< 但以理書 9 >

1 米底亞族亞哈隨魯的兒子大流士立為迦勒底國的王元年,
En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj,
2 就是他在位第一年,我-但以理從書上得知耶和華的話臨到先知耶利米,論耶路撒冷荒涼的年數,七十年為滿。
en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.
3 我便禁食,披麻蒙灰,定意向主上帝祈禱懇求。
Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.
4 我向耶和華-我的上帝祈禱、認罪,說:「主啊,大而可畏的上帝,向愛主、守主誡命的人守約施慈愛。
Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
5 我們犯罪作孽,行惡叛逆,偏離你的誡命典章,
Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
6 沒有聽從你僕人眾先知奉你名向我們君王、首領、列祖,和國中一切百姓所說的話。
ni ne aŭskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
7 主啊,你是公義的,我們是臉上蒙羞的;因我們猶大人和耶路撒冷的居民,並以色列眾人,或在近處,或在遠處,被你趕到各國的人,都得罪了你,正如今日一樣。
Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
8 主啊,我們和我們的君王、首領、列祖因得罪了你,就都臉上蒙羞。
Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi.
9 主-我們的上帝是憐憫饒恕人的,我們卻違背了他,
Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
10 也沒有聽從耶和華-我們上帝的話,沒有遵行他藉僕人眾先知向我們所陳明的律法。
kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
11 以色列眾人都犯了你的律法,偏行,不聽從你的話;因此,在你僕人摩西律法上所寫的咒詛和誓言都傾在我們身上,因我們得罪了上帝。
La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li.
12 他使大災禍臨到我們,成就了警戒我們和審判我們官長的話;原來在普天之下未曾行過像在耶路撒冷所行的。
Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem.
13 這一切災禍臨到我們身上是照摩西律法上所寫的,我們卻沒有求耶和華-我們上帝的恩典,使我們回頭離開罪孽,明白你的真理。
Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.
14 所以耶和華留意使這災禍臨到我們身上,因為耶和華-我們的上帝在他所行的事上都是公義;我們並沒有聽從他的話。
Kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis Lian voĉon.
15 主-我們的上帝啊,你曾用大能的手領你的子民出埃及地,使自己得了名,正如今日一樣。我們犯了罪,作了惡。
Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.
16 主啊,求你按你的大仁大義,使你的怒氣和忿怒轉離你的城耶路撒冷,就是你的聖山。耶路撒冷和你的子民,因我們的罪惡和我們列祖的罪孽被四圍的人羞辱。
Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj.
17 我們的上帝啊,現在求你垂聽僕人的祈禱懇求,為自己使臉光照你荒涼的聖所。
Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
18 我的上帝啊,求你側耳而聽,睜眼而看,眷顧我們荒涼之地和稱為你名下的城。我們在你面前懇求,原不是因自己的義,乃因你的大憐憫。
Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.
19 求主垂聽,求主赦免,求主應允而行,為你自己不要遲延。我的上帝啊,因這城和這民都是稱為你名下的。」
Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
20 我說話,禱告,承認我的罪和本國之民以色列的罪,為我上帝的聖山,在耶和華-我上帝面前懇求。
Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
21 我正禱告的時候,先前在異象中所見的那位加百列,奉命迅速飛來,約在獻晚祭的時候,按手在我身上。
dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero;
22 他指教我說:「但以理啊,現在我出來要使你有智慧,有聰明。
kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
23 你初懇求的時候,就發出命令,我來告訴你,因你大蒙眷愛;所以你要思想明白這以下的事和異象。
Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
24 「為你本國之民和你聖城,已經定了七十個七。要止住罪過,除淨罪惡,贖盡罪孽,引進永義,封住異象和預言,並膏至聖者。
Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo.
25 你當知道,當明白,從出令重新建造耶路撒冷,直到有受膏君的時候,必有七個七和六十二個七。正在艱難的時候,耶路撒冷城連街帶濠都必重新建造。
Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
26 過了六十二個七,那受膏者必被剪除,一無所有;必有一王的民來毀滅這城和聖所,至終必如洪水沖沒。必有爭戰,一直到底,荒涼的事已經定了。
Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
27 一七之內,他必與許多人堅定盟約;一七之半,他必使祭祀與供獻止息。那行毀壞可憎的如飛而來,並且有忿怒傾在那行毀壞的身上,直到所定的結局。」
En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

< 但以理書 9 >