है।
14 Kaj la vundojn de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke ĉio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato.
क्यूँकि वह मेरे लोगों के ज़ख़्म को यूँही 'सलामती सलामती' कह कर अच्छा करते हैं, हालाँकि सलामती नहीं है।
15 Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
क्या वह अपने मकरूह कामों की वजह से शर्मिन्दा हुए? वह हरगिज़ शर्मिन्दा न हुए, बल्कि वह लजाए तक नहीं; इस वास्ते वह गिरने वाले के साथ गिरेंगे ख़ुदावन्द फ़रमाता है, जब मैं उनको सज़ा दूँगा, तो पस्त हो जाएँगे।
16 Tiele diras la Eternulo: Stariĝu sur la vojoj kaj rigardu, kaj demandu pri la vojoj antikvaj, kia estas la bona vojo, kaj iru laŭ ĝi kaj trovu ripozon por via animo. Sed ili diris: Ni ne iros.
ख़ुदावन्द यूँ फ़रमाता है: 'रास्तों पर खड़े हो और देखो, और पुराने रास्तों के बारे में पूछो कि अच्छी राह कहाँ है, उसी पर चलो और तुम्हारी जान राहत पाएगी। लेकिन उन्होंने कहा, 'हम उस पर न चलेंगे।
17 Kaj Mi starigis gardistojn super vi, dirante: Atentu la sonadon de la trumpeto. Sed ili diris: Ni ne atentos.
और मैंने तुम पर निगहबान भी मुक़र्रर किए और कहा, 'नरसिंगे की आवाज़ सुनो!' लेकिन उन्होंने कहा, 'हम न सुनेंगे।
18 Tial aŭdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio fariĝas ĉe ili.
इसलिए ऐ क़ौमों, सुनो, और ऐ अहल — ए — मजमा', मा'लूम करो कि उनकी क्या हालत है।
19 Aŭskultu, ho tero! jen Mi venigas malfeliĉon sur ĉi tiun popolon, frukton de iliaj pensoj; ĉar ili ne atentis Miajn vortojn, kaj Mian instruon ili forpuŝis.
ऐ ज़मीन सुन; देख, मैं इन लोगों पर आफ़त लाऊँगा जो इनके अन्देशों का फल है, क्यूँकि इन्होंने मेरे कलाम को नहीं माना और मेरी शरी'अत को रद्द कर दिया है।
20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el Ŝeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne plaĉas al Mi, kaj viaj buĉoferoj ne estas agrablaj al Mi.
इससे क्या फ़ायदा के सबा से लुबान और दूर के मुल्क से अगर मेरे सामने लाते हैं? तुम्हारी सोख़्तनी क़ुर्बानियाँ मुझे पसन्द नहीं, और तुम्हारी क़ुर्बानियों से मुझे ख़ुशी नहीं।
21 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi metos antaŭ ĉi tiu popolo falpuŝilon, kaj sur ĝi falpuŝiĝos kune patroj kaj filoj, najbaro kaj amiko pereos.
इसलिए ख़ुदावन्द यूँ फ़रमाता है कि 'देख, मैं ठोकर खिलाने वाली चीजें इन लोगों की राह में रख दूँगा; और बाप और बेटे बाहम उनसे ठोकर खायेंगे पड़ोसी और उनके दोस्त हलाक होंगे।
22 Tiele diras la Eternulo: Jen venos popolo el norda lando, kaj granda nacio leviĝos de la randoj de la tero.
ख़ुदावन्द यूँ फ़रमाता है, 'देख, उत्तरी मुल्क से एक गिरोह आती है, और इन्तिहाए — ज़मीन से एक बड़ी क़ौम बरअंगेख़्ता की जाएगी।
23 Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion.
वह तीरअन्दाज़ और नेज़ाबाज़ हैं, वह संगदिल और बेरहम हैं, उनके ना'रों की हमेशा समन्दर की जैसी है और वह घोड़ों पर सवार हैं; ऐ दुख़्तर — ए — सिय्यून, वह जंगी मर्दों की तरह तेरे सामने सफ़आराई करते हैं।
24 Kiam ni aŭdis pri ili, malleviĝis niaj manoj, teruro kaj doloro nin atakis kiel naskantinon.
हमने इसकी शोहरत सुनी है, हमारे हाथ ढीले हो गए, हम ज़चा की तरह मुसीबत और दर्द में गिरफ़्तार हैं।
25 Ne eliru sur la kampon, ne iru sur la vojon, ĉar la glavo de la malamiko vekas teruron ĉirkaŭe.
मैदान में न निकलना और सड़क पर न जाना, क्यूँकि हर तरफ़ दुश्मन की तलवार का ख़ौफ़ है।
26 Ho filino de Mia popolo! zonu vin per sakaĵo, rulu vin en cindro, funebru kiel pro sola filo, ploru maldolĉe, ĉar subite venos sur nin la pereiganto.
ऐ मेरी बिन्त — ए — क़ौम, टाट औढ़ और राख में लेट, अपने इकलौतों पर मातम और दिलख़राश नोहा कर; क्यूँकि ग़ारतगर हम पर अचानक आएगा।
27 Kiel esploranton Mi starigis vin inter Mia popolo, fortan, ke vi ekkonu kaj esploru ilian vojon.
“मैंने तुझे अपने लोगों में आज़माने वाला और बुर्ज मुक़र्रर किया ताकि तू उनके चाल चलनो को मा'लूम करे और परखे।
28 Ĉiuj ili estas obstinaj defalintoj, kalumniantoj, kupro kaj fero; ĉiuj ili estas degenerintoj.
वह सब के सब बहुत सरकश हैं, वह ग़ीबत करते हैं, वह तो ताँबा और लोहा हैं, वह सब के सब मु'आमिले के खोटे हैं।
29 La blovilo bruldifektiĝis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto: la malbonuloj ne apartiĝis.
धौंकनी जल गई, सीसा आग से भसम हो गया; साफ़ करनेवाले ने बेफ़ायदा साफ़ किया, क्यूँकि शरीर अलग नहीं हुए।
30 Arĝento rifuzita oni nomos ilin, ĉar la Eternulo forrifuzis ilin.
वह मरदूद चाँदी कहलाएँगे, क्यूँकि ख़ुदावन्द ने उनको रद्द कर दिया है।”

< Jeremia 6 >