< 2 Samuel 12 >

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo;
여호와께서 나단을 다윗에게 보내시니 와서 저에게 이르되 `한 성에 두 사람이 있는데 하나는 부하고 하나는 가난하니
2 la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj;
그 부한 자는 양과 소가 심히 많으나
3 kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino.
가난한 자는 아무것도 없고 자기가 사서 기르는 작은 암양 새끼 하나뿐이라 그 암양 새끼는 저와 저의 자식과 함께 있어 자라며 저의 먹는 것을 먹으며 저의 잔에서 마시며 저의 품에 누우므로 저에게는 딸처럼 되었거늘
4 Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li.
어떤 행인이 그 부자에게 오매 부자가 자기의 양과 소를 아껴 자기에게 온 행인을 위하여 잡지 아니하고 가난한 사람의 양 새끼를 빼앗아다가 자기에게 온 사람을 위하여 잡았나이다'
5 Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris;
다윗이 그 사람을 크게 노하여 나단에게 이르되 `여호와의 사심을 가리켜 맹세하노니 이 일을 행한 사람은 마땅히 죽을 자라
6 kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.
저가 불쌍히 여기지 않고 이 일을 행하였으니 그 양 새끼를 사배나 갚아 주어야 하리라'
7 Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul,
나단이 다윗에게 이르되 `당신이 그 사람이라! 이스라엘의 하나님 여호와께서 이처럼 이르시기를 내가 너로 이스라엘 왕을 삼기 위하여 네게 기름을 붓고 너를 사울의 손에서 구원하고
8 kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian.
네 주인의 집을 네게 주고 네 주인의 처들을 네 품에 두고 이스라엘과 유다 족속을 네게 맡겼느니라 만일 그것이 부족하였을 것같으면 내가 네게 이것 저것을 더 주었으리라
9 Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj.
그러한데 어찌하여 네가 여호와의 말씀을 업신여기고 나 보기에 악을 행하였느뇨 네가 칼로 헷 사람 우리아를 죽이되 암몬 자손의 칼로 죽이고 그 처를 빼앗아 네 처를 삼았도다
10 Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino.
이제 네가 나를 업신여기고 헷 사람 우리아의 처를 빼앗아 네 처를 삼았은즉 칼이 네 집에 영영히 떠나지 아니하리라 하셨고
11 Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno.
여호와께서 또 이처럼 이르시기를 내가 네 집에 재화를 일으키고 내가 네 처들을 가져 네 눈 앞에서 다른 사람에게 주리니 그 사람이 네 처들로 더불어 백주에 동침하리라
12 Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno.
너는 은밀히 행하였으나 나는 이스라엘 무리 앞 백주에 이 일을 행하리라 하셨나이다'
13 Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
다윗이 나단에게 이르되 `내가 여호와께 죄를 범하였노라!' 하매 나단이 다윗에게 대답하되 `여호와께서도 당신의 죄를 사하셨나니 당신이 죽지 아니하려니와
14 sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos.
이 일로 인하여 여호와의 원수로 크게 훼방할 거리를 얻게 하였으니 당신의 낳은 아이가 정녕 죽으리이다' 하고
15 Kaj Natan iris en sian domon. Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis.
나단이 자기 집으로 돌아가니라 우리아의 처가 다윗에게 낳은 아이를 여호와께서 치시매 심히 앓는 지라
16 Kaj David ekpreĝis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero.
다윗이 그 아이를 위하여 하나님께 간구하되 금식하고 안에 들어가서 밤새도록 땅에 엎드렸으니
17 Kaj ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne manĝis kun ili.
그 집의 늙은 자들이 곁에 이르러 다윗을 일으키려 하되 왕이 듣지 아니하고 저희로 더불어 먹지도 아니하더라
18 En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis, ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon.
이레만에 그 아이가 죽으니라 그러나 다윗의 신복들이 아이의 죽은 것을 왕에게 고하기를 두려워하니 이는 저희가 말하기를 `아이가 살았을 때에 우리가 말하여도 왕이 그 말을 듣지 아니하셨나니 어떻게 그 아이의 죽은 것을 고할 수 있으랴 왕이 훼상하시리로다'함이라
19 Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis.
다윗이 그 신복들의 서로 수군거리는 것을 보고 그 아이가 죽은 줄을 깨닫고 그 신복들에게 묻되 `아이가 죽었느냐?' 대답하되 `죽었나이다'
20 Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li manĝis.
다윗이 땅에서 일어나 몸을 씻고 기름을 바르고 의복을 갈아입고 여호와의 전에 들어가서 경배하고 궁으로 돌아와서 명하여 음식을 그 앞에 베풀게 하고 먹은지라
21 Tiam diris al li liaj servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi leviĝis kaj manĝis!
신복들이 왕께 묻되 `아이가 살았을 때에는 위하여 금식하고 우시니 죽은 후에는 일어나서 잡수시니 어찜이니이까?'
22 Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos.
가로되 `아이가 살았을 때에 내가 금식하고 운 것은 혹시 여호와께서 나를 불쌍히 여기사 아이를 살려 주실는지 누가 알까 생각함이어니와
23 Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi.
시방은 죽었으니 어찌 금식하랴 내가 다시 돌아오게 할 수 있느냐? 나는 저에게로 가려니와 저는 내게로 돌아오지 아니하리라'
24 Kaj David konsolis sian edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis.
다윗이 그 처 밧세바를 위로하고 저에게 들어가 동침하였더니 저가 아들을 낳으매 그 이름을 솔로몬이라 하니라 여호와께서 그를 사랑하사
25 Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.
선지자 나단을 보내사 그 이름을 여디디야라 하시니 이는 여호와께서 사랑하심을 인함이더라
26 Joab ekmilitis kontraŭ Raba de la Amonidoj, kaj venkoprenis la reĝan urbon.
요압이 암몬 자손의 왕성(王城) 랍바를 쳐서 취하게 되매
27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis: Mi militis kontraŭ Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj;
사자를 다윗에게 보내어 가로되 `내가 랍바 곧 물들의 성을 쳐서 취하게 되었으니
28 nun kolektu la reston de la popolo, kaj sieĝu la urbon kaj prenu ĝin; ĉar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus ĝin per mia nomo.
이제 왕은 남은 군사를 모아 진치고 이 성을 쳐서 취하소서! 내가 이 성을 취하면 이 성이 내 이름으로 일컬음을 받을까 두려워하나이다'
29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraŭ ĝi kaj prenis ĝin.
다윗이 모든 군사를 모아 랍바로 가서 쳐서 취하고
30 Kaj li prenis la kronon de Malkam de lia kapo; ĝi havis la pezon de kikaro da oro; en ĝi estis multekosta ŝtono, kiu transiris sur la kapon de David. Kaj da militakiraĵo li elportis el la urbo tre multe.
그 왕의 머리에서 보석 있는 면류관을 취하니 그 중량이 한 금 달란트라 다윗이 머리에 쓰니라 다윗이 또 그 성에서 노략한 물건을 무수히 내어오고
31 Kaj la popolon, kiu tie estis, li elirigis, kaj metis ĝin al segiloj kaj al feraj draŝiloj kaj al feraj hakiloj kaj forkondukis al brikfarejoj. Tiele li agis kun ĉiuj urboj de la Amonidoj. Kaj David kaj la tuta popolo revenis Jerusalemon.
그 가운데 백성들을 끌어 내어 톱질과, 써레질과, 도끼질과, 벽돌구이를 하게 하니라 암몬 자손의 모든 성을 이같이 하고 다윗과 모든 백성이 예루살렘으로 돌아오니라

< 2 Samuel 12 >