< 2 Kroniko 23 >

1 Sed en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis al si en interligon la centestrojn Azarja, filo de Jeroĥam, Iŝmael, filo de Jehoĥanan, Azarja, filo de Obed, Maaseja, filo de Adaja, kaj Eliŝafat, filo de Ziĥri;
Bet septītā gadā Jojada iedrošinājās un cēla derību ar tiem virsniekiem pār simtiem, Azariju, Jeroama dēlu, un Ismaēli, Johanana dēlu, un Azariju, Obeda dēlu, un Maāseju, Adajas dēlu, un Elizavatu, Sihrus dēlu.
2 kaj ili rondiris en Judujo kaj kolektis la Levidojn el ĉiuj urboj de Judujo kaj la ĉefojn de patrodomoj en Izrael kaj venis en Jerusalemon.
Un tie gāja pa Jūdu apkārt un sapulcināja Levitus no visām Jūda pilsētām un Israēla tēvu namu virsniekus, un tie sanāca Jeruzālemē.
3 Kaj la tuta anaro faris en la domo de Dio interligon kun la reĝo. Kaj Jehojada diris al ili: Jen la filo de la reĝo devas reĝi, kiel diris la Eternulo pri la filoj de David.
Un visa draudze derēja derību Dieva namā ar ķēniņu, un viņš uz tiem sacīja: redzi, ķēniņa dēlam būs būt par ķēniņu, tā kā Tas Kungs runājis par Dāvida dēliem.
4 Jenon vi devas fari: tiu triono de vi, kiu venas en sabato, el la pastroj kaj el la Levidoj, estu pordegistoj ĉe la sojloj,
To nu jums būs darīt: Trešdaļa no jums, kam svētdienā krīt kārta, no priesteriem un Levitiem, lai vakti tur pie durvīm.
5 triono en la reĝa domo, kaj triono ĉe la Pordego de la Fundamento; la tuta popolo estu sur la kortoj de la domo de la Eternulo.
Un trešdaļa lai stāv ķēniņa namā, un trešdaļa pie Pamatu vārtiem. Un visi ļaudis lai stāv Tā Kunga nama pagalmā.
6 Neniu eniru en la domon de la Eternulo, krom la pastroj kaj la servantoj el la Levidoj; ĉi tiuj povas eniri, ĉar ili estas sanktigitaj; sed la tuta popolo faru gardon por la Eternulo.
Bet nevienam nebūs Tā Kunga namā ieiet, kā vien priesteriem un Levitiem, kas kalpo; tie var ieiet, jo tie ir svēti, bet visi ļaudis lai tur Tā Kunga vakti.
7 Kaj la Levidoj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eniros aŭ eliros.
Un Leviti lai stājās visapkārt ap ķēniņu, ikkatrs ar savu ieroci rokā, un kas namā ieiet, tam būs mirt, bet jums būs būt pie ķēniņa, kad tas ieiet un iziet.
8 La Levidoj kaj ĉiuj Judoj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kun la sabate forirantaj, ĉar la pastro Jehojada ne forliberigis la laŭvicajn grupojn.
Un Leviti un visa Jūda valsts darīja pēc visa, ko priesteris Jojada bija pavēlējis, un ikviens ņēma savus vīrus, kam svētdienā krita kārta un kam svētdienā kārta beidzās. Jo priesteris Jojada tiem kārtniekiem neļāva aiziet.
9 Kaj la pastro Jehojada disdonis al la centestroj la lancojn, ŝildojn, kaj manŝildojn de la reĝo David, kiuj estis en la domo de Dio.
Un priesteris Jojada deva tiem virsniekiem pār simtniekiem šķēpus un priekšturamās bruņas un tās bruņas, kas ķēniņam Dāvidam bijušas, kas bija Dieva namā.
10 Kaj li starigis la tutan popolon, ĉiun kun lia batalilo en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo.
Un viņš nostādīja visus ļaudis, ikvienu ar savu ieroci rokā, no nama labās puses līdz nama kreisai pusei, līdz altārim un namam visapkārt ap ķēniņu.
11 Kaj oni elkondukis la reĝidon, metis sur lin la kronon kaj la ateston, kaj proklamis lin reĝo; Jehojada kaj liaj filoj sanktoleis lin, kaj diris: Vivu la reĝo!
Un tie izveda to ķēniņa dēlu un viņam uzlika kroni un tam deva to liecības grāmatu un to cēla par ķēniņu. Un Jojada ar saviem dēliem to svaidīja un sacīja: lai dzīvo ķēniņš!
12 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la popolo, kuranta kaj gloranta la reĝon, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo.
Kad nu Atalija to ļaužu kliegšanu dzirdēja, kas bija saskrējuši un ķēniņu slavēja, tad viņa nāca pie tiem ļaudīm Tā Kunga namā.
13 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono apud la enirejo, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas per trumpetoj, kaj la kantistoj staras kun la muzikaj instrumentoj kaj glorkantas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis: Konspiro, konspiro!
Un tā skatījās, un redzi, ķēniņš stāvēja savā vietā pie durvīm un lielkungi un taurētāji bija pie ķēniņa, un visi zemes ļaudis priecājās un pūta trumetes, un dziedātāji ar saviem rīkiem pavadīja tās slavas dziesmas. Tad Atalija saplēsa savas drēbes un sacīja: dumpis, dumpis!
14 Tiam la pastro Jehojada elirigis la centestrojn, la estrojn de la militistaro, kaj diris al ili: Elkonduku ŝin ekster la vicojn; kaj kiu ŝin sekvos, tiun oni mortigu per glavo; ĉar la pastro diris: Ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo.
Bet priesteris Jojada lika iziet tiem virsniekiem pār simtiem, tiem kara vadoņiem, un uz tiem sacīja: izvediet to ārā no nama caur rindām, un kas viņai ies pakaļ, to būs ar zobenu nokaut. Jo tas priesteris bija sacījis: nenokaujiet to Tā Kunga namā.
15 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris tra la enirejo de la Pordego de Ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis.
Un tie tai deva ceļu atkāpdamies uz abējām pusēm, un kad tā ieejot pa tiem zirgu vārtiem nāca ķēniņa namā, tad tie viņu tur nokāva.
16 Kaj Jehojada faris interligon inter li, la tuta popolo, kaj la reĝo, ke ili estu popolo de la Eternulo.
Un Jojada derēja derību starp sevi un visiem ļaudīm un ķēniņu, ka tie būtu Tā Kunga ļaudis.
17 Kaj la tuta popolo iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj bildojn ili disrompis, kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj.
Tad visi ļaudis gāja Baāla namā un to nolauzīja un viņa altārus, un sadauzīja viņa bildes un nokāva Matanu, Baāla priesteri, altāru priekšā.
18 Kaj Jehojada komisiis la oficojn en la domo de la Eternulo al la pastroj Levidoj, kiujn destinis David por la domo de la Eternulo, por faradi bruloferojn al la Eternulo, kiel estas skribite en la instruo de Moseo, kun ĝojo kaj kantoj, laŭ la preskribo de David.
Un Jojada iecēla atkal par uzraugiem pie Tā Kunga nama priesterus, tos Levitus, ko Dāvids bija atšķīris Tā Kunga namam, upurēt Tam Kungam dedzināmos upurus, kā Mozus bauslībā rakstīts, ar prieku un ar dziesmām pēc Dāvida likuma.
19 Kaj li starigis la pordegistojn ĉe la pordegoj de la domo de la Eternulo, por ke neniu povu eniri, kiu pro io estas malpura.
Un viņš iecēla vārtu sargus pie Tā Kunga nama vārtiem, ka neviens tur neieietu, kas kaut kādas lietas dēļ nešķīsts.
20 Kaj li prenis la centestrojn kaj la potenculojn kaj la regantojn de la popolo kaj la tutan popolon de la lando, kaj li kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo; kaj ili trairis tra la supra pordego en la reĝan domon, kaj ili sidigis la reĝon sur la regna trono.
Un viņš ņēma tos virsniekus pār simtiem un varenos un ļaužu lielkungus, arī visus zemes ļaudis, un noveda ķēniņu no Tā Kunga nama un gāja caur augšējiem vārtiem ķēniņa namā, un sēdināja ķēniņu uz valstības krēslu.
21 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo.
Un visi zemes ļaudis priecājās, un pilsēta norima pēc tam, kad Ataliju bija nokāvuši ar zobenu.

< 2 Kroniko 23 >