< 诗篇 132 >
1 上行之诗。 耶和华啊,求你记念大卫所受的一切苦难!
Kanto de suprenirado. Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,
5 直等我为耶和华寻得所在, 为雅各的大能者寻得居所。
Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob.
6 我们听说约柜在以法他, 我们在基列·耶琳就寻见了。
Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
8 耶和华啊,求你兴起, 和你有能力的约柜同入安息之所!
Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
10 求你因你仆人大卫的缘故, 不要厌弃你的受膏者!
Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
11 耶和华向大卫、凭诚实起了誓, 必不反复,说: 我要使你所生的 坐在你的宝座上。
La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
12 你的众子若守我的约 和我所教训他们的法度, 他们的子孙必永远坐在你的宝座上。
Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
13 因为耶和华拣选了锡安, 愿意当作自己的居所,
Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
14 说:这是我永远安息之所; 我要住在这里, 因为是我所愿意的。
Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
17 我要叫大卫的角在那里发生; 我为我的受膏者预备明灯。
Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
18 我要使他的仇敌披上羞耻; 但他的冠冕要在头上发光。
Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.