< Ester 9 >

1 En la dek-dua monato, tio estas en la monato Adar, en ĝia dek-tria tago, kiam venis la tempo de plenumo de la reĝa ordono kaj dekreto — en la tago, kiam la malamikoj de la Judoj esperis superforti ilin — la afero turniĝis, kaj la Judoj superfortis siajn malamikojn.
아달월 곧 십이월 십 삼일은 왕의 조명을 행하게 된 날이라 유다인의 대적이 저희를 제어하기를 바랐더니 유다인이 도리어 자기를 미워하는 자를 제어하게 된 그 날에
2 La Judoj kolektiĝis en siaj urboj en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, por etendi la manon kontraŭ siajn malbondezirantojn; kaj neniu povis kontraŭstari al ili, ĉar timo antaŭ ili falis sur ĉiujn popolojn.
유다인들이 아하수에로왕의 각 도, 각 읍에 모여 자기를 해하고자 하는 자를 죽이려 하니 모든 민족이 저희를 두려워 하여 능히 막을 자가 없고
3 Kaj ĉiuj landestroj, satrapoj, regionestroj, kaj oficistoj de la reĝo favoris la Judojn, ĉar falis sur ilin timo antaŭ Mordeĥaj.
각 도 모든 관원과 대신과 방백과 왕의 사무를 보는 자들이 모르드개를 두려워하므로 다 유다인을 도우니
4 Ĉar Mordeĥaj estis granda en la domo de la reĝo, kaj la famo pri li iris tra ĉiuj landoj, ĉar la viro Mordeĥaj fariĝadis ĉiam pli kaj pli granda.
모르드개가 왕궁에서 존귀하여 점점 창대하매 이 사람 모르드개의 명성이 각 도에 퍼지더라
5 Kaj la Judoj batis ĉiujn siajn malamikojn, frapante per glavo, mortigante kaj ekstermante, kaj ili faris al siaj malamikoj, kion ili volis.
유다인이 칼로 그 모든 대적을 쳐서 도륙하고 진멸하고 자기를 미워하는 자에게 마음대로 행하고
6 En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn;
유다인이 또 도성 수산에서 오백인을 죽이고 멸하고
7 ankaŭ Parŝandatan, Dalfonon, Aspatan,
또 바산다다와, 달본과, 아스바다와
8 Poratan, Adaljan, Aridatan,
보라다와, 아달리야와, 아리다다와
9 Parmaŝtan, Arisajon, Aridajon, kaj Vajzatan,
바마스다와, 아리새와, 아리대와, 왜사다
10 la dek filojn de Haman, filo de Hamedata kaj persekutanto de la Judoj, ili mortigis; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
곧 함므다다의 손자요, 유다인의 대적 하만의 열 아들을 죽였으나 그 재산에는 손을 대지 아니하였더라
11 En la sama tago la nombro de la mortigitoj en la kastelurbo Ŝuŝan estis raportita al la reĝo.
그 날에 도성 수산에서 도륙한자의 수효를 왕께 고하니
12 Kaj la reĝo diris al la reĝino Ester: En la kastelurbo Ŝuŝan la Judoj mortigis kaj pereigis kvincent homojn kaj ankaŭ la dek filojn de Haman; kion ili faris en la ceteraj regionoj de la reĝo? Kion vi petas? tio estos donita al vi; kion vi ankoraŭ deziras? tio estos plenumita.
왕이 왕후 에스더에게 이르되 `유다인이 도성 수산에서 이미 오백인을 죽이고 멸하고 또 하만의 열 아들을 죽였으니 왕의 다른 도에서는 어떠하였겠느뇨 이제 그대의 소청이 무엇이뇨 곧 허락하겠노라 그대의 요구가 무엇이뇨 또한 시행하겠노라'
13 Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari tion saman, kion hodiaŭ, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.
에스더가 가로되 `왕이 만일 선히 여기시거든 수산에 거하는 유다인으로 내일도 오늘날 조서대로 행하게 하시고 하만의 열 아들의 시체를 나무에 달게 하소서'
14 Kaj la reĝo diris, ke oni faru tiel. Kaj estis donita dekreto pri tio en Ŝuŝan, kaj la dek filojn de Haman oni pendigis.
왕이 그대로 행하기를 허락하고 조서를 내리니 하만의 열 아들의 시체가 달리니라
15 La Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis ankaŭ en la dek-kvara tago de la monato Adar, kaj mortigis en Ŝuŝan tricent homojn; sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
아달월 십 사일에도 수산에 있는 유다인이 모여 또 삼백인을 수산에서 도륙하되 그 재산에는 손을 대지 아니하였고
16 Ankaŭ la ceteraj Judoj, kiuj estis en la landoj de la reĝo, kolektiĝis kaj stariĝis, por defendi sian vivon kaj por akiri trankvilecon antaŭ siaj malamikoj, kaj ili mortigis el siaj malamikoj sepdek kvin mil, sed sur la havaĵon ili ne metis sian manon.
왕의 각 도에 있는 다른 유다인들이 모여 스스로 생명을 보호하여 대적들에게서 벗어나며 자기를 미워하는 자 칠만 오천인을 도륙하되 그 재산에는 손을 대지 아니하였더라
17 Tio estis en la dek-tria tago de la monato Adar. Kaj en ĝia dek-kvara tago estis ripozo, kaj oni faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco.
아달월 십 삼일에 그 일을 행하였고 십 사일에 쉬며 그 날에 잔치를 베풀어 즐겼고
18 Sed la Judoj, kiuj estis en Ŝuŝan, kolektiĝis en la dek-tria kaj en la dek-kvara tagoj; ripozo estis en la dek-kvina tago, kaj ili faris ĝin tago de festeno kaj de gajeco.
수산에 거한 유다인은 십 삼일과 십 사일에 모였고 십 오일에 쉬며 이 날에 잔치를 베풀어 즐긴지라
19 Tial la Judoj, kiuj loĝas en loĝlokoj kaj urboj ne fortikigitaj, faras la dek-kvaran tagon de la monato Adar tago de ĝojo kaj de festeno, festotago, kaj ili sendas donacojn unuj al aliaj.
그러므로 촌촌의 유다인 곧 성이 없는 고을 고을에 거하는 자들이 아달월 십사일로 경절을 삼아 잔치를 베풀고 즐기며 서로 예물을 주더라
20 Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn al ĉiuj Judoj, kiuj estis en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ, la proksimaj kaj la malproksimaj,
모르드개가 이 일을 기록하고 아하수에로왕의 각 도에 있는 모든 유다인에게 무론 원근하고 글을 보내어 이르기를
21 ke ili akceptu por si, ke ili festados ĉiujare la dek-kvaran tagon de la monato Adar kaj ĝian dek-kvinan tagon,
`한 규례를 세워 해마다 아달월 십 사일과 십 오일을 지키라
22 kiel tagojn, en kiuj la Judoj ricevis trankvilecon kontraŭ siaj malamikoj, kaj kiel monaton, kiu turnis por ili malĝojon en ĝojon, funebron en feston; ke ili faradu ilin tagoj de festeno kaj de gajeco, de sendado de donacoj unuj al aliaj kaj de donacado al malriĉuloj.
이 달 이 날에 유다인이 대적에게서 벗어나서 평안함을 얻어 슬픔이 변하여 기쁨이 되고 애통이 변하여 길한 날이 되었으니 이 두 날을 지켜 잔치를 베풀고 즐기며 서로 예물을 주며 가난한 자를 구제하라' 하매
23 Kaj la Judoj akceptis tion, kion ili jam mem komencis fari kaj pri kio skribis al ili Mordeĥaj.
유다인이 자기들의 이미 시작한대로 또는 모르드개의 보낸 글대로 계속하여 행하였으니
24 Ĉar Haman, filo de Hamedata, la Agagido, kaj malamiko de ĉiuj Judoj, intencis pereigi la Judojn kaj ĵetis pur’on, tio estas loton, por ekstermi kaj pereigi ilin;
곧 아각 사람 함므다다의 아들 모든 유다인의 대적 하만이 유다인을 진멸하기를 꾀하고 부르 곧 제비를 뽑아 저희를 죽이고 멸하려 하였으나
25 sed kiam ŝi venis antaŭ la reĝon, ĉi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turniĝu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.
에스더가 왕의 앞에 나아감을 인하여 왕이 조서를 내려 하만이 유다인을 해하려던 악한 꾀를 그 머리에 돌려 보내어 하만과 그 여러 아들을 나무에 달게 하였으므로
26 Pro tio oni donis al tiuj tagoj la nomon Purim, laŭ la vorto pur. Tial, konforme al ĉiuj vortoj de tiu letero, kaj al tio, kion ili mem vidis koncerne tion kaj kio trafis ilin,
무리가 부르의 이름을 좇아 이 두 날을 부림이라 하고 유다인이 이 글의 모든 말과 이 일에 보고 당한 것을 인하여
27 la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare.
뜻을 정하고 자기와 자손과 자기와 화합한 자들이 해마다 그 기록한 정기에 이 두 날을 연하여 지켜 폐하지 아니하기로 작정하고
28 Tiuj tagoj devas esti memorataj kaj festataj en ĉiuj generacioj, en ĉiu familio, en ĉiu lando, kaj en ĉiu urbo; kaj tiuj tagoj de Purim ne devas esti forigitaj ĉe la Judoj, kaj la memoro pri ili ne devas malaperi inter ilia idaro.
각 도, 각 읍, 각 집에서 대대로 이 두 날을 기념하여 지키되 이 부림일을 유다인 중에서 폐하지 않게 하고 그 자손 중에서도 기념함이 폐하지 않게 하였더라
29 Kaj la reĝino Ester, filino de Abiĥail, kaj la Judo Mordeĥaj skribis kun plena insisto, ke oni plenumu tiun duan leteron pri Purim.
아비하일의 딸 왕후 에스더와 유다인 모르드개가 전권으로 글을 쓰고 부림에 대한 이 둘째 편지를 굳이 지키게 하되
30 Kaj ili sendis leterojn al ĉiuj Judoj en la cent dudek sep landojn de la regno de Aĥaŝveroŝ, kun vortoj de paco kaj de vero,
화평하고 진실한 말로 편지를 써서 아하수에로의 나라 일백 이십 칠도에 있는 유다 모든 사람에게 보내어
31 ke ili festadu tiujn tagojn de Purim en ilia tempo, kiel decidis pri ili la Judo Mordeĥaj kaj la reĝino Ester, kaj kiel ili mem akceptis por si kaj por sia idaro koncerne la fastadon kaj preĝadon.
정한 기한에 이 부림일을 지키게 하였으니 이는 유다인 모르드개와 왕후 에스더의 명한 바와 유다인이 금식하며 부르짖은 것을 인하여 자기와 자기 자손을 위하여 정한 바가 있음이더라
32 Kaj laŭ la ordono de Ester oni konfirmis tiun historion de Purim kaj enskribis en libron.
에스더의 명령이 이 부림에 대한 일을 견고히 하였고 그 일이 책에 기록되었더라

< Ester 9 >