< Jeremia 43 >

1 Kiam Jeremia finis antaŭ la tuta popolo la raportadon pri ĉiuj vortoj de la Eternulo, ilia Dio, pri ĉiuj vortoj, kun kiuj la Eternulo, ilia Dio, sendis lin al ili,
Gdy Jeremiasz przestał mówić do całego ludu te wszystkie słowa PANA, ich Boga, z którymi posłał go do nich PAN, ich Bóg, wszystkie te słowa;
2 tiam Azarja, filo de Hoŝaja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj malhumilaj homoj diris al Jeremia: Malveron vi parolas; la Eternulo, nia Dio, ne sendis vin, por diri: Ne iru en Egiptujon, por tie ekloĝi;
Azariasz, syn Hoszajasza, i Jochanan, syn Kareacha, oraz wszyscy pyszni mężczyźni powiedzieli do Jeremiasza: Kłamstwo mówisz! Nie posłał cię PAN, nasz Bóg, byś mówił: Nie idźcie do Egiptu, aby tam przebywać;
3 sed nur Baruĥ, filo de Nerija, instigas vin kontraŭ ni, por transdoni nin en la manojn de la Ĥaldeoj, por ke ili mortigu nin aŭ transloĝigu nin en Babelon.
Ale Baruch, syn Neriasza, podburza cię przeciwko nam, aby nas wydać w ręce Chaldejczyków, żeby nas pobili albo uprowadzili do niewoli do Babilonu.
4 Tiamaniere Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj, kaj la tuta popolo, ne obeis la voĉon de la Eternulo, por resti en la lando Juda.
Dlatego Jochanan, syn Kareacha, oraz wszyscy dowódcy wojsk, a także cały lud nie słuchali głosu PANA, aby pozostać w ziemi Judy.
5 Kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj ĉiuj militestroj prenis la tutan restaĵon de la Judoj, kiuj revenis el ĉiuj nacioj, kien ili estis dispelitaj, por loĝi en la lando Juda:
Lecz Jochanan, syn Kareacha, i wszyscy dowódcy wojsk zabrali całą resztkę Judy, która powróciła ze wszystkich narodów, do których została wygnana, by zamieszkać w ziemi Judy:
6 la virojn, la virinojn, la infanojn, la reĝidinojn, kaj ĉiujn, kiujn Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis kun Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, kaj la profeton Jeremia, kaj Baruĥon, filon de Nerija.
Mężczyzn, kobiety, dzieci, córki króla oraz każdą duszę, którą pozostawił Nebuzaradan, dowódca gwardii, z Gedaliaszem, synem Achikama, syna Szafana, z prorokiem Jeremiaszem i z Baruchem, synem Neriasza;
7 Kaj ili iris en la landon Egiptan, ne obeante la voĉon de la Eternulo, kaj venis ĝis Taĥpanĥes.
I poszli do ziemi Egiptu, bo nie usłuchali głosu PANA. I przybyli do Tachpanches.
8 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia en Taĥpanĥes, dirante:
I w Tachpanches doszło do Jeremiasza słowo PANA mówiące:
9 Prenu en vian manon grandajn ŝtonojn, kaj antaŭ la okuloj de la Judaj viroj kaŝu ilin en la kalko en la brikfarejo, kiu troviĝas ĉe la enirejo de la domo de Faraono en Taĥpanĥes;
Weź do rąk wielkie kamienie i ukryj je w glinie w piecu do wypalania cegieł, który jest przy wejściu do domu faraona w Tachpanches, na oczach mężczyzn Judy;
10 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi sendos, kaj venigos Nebukadnecaron, reĝon de Babel, Mian servanton, kaj Mi starigos lian tronon supre de ĉi tiuj ŝtonoj, kiujn Mi kaŝis, kaj li starigos sur ili sian tendon.
I powiedz im: Tak mówi PAN zastępów, Bóg Izraela: Oto poślę po Nabuchodonozora, króla Babilonu, mego sługę, i sprowadzę [go], i ustawię jego tron na tych kamieniach, które ukryłem; i rozciągnie swój baldachim na nich.
11 Kaj li venos, kaj frapos la landon Egiptan: kiu estas destinita al la morto, tiu ricevos la morton; kiu estas destinita al kaptiteco, tiu iros en kaptitecon; kaj kiu estas destinita al glavo, tiun trafos glavo.
Gdy przyjdzie, pobije ziemię Egiptu, a [oddani] na śmierć na śmierć [pójdą], oddani do niewoli do niewoli pójdą, i oddani pod miecz pod miecz pójdą.
12 Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj ĝi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li ĉirkaŭkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel paŝtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate.
Podłożę ogień w domach bogów Egiptu i on je spali, i uprowadzi. Przyozdobi się ziemią Egiptu, jak pasterz zakłada swoją szatę, i wyjdzie stamtąd w pokoju.
13 Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.
Rozbije posągi w Betszemesz, które [jest] w ziemi Egiptu, oraz ogniem spali domy bogów egipskich.

< Jeremia 43 >