< Amos 7 >

1 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo.
Saaledes lod den Herre HERREN mig skue: Se, Græshopper kom til Syne, da Efterslætten var ved at gro frem — Efterslætten efter Kongens Høst.
2 Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
Og da de var ved helt at afæde Jordens Urter, sagde jeg: »Herre, HERRE, tilgiv dog! Hvorledes skal Jakob staa det igennem, saa lille han er?«
3 Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris la Eternulo.
Og HERREN angrede. »Det skal ej ske!« sagde HERREN.
4 Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
Saaledes lod den Herre HERREN mig skue: Se, den Herre HERREN kaldte Ild frem til Straf, og den fortærede det store Verdensdyb; men da den vilde til at fortære Agerlandet,
5 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
sagde jeg: »Herre, HERRE, hold inde! Hvorledes skal Jakob staa det igennem, saa lille han er?«
6 La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion: Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
Og HERREN angrede. »Ej heller det skal ske!« sagde den Herre HERREN.
7 Li donis al mi tian vizion: jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
Saaledes lod han mig skue: Se, Herren stod paa en Mur med et Blylod i Haanden.
8 Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin;
Og HERREN sagde til mig: »Hvad ser du, Amos?« Jeg svarede: »Et Blylod!« Da sagde Herren: »Se, jeg sænker Loddet i mit Folk Israel; jeg vil ikke spare det længer.
9 kaj dezertiĝos la altaĵoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.
Isaks Høje bliver øde, Israels Helligdomme styrtes, med Sværd staar jeg op mod Jeroboams Hus.«
10 Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael, por diri: Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn;
Men Amazja, Betels Præst, sendte Bud til Kong Jeroboam af Israel og lod sige: »Amos stifter en Sammensværgelse imod dig midt i Israels Hus; Landet kan ikke bære alle hans Ord.
11 ĉar tiele diras Amos: Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
Thi saaledes siger Amos: For Sværdet skal Jeroboam dø, og Israel skal bortføres fra sin Jord.«
12 Kaj Amacja diris al Amos: Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
Og Amazja sagde til Amos: »Seer, gaa din Vej og se at komme til Judas Land! Der kan du tjene dit Brød og profetere.
13 sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno.
Men i Betel maa du ikke profetere længer, thi det er Kongens Helligdom og Rigets Tempel.«
14 Amos respondis kaj diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
Amos svarede Amazja: »Jeg er hverken Profet eller Profetlærling: jeg er Faarehyrde og avler Morbærfigen;
15 sed la Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi: Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
men HERREN tog mig fra Hjorden og sagde til mig: Gaa hen og profetér for mit Folk Israel!
16 Kaj nun aŭskultu la vorton de la Eternulo: Vi diras: Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
Saa hør nu HERRENS Ord! Du siger: Du maa ikke profetere mod Israel, ej prædike mod Israels Hus!
17 tial tiele diras la Eternulo: Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
Derfor, saa siger HERREN: Din Hustru bliver Skøge i Byen, dine Sønner og Døtre skal falde for Sværd; din Jord skal udskiftes med Snor, og selv skal du dø paa uren Jord. Og bort fra sin Jord skal Israel føres.«

< Amos 7 >