< 诗篇 140 >

1 大卫的诗,交与伶长。 耶和华啊,求你拯救我脱离凶恶的人, 保护我脱离强暴的人!
Al la ĥorestro. Psalmo de David. Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;
2 他们心中图谋奸恶, 常常聚集要争战。
Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;
3 他们使舌头尖利如蛇, 嘴里有虺蛇的毒气。 (细拉)
Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. (Sela)
4 耶和华啊,求你拯救我脱离恶人的手, 保护我脱离强暴的人! 他们图谋推我跌倒。
Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
5 骄傲人为我暗设网罗和绳索; 他们在路旁铺下网,设下圈套。 (细拉)
Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. (Sela)
6 我曾对耶和华说:你是我的 神。 耶和华啊,求你留心听我恳求的声音!
Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
7 主—耶和华、我救恩的力量啊, 在争战的日子,你遮蔽了我的头。
Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
8 耶和华啊,求你不要遂恶人的心愿; 不要成就他们的计谋,恐怕他们自高。 (细拉)
Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. (Sela)
9 至于那些昂首围困我的人, 愿他们嘴唇的奸恶陷害自己!
La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
10 愿火炭落在他们身上! 愿他们被丢在火中, 抛在深坑里,不能再起来。
Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
11 说恶言的人在地上必坚立不住; 祸患必猎取强暴的人,将他打倒。
Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
12 我知道耶和华必为困苦人伸冤, 必为穷乏人辨屈。
Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.
13 义人必要称赞你的名; 正直人必住在你面前。
Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.

< 诗篇 140 >