< 2 Kroniko 27 >

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok.
Jotams bija divdesmit piecus gadus vecs, kad palika par ķēniņu, un valdīja Jeruzālemē sešpadsmit gadus, un viņa mātei bija vārds Jeruza, Cadaka meita.
2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis.
Un viņš darīja, kas Tam Kungam labi patika, tā kā viņa tēvs Uzija bija darījis, bez vien ka tas Tā Kunga svētā namā neiegāja. Bet tie ļaudis vēl noziedzās.
3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis.
Šis uztaisīja Tā Kunga namā augšvārtus, arī pie Ofel mūra viņš daudz būvēja.
4 Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn.
Viņš uztaisīja arīdzan pilsētas Jūda kalnos, un mežos viņš taisīja pilis un torņus.
5 Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor’ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria.
Viņš arī karoja ar Amona bērnu ķēniņu un tos pārvarēja, un Amona bērniem tai gadā tam bija jādod simts talentu sudraba un desmit tūkstoš koru kviešu un desmit tūkstoš koru miežu; to viņam Amona bērni atnesa arī otrā un trešā gadā.
6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio.
Tā Jotams palika spēcīgs, jo viņš staigāja taisni Tā Kunga, sava Dieva, priekšā.
7 La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.
Un kas vēl par Jotamu stāstāms, un viņa kari un viņa ceļi, redzi, tie rakstīti Israēla un Jūda ķēniņu grāmatā.
8 La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem.
Viņš bija divdesmit piecus gadus vecs, kad palika par ķēniņu, un valdīja Jeruzālemē sešpadsmit gadus.
9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.
Un Jotams aizmiga pie saviem tēviem, un viņu apraka Dāvida pilī, un Ahazs, viņa dēls, palika par ķēniņu viņa vietā.

< 2 Kroniko 27 >