< Readmono 14 >

1 Vi estas filoj de la Eternulo, via Dio: ne faru sur vi entranĉojn kaj ne faru senharaĵon super viaj okuloj pro mortinto;
Jūs esat Tā Kunga, sava Dieva, bērni; jums sev pašiem nebūs zīmes iegriezt nedz pleiķi darīt pār savām acīm kāda miroņa dēļ.
2 ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Jo tu esi svēta tauta Tam Kungam, savam Dievam, un Tas Kungs tevi ir izredzējis, ka tu Viņam esi īpaša tauta no visām tautām, kas virs zemes.
3 Nenian abomenaĵon manĝu.
Tev nebūs ēst nekādu negantību.
4 Jen estas la brutoj, kiujn vi povas manĝi: bovo, ŝafo, kaj kapro,
Šie ir tie lopi, ko jūs varat ēst: vērši, avis un kazas,
5 cervo kaj gazelo kaj kapreolo kaj ibekso kaj antilopo kaj uro kaj tragelafo.
Briedis, stirna un meža vērsis un kalna āzis un mazais briedis un sumbrs un meža kaza.
6 Ĉian bruton, kiu havas disfenditajn hufojn kaj distranĉan sulkon inter la du duonhufoj kaj kiu remaĉas maĉitaĵon, tian el la brutoj vi povas manĝi.
Visus lopus, kam šķelti nagi un šķelti divējos gabalos, un kurš lops gremo, to ēdat.
7 Nur ĉi tiujn ne manĝu el la remaĉantaj maĉitaĵon kaj el la havantaj disfenditajn hufojn kun distranĉa sulko: la kamelon kaj la leporon kaj la hirakon; ĉar ili remaĉas maĉitaĵon, sed iliaj hufoj ne estas disfenditaj, malpuraj ili estas por vi;
Bet šos jums nebūs ēst no tiem, kas gremo, un no tiem, kam šķelti nagi: kamieļi un zaķi un trusi, jo tie gan gremo, bet tiem nav šķelti nagi; tie lai jums ir nešķīsti.
8 kaj la porkon, ĉar ĝiaj hufoj estas disfenditaj, sed ĝi ne remaĉas maĉitaĵon, malpura ĝi estas por vi; ilian viandon ne manĝu, kaj ilian kadavron ne ektuŝu.
Arī cūka, - jo tai gan šķelti nagi, bet tā negremo; lai tā jums ir nešķīsta; no viņas gaļas jums nebūs ēst un viņas maitu jums nebūs aizskart.
9 Ĉi tiujn vi povas manĝi el ĉiuj bestoj, kiuj estas en la akvo: ĉiujn, kiuj havas naĝilojn kaj skvamojn, vi povas manĝi;
Šos ēdat no visa, kas ir ūdenī: visu, kam ir spuras un zvīņas, to ēdat.
10 sed ĉiujn, kiuj ne havas naĝilojn kaj skvamojn, ne manĝu: malpura tio estas por vi.
Bet visu to, kam spuru un zvīņu nav, tos neēdat; lai tas jums ir nešķīsts.
11 Ĉian birdon puran vi povas manĝi.
Visus šķīstos putnus ēdat.
12 Sed ĉi tiujn el ili ne manĝu: la aglon kaj la gipaeton kaj la pandionon
Bet šie ir, no kuriem jums nebūs ēst:
13 kaj la vulturon kaj la falkon kaj la milvon kun ĝia speco
Ērglis, sarkandzeltenais ērglis un melnais ērglis, vārna, lija un vanags pēc savas kārtas,
14 kaj ĉian korvon kun ĝia speco
Un visi kraukļi pēc savas kārtas,
15 kaj la struton kaj la strigon kaj la mevon kaj la akcipitron kun ĝia speco,
Un strauss un bezdelīga un ķīris un vēja vanags pēc savas kārtas,
16 la noktuon kaj la ibison kaj la cignon
Apogs un ūpis un pūce,
17 kaj la pelikanon kaj la perknopteron kaj la mergulon
Un pelikāns un gulbis un maitas lija.
18 kaj la cikonion kaj la ardeon kun ĝia speco kaj la upupon kaj la vesperton.
Un stārķis, kalnu vanags pēc savas kārtas, bada dzeguze un sikspārnis.
19 Kaj ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura; oni ne devas ilin manĝi.
Un visi spārnoti līdēji lai jums ir nešķīsti, tos jums nebūs ēst.
20 Ĉian puran birdon vi povas manĝi.
Visus šķīstos putnus ēdat.
21 Manĝu nenian kadavraĵon; al la fremdulo, kiu estas en via urbo, vi povas ĝin doni, ke li ĝin manĝu; aŭ vi povas vendi al alilandulo; ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.
Nekā sprāguša jums nebūs ēst; svešiniekam, kas ir tavos vārtos, to dod, lai viņš to ēd, vai pārdod to svešam; jo tu esi svēta tauta Tam Kungam, savam Dievam. Tev āzīti nebūs vārīt mātes pienā. -
22 Apartigu dekonaĵon el ĉiuj produktaĵoj de via semado, kiuj venas de la kampo ĉiujare.
Tev būs taisni dot desmito tiesu no visiem savas sējas augļiem, ko tavs tīrums ik gadus nes.
23 Kaj manĝu antaŭ la Eternulo, via Dio, sur la loko, kiun Li elektos, por loĝigi tie Sian nomon, dekonaĵon el via greno, el via mosto, kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj; por ke vi lernu timi ĉiam la Eternulon, vian Dion.
Un tev to būs ēst Tā Kunga, sava Dieva, priekšā, tai vietā, ko Viņš izredzēs, Savu vārdu tur iecelt, savas labības, sava vīna un savas eļļas desmito tiesu, un savu lielo un sīko lopu pirmdzimtos, lai tu mācies To Kungu, savu Dievu, bīties visu mūžu.
24 Kaj se tro longa estos por vi la vojo kaj vi ne povos porti, ĉar tro malproksima estos de vi la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, por meti tien Sian nomon, kaj la Eternulo, via Dio, vin benis:
Bet ja tas ceļš priekš tevis visai tālu, ka tu to nevari nonest, tāpēc ka tā vieta no tevis ir tālu, ko Tas Kungs, tavs Dievs, izredzēs, Savu vārdu tur iecelt, kad Tas Kungs, tavs Dievs, tevi svētījis, -
25 tiam vi povas tion monigi, kaj vi prenos la monon en vian manon, kaj iros al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos;
Tad pārdod to par naudu un iesien to naudu savā rokā un ej uz to vietu, ko Tas Kungs, tavs Dievs, izredzēs,
26 kaj vi aĉetos pro tiu mono ĉion, kion ekdeziros via animo, el grandaj aŭ malgrandaj brutoj, el vino aŭ el drinkaĵo, aŭ el ĉio, kion postulos via animo; kaj vi manĝos tie antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj vi estos gajaj, vi kaj via familio.
Un dod to naudu par visu, kas tavai dvēselei tīk, par vēršiem un par avīm un par vīnu un par stipru dzērienu un par visu, ko tava dvēsele kāro un ēd tur Tā Kunga, sava Dieva, priekšā, un priecājies, tu un tavs nams.
27 Kaj la Levidon, kiu estas en via urbo, ne forlasu; ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi.
Bet to Levitu, kas ir tavos vārtos, tev nebūs atstāt, jo viņam nav daļas nedz mantības līdz ar tevi.
28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonaĵon de viaj produktaĵoj de tiu jaro kaj metu tion ĉe viaj pordegoj;
Trešā gada galā tev būs izdot visu savu augļu desmito tiesu no šī gada, un tev to būs nolikt savos vārtos.
29 kaj venos la Levido — ĉar li ne havas parton kaj heredaĵon ĉe vi — kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili manĝos kaj satiĝos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en ĉiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.
Tad nāks tas Levits, tāpēc ka tam nav nekādas daļas nedz mantības līdz ar jums, un tas piedzīvotājs un tas bārenis un tā atraitne, kas ir tavos vārtos, un ēdīs un paēdīs, lai Tas Kungs, tavs Dievs, tevi svētī visā tavu roku darbā, ko tu dari.

< Readmono 14 >