< 約翰福音 1 >

1 太初有道,道與上帝同在,道就是上帝。
En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio.
2 這道太初與上帝同在。
Tiu estis en la komenco kun Dio.
3 萬物是藉着他造的;凡被造的,沒有一樣不是藉着他造的。
Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis.
4 生命在他裏頭,這生命就是人的光。
En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj.
5 光照在黑暗裏,黑暗卻不接受光。
Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo ĝin ne venkis.
6 有一個人,是從上帝那裏差來的,名叫約翰。
De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano.
7 這人來,為要作見證,就是為光作見證,叫眾人因他可以信。
Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke ĉiuj per li kredu.
8 他不是那光,乃是要為光作見證。
Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.
9 那光是真光,照亮一切生在世上的人。
Tio estis la vera lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon.
10 他在世界,世界也是藉着他造的,世界卻不認識他。
Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estiĝis, kaj la mondo lin ne konis.
11 他到自己的地方來,自己的人倒不接待他。
Li venis al siaj propraĵoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis.
12 凡接待他的,就是信他名的人,他就賜他們權柄作上帝的兒女。
Sed al ĉiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton fariĝi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo,
13 這等人不是從血氣生的,不是從情慾生的,也不是從人意生的,乃是從上帝生的。
kiuj naskiĝis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.
14 道成了肉身,住在我們中間,充充滿滿地有恩典有真理。我們也見過他的榮光,正是父獨生子的榮光。
Kaj la Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero.
15 約翰為他作見證,喊着說:「這就是我曾說:『那在我以後來的,反成了在我以前的,因他本來在我以前。』」
Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante: Ĉi tiu estas li, pri kiu mi diris: Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
16 從他豐滿的恩典裏,我們都領受了,而且恩上加恩。
Ĉar el lia pleneco ni ĉiuj ricevis, kaj gracon post graco.
17 律法本是藉着摩西傳的;恩典和真理都是由耶穌基督來的。
Ĉar la leĝo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estiĝis per Jesuo Kristo.
18 從來沒有人看見上帝,只有在父懷裏的獨生子將他表明出來。
Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.
19 約翰所作的見證記在下面:猶太人從耶路撒冷差祭司和利未人到約翰那裏,問他說:「你是誰?」
Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin: Kiu vi estas?
20 他就明說,並不隱瞞,明說:「我不是基督。」
Kaj li konfesis kaj ne kaŝis; kaj li konfesis: Mi ne estas la Kristo.
21 他們又問他說:「這樣,你是誰呢?是以利亞嗎?」他說:「我不是。」「是那先知嗎?」他回答說:「不是。」
Kaj ili demandis lin: Kio do? Ĉu vi estas Elija? Kaj li diris: Mi ne estas. Ĉu vi estas la profeto? Kaj li respondis: Ne.
22 於是他們說:「你到底是誰,叫我們好回覆差我們來的人。你自己說,你是誰?」
Ili do diris al li: Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem?
23 他說:「我就是那在曠野有人聲喊着說:『修直主的道路』,正如先知以賽亞所說的。」
Li diris: Mi estas voĉo de krianto en la dezerto: Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.
24 那些人是法利賽人差來的;
Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj.
25 他們就問他說:「你既不是基督,不是以利亞,也不是那先知,為甚麼施洗呢?」
Kaj ili demandis lin, kaj diris al li: Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto?
26 約翰回答說:「我是用水施洗,但有一位站在你們中間,是你們不認識的,
Johano respondis al ili, dirante: Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas,
27 就是那在我以後來的,我給他解鞋帶也不配。」
kiu venas post mi; la rimenon de lia ŝuo mi ne estas inda malligi.
28 這是在約旦河外伯大尼,約翰施洗的地方作的見證。
Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.
29 次日,約翰看見耶穌來到他那裏,就說:「看哪,上帝的羔羊,除去世人罪孽的!
La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris: Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!
30 這就是我曾說:『有一位在我以後來、反成了在我以前的,因他本來在我以前。』
Li estas tiu, pri kiu mi diris: Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, ĉar li ekzistis pli frue ol mi.
31 我先前不認識他,如今我來用水施洗,為要叫他顯明給以色列人。」
Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo.
32 約翰又作見證說:「我曾看見聖靈,彷彿鴿子從天降下,住在他的身上。
Kaj Johano atestis, dirante: Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la ĉielo kiel kolombo, kaj ĝi restis sur li.
33 我先前不認識他,只是那差我來用水施洗的、對我說:『你看見聖靈降下來,住在誰的身上,誰就是用聖靈施洗的。』
Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi: Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito.
34 我看見了,就證明這是上帝的兒子。」
Kaj mi vidis, kaj atestis, ke ĉi tiu estas la Filo de Dio.
35 再次日,約翰同兩個門徒站在那裏。
Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj disĉiploj;
36 他見耶穌行走,就說:「看哪,這是上帝的羔羊!」
kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris: Jen la Ŝafido de Dio!
37 兩個門徒聽見他的話,就跟從了耶穌。
Kaj la du disĉiploj aŭdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.
38 耶穌轉過身來,看見他們跟着,就問他們說:「你們要甚麼?」他們說:「拉比,在哪裏住?」(拉比翻出來就是夫子。)
Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili: Kion vi serĉas? Kaj ili diris al li: Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi loĝas?
39 耶穌說:「你們來看。」他們就去看他在哪裏住,這一天便與他同住;那時約有申正了。
Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li loĝas, kaj ili restis ĉe li tiun tagon; estis ĉirkaŭ la deka horo.
40 聽見約翰的話跟從耶穌的那兩個人,一個是西門‧彼得的兄弟安得烈。
Unu el la du, kiuj aŭdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro.
41 他先找着自己的哥哥西門,對他說:「我們遇見彌賽亞了。」(彌賽亞翻出來就是基督。)
Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li: Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston).
42 於是領他去見耶穌。耶穌看着他,說:「你是約翰的兒子西門,你要稱為磯法。」(磯法翻出來就是彼得。)
Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris: Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).
43 又次日,耶穌想要往加利利去,遇見腓力,就對他說:「來跟從我吧。」
La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li: Sekvu min.
44 這腓力是伯賽大人,和安得烈、彼得同城。
Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro.
45 腓力找着拿但業,對他說:「摩西在律法上所寫的和眾先知所記的那一位,我們遇見了,就是約瑟的兒子拿撒勒人耶穌。」
Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li: Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la leĝo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.
46 拿但業對他說:「拿撒勒還能出甚麼好的嗎?」腓力說:「你來看!」
Kaj Natanael diris al li: Ĉu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li: Venu kaj vidu.
47 耶穌看見拿但業來,就指着他說:「看哪,這是個真以色列人,他心裏是沒有詭詐的。」
Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li: Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!
48 拿但業對耶穌說:「你從哪裏知道我呢?」耶穌回答說:「腓力還沒有招呼你,你在無花果樹底下,我就看見你了。」
Natanael diris al li: Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li: Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.
49 拿但業說:「拉比,你是上帝的兒子,你是以色列的王!」
Natanael respondis kaj diris al li: Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Reĝo de Izrael!
50 耶穌對他說:「因為我說『在無花果樹底下看見你』,你就信嗎?你將要看見比這更大的事」;
Jesuo respondis kaj diris al li: Ĉu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi: Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol ĉi tio.
51 又說:「我實實在在地告訴你們,你們將要看見天開了,上帝的使者上去下來在人子身上。」
Kaj li diris al li: Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.

< 約翰福音 1 >