< 诗篇 121 >

1 上行之诗。 我要向山举目; 我的帮助从何而来?
Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?
2 我的帮助 从造天地的耶和华而来。
Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
3 他必不叫你的脚摇动; 保护你的必不打盹!
Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas.
4 保护以色列的, 也不打盹也不睡觉。
Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.
5 保护你的是耶和华; 耶和华在你右边荫庇你。
La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
6 白日,太阳必不伤你; 夜间,月亮必不害你。
En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.
7 耶和华要保护你,免受一切的灾害; 他要保护你的性命。
La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.
8 你出你入,耶和华要保护你, 从今时直到永远。
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.

< 诗篇 121 >