< 诗篇 47 >

1 可拉后裔的诗,交与伶长。 万民哪,你们都要拍掌! 要用夸胜的声音向 神呼喊!
Al la ĥorestro. De la Koraĥidoj. Psalmo. Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.
2 因为耶和华至高者是可畏的; 他是治理全地的大君王。
Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
3 他叫万民服在我们以下, 又叫列邦服在我们脚下。
Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
4 他为我们选择产业, 就是他所爱之雅各的荣耀。 (细拉)
Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. (Sela)
5 神上升,有喊声相送; 耶和华上升,有角声相送。
Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.
6 你们要向 神歌颂,歌颂! 向我们王歌颂,歌颂!
Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Reĝo, kantu!
7 因为 神是全地的王; 你们要用悟性歌颂。
Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
8 神作王治理万国; 神坐在他的圣宝座上。
Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
9 列邦的君王聚集要作亚伯拉罕之 神的民。 因为世界的盾牌是属 神的; 他为至高!
La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.

< 诗篇 47 >