< Ezra 4 >

1 Kiam la malamikoj de Jehuda kaj Benjamen aŭdis, ke la revenintoj el la kaptiteco konstruas templon al la Eternulo, Dio de Izrael,
Kad nu Jūda un Benjamina pretinieki dzirdēja, ka tie no cietuma pārnākušie atkal ceļ namu Tam Kungam, Israēla Dievam,
2 tiam ili venis al Zerubabel kaj al la ĉefoj de la patrodomoj, kaj diris al ili: Ni ankaŭ deziras konstrui kun vi, ĉar simile al vi ni ankaŭ serĉas vian Dion, kaj al Li ni alportas oferojn de post la tempo de Esar-Ĥadon, reĝo de Asirio, kiu venigis nin ĉi tien.
Tad tie nāca pie Zerubabela un pie tiem cilts tēviem un uz tiem sacīja: mēs celsim līdz ar jums. Jo mēs meklējam jūsu Dievu tāpat kā jūs, un tam esam upurējuši no tā laika, kad EsarHadons, Asīrijas ķēniņš, mūs atvedis uz šejieni.
3 Sed Zerubabel kaj Jeŝua kaj la aliaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael diris al ili: Ne estas bone, ke vi kune kun ni konstruu domon por nia Dio; ni solaj konstruos por la Eternulo, Dio de Izrael, kiel ordonis al ni la reĝo Ciro, reĝo de Persujo.
Bet Zerubabels un Ješuūs un tie atlikušie Israēla cilts tēvi uz viņiem sacīja: jums nenākās ar mums celt namu mūsu Dievam, bet mēs gribam priekš sev uzcelt Tam Kungam, Israēla Dievam, kā mums Kirus, Persiešu ķēniņš, pavēlējis.
4 Tiam la popolo de la lando komencis malfortigadi la manojn de la Juda popolo kaj malhelpadi al ĝi en la konstruado.
Tad tās zemes ļaudis nogurdināja Jūdu ļaužu rokas un atbiedēja tos no celšanas,
5 Kaj ili dungadis kontraŭ ili konsilistojn, por detrui ilian entreprenon, dum la tuta tempo de Ciro, reĝo de Persujo, ĝis la reĝado de Dario, reĝo de Persujo.
Un pirka pret tiem padomniekus, iznīcināt viņu nodomu visā Kirus, Persiešu ķēniņa, laikā, līdz Darius, Persiešu ķēniņa, valdīšanai.
6 Kaj en la tempo de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, en la komenco de lia reĝado, ili skribis akuzon kontraŭ la loĝantoj de Judujo kaj de Jerusalem.
Un kad Ahasverus valdīja, viņa valdīšanas iesākumā, tie rakstīja sūdzības grāmatu pret Jūda un Jeruzālemes iedzīvotājiem.
7 En la tempo de Artaĥŝaŝt skribis Biŝlam, Mitredat, Tabeel, kaj la aliaj iliaj kunuloj al Artaĥŝaŝt, reĝo de Persujo: la letero estis skribita Sirie kaj klarigita Sirie.
Un Artakserksus dienās Bišlams, Mitredats, Tabeēls un citi viņu biedri rakstīja Artakserksum, Persiešu ķēniņam. Un tas grāmatas raksts bija sīriski rakstīts un sīriski tulkots.
8 Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, skribis unu leteron kontraŭ Jerusalem al Artaĥŝaŝt, la reĝo, en la sekvanta maniero:
Kanclers Rehums un rakstu vedējs Zimzajus rakstīja grāmatu pret Jeruzālemi ķēniņam Artakserksum ar šiem vārdiem:
9 Ni, Reĥum, konsilisto, kaj Ŝimŝaj, skribisto, kaj iliaj aliaj kunuloj, Dinaanoj, Afarsatĥanoj, Tarpelanoj, Afarsanoj, Arkevanoj, Babelanoj, Ŝuŝananoj, Dehaanoj, Elamanoj,
Toreiz (rakstīja): kanclers Rehums un rakstu vedējs Zimzajus un citi viņu biedri, no Dinas, no Arvaksadas, no Tarplas, no Avarzijas, no Arakas, no Bābeles, no Zuzanas, no Deas, no Elama,
10 kaj la aliaj popoloj, kiujn transloĝigis Asnapar, la granda kaj glora, kaj enloĝigis en Samario kaj en la aliaj urboj transriveraj, kaj tiel plu.
Un citas tautas, ko tas lielais un slavējamais Aznavars atvedis un tām licis dzīvot Samarijas pilsētās, un tie citi viņpus upes, un tā projām.
11 Jen estas la teksto de la letero, kiun ili sendis al li: Al la reĝo Artaĥŝaŝt viaj sklavoj, la transriveranoj, kaj tiel plu.
Un šis ir tas raksts, ko tie viņam, proti ķēniņam Artakserksum, sūtīja: tavi kalpi, tie vīri viņpus upes, un tā projām.
12 Estu sciate al la reĝo, ke la Judoj, kiuj foriris de vi kaj venis al ni en Jerusalemon, rekonstruas nun tiun ribeleman kaj malbonan urbon kaj faras muregojn kaj starigas jam la fundamentojn.
Lai ķēniņam ir zināms, ka tie Jūdi, kas no tevis aizgājuši, pie mums atnākuši uz Jeruzālemi, uzceļ to dumpīgo un nikno pilsētu, uztaisa mūrus un izlabo pamatus.
13 Nun estu sciate al la reĝo, ke se tiu urbo estos konstruita kaj la muregoj estos finitaj, tiam ili ne donos tributon nek impostojn nek jarpagon, kaj la reĝa kaso havos malprofiton.
Tad nu lai ķēniņam ir zināms: kad šī pilsēta taps uzcelta un tie mūri būs uztaisīti, tad tie nedos meslus, tiesu un muitu, un tā ķēniņiem nāks zudums.
14 Ĉar ni manĝas salon el la reĝa palaco, kaj ni ne volas vidi ion, kio malhonoras la reĝon, tial ni sendas kaj sciigas al la reĝo,
Kad nu mēs visi no ķēniņa pils sāli un maizi ēdam, un mums nepieklājās redzēt ķēniņa zudumu, tad esam sūtījuši un ķēniņam ziņu par to devuši,
15 ke oni serĉu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.
Lai meklē tavu tēvu laiku grāmatā, tad tu atzīsi, šo pilsētu esam bijušu dumpīgu un ķēniņiem un valstīm pretīgu pilsētu, un ka tie jau no vecu veciem laikiem dumpojušies, - tāpēc šī pilsēta ir izpostīta.
16 Ni sciigas al la reĝo, ke se tiu urbo estos rekonstruita kaj ĝiaj muregoj estos finitaj, tiam vi poste havos nenian parton en la regiono transrivera.
Mēs ķēniņam darām zināmu, ka, ja šī pilsēta taps uzcelta un viņas mūri taps sataisīti, tev caur to nekas vairs neatliks viņpus upes.
17 La reĝo sendis respondon: Al Reĥum, konsilisto, Ŝimŝaj, skribisto, kaj al la aliaj iliaj kunuloj, kiuj loĝas en Samario kaj en la aliaj transriveraj lokoj, pacon kaj saluton.
Tad ķēniņš sūtīja atkal grāmatu kanclerim Rehumam un rakstu vedējam Zimzajum un tiem citiem viņu biedriem, kas Samarijā dzīvoja, un tiem citiem viņpus upes: mieru! Un tā projām.
18 La letero, kiun vi sendis al ni, estas klare legita antaŭ mi;
Tā grāmata, ko jūs man esat sūtījuši, manā priekšā skaidri izlasīta.
19 kaj mi donis ordonon, ke oni serĉu; kaj oni trovis, ke tiu urbo de malproksima tempo ribeladis kontraŭ la reĝoj, kaj tumultoj kaj defaloj estis farataj en ĝi;
Un es esmu pavēlējis, lai meklē. Un ir atrasts, ka šī pilsēta priekšlaikos pret ķēniņiem ir cēlusies, un ka tur ir celts dumpis un nemiers.
20 ke potencaj reĝoj estis en Jerusalem kaj posedis la tutan transriveran regionon, kaj tributo, impostoj, kaj jarpagoj estis donataj al ili.
Vareni ķēniņi bijuši Jeruzālemē un valdījuši pār visu zemi viņpus upes, un tiem doti mesli, tiesa un muita.
21 Tial agu laŭ ĉi tiu ordono: malhelpu tiujn homojn en ilia laborado, ke la urbo ne estu rekonstruata, ĝis estos donita ordono de mi.
Tāpēc pavēliet, ka šiem vīriem būs liegt, šo pilsētu uztaisīt, kamēr no manis nāks pavēle.
22 Kaj estu singardaj, ke vi ne estu malatentaj en tio, por ke ne naskiĝu granda malprofito por la reĝo.
Sargājaties tad, ka nepārskataties, lai ļaunums nevairojās un ķēniņam nenāk zudums.
23 Kiam ĉi tiu letero de la reĝo Artaĥŝaŝt estis tralegita antaŭ Reĥum, la skribisto Ŝimŝaj, kaj iliaj kunuloj, ili tuj iris en Jerusalemon al la Judoj kaj haltigis ilian laboradon per forta mano.
Kad nu ķēniņa Artakserksus grāmatas raksts bija izlasīts Rehuma un rakstu vedēja Zimzaja un viņu biedru priekšā, tad tie cēlās steigšus uz Jeruzālemi pret tiem Jūdiem un tos aizkavēja ar varu un spēku.
24 Tiam ĉesiĝis la laborado ĉe la domo de Dio en Jerusalem; kaj tiu stato daŭris ĝis la dua jaro de reĝado de Dario, reĝo de Persujo.
Tad tas darbs pie Dieva nama Jeruzālemē mitējās un palika mierā līdz Persiešu ķēniņa Dārija valdīšanas otram gadam.

< Ezra 4 >