< Jesaja 38 >

1 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.
Ved den Tid blev Ezekias dødssyg. Da kom Profeten Esajas, Amoz's Søn, til ham og sagde: »Saa siger HERREN: Beskik dit Hus, thi du skal dø og ikke leve!«
2 Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo,
Da vendte han Ansigtet om mod Væggen og bad saaledes til HERREN:
3 kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
»Ak, HERRE, kom dog i Hu, hvorledes jeg har vandret for dit Aasyn i Oprigtighed og med helt Hjerte og gjort, hvad der er godt i dine Øjne!« Og Ezekias græd højt.
4 Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
Da kom HERRENS Ord til Esajas saaledes:
5 Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.
»Gaa hen og sig til Ezekias: Saa siger HERREN, din Fader Davids Gud: Jeg har hørt din Bøn, jeg har set dine Taarer! Se, jeg vil lægge femten Aar til dit Liv
6 Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon.
og udfri dig og denne By af Assyrerkongens Haand og værne om denne By!
7 Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:
Og Tegnet fra HERREN paa, at HERREN vil udføre, hvad han har sagt, skal være dig dette:
8 jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis.
Se, jeg vil lade Skyggen gaa de Streger tilbage, som den har flyttet sig med Solen paa Akaz's Solur, ti Streger!« Da gik Solen de ti Streger, som den havde flyttet sig, tilbage paa Soluret.
9 Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano:
En Bøn af Kong Ezekias af Juda, da han var syg og kom sig af sin Sygdom:
10 Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; (Sheol h7585)
Jeg tænkte: Bort maa jeg gaa i min bedste Alder, hensættes i Dødsrigets Porte mine sidste Aar. (Sheol h7585)
11 Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo;
Jeg tænkte: Ej skuer jeg HERREN i de levendes Land, ser ingen Mennesker mer blandt Skyggerigets Folk;
12 Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detranĉos min de la teksbazo; Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
min Bolig er nedbrudt, ført fra mig som Hyrdernes Telt, som en Væver sammenrulled du mit Liv og skar det fra Traaden. Du ofrer mig fra Dag til Nat,
13 Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn, Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
jeg skriger til Daggry; som en Løve knuser han alle Benene i mig; du giver mig hen fra Dag til Nat.
14 Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
Jeg klynker som klagende Svale, sukker som Duen, jeg skuer med Taarer mod Himlen: HERRE, jeg trænges, vær mig Borgen!
15 Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos ĉiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
Hvad skal jeg sige? Han talede til mig, og selv greb han ind. For Bitterhedens Skyld i min Sjæl vil jeg vandre sagtelig alle mine Aar.
16 Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
Herre, man skal bære Bud derom til alle kommende Slægter. Opliv min Aand, helbred mig og gør mig karsk!
17 Jen en bonon aliformiĝis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, Ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
Se, Bitterhed, Bitterhed blev mig til Fred. Og du skaaned min Sjæl for Undergangens Grav; thi alle mine Synder kasted du bag din Ryg.
18 Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon. (Sheol h7585)
Thi Dødsriget takker dig ikke, dig lover ej Døden, paa din Miskundhed haaber ej de, der synker i Graven. (Sheol h7585)
19 La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
Men den levende, den levende takker dig som jeg i Dag. Om din Trofasthed taler Fædre til deres Børn.
20 La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
HERRE, frels os! Saa vil vi røre Strengene alle vore Levedage ved HERRENS Hus.
21 Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita.
Da bød Esajas, at man skulde tage en Figenkage og lægge den som Plaster paa det syge Sted, for at han kunde blive rask.
22 Kaj Ĥizkija diris: Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?
Og Ezekias sagde: »Hvad er Tegnet paa, at jeg skal gaa op til HERRENS Hus?«

< Jesaja 38 >