< 箴言 17 >
Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.
2 聰明的僕人必能管治任性的兒子,且可與弟兄們共分產業。
Saĝa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.
4 奸詐的人,愛聽胡言亂語;說謊的人,輕信是非長短。
Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn; Malveremulo atentas malpian langon.
5 嘲笑窮人的是凌辱他的造主;幸災樂禍的,必不能脫免懲罰。
Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno.
Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
7 優雅的言詞,不適宜於愚人;虛偽的狂語,更不宜於君王。
Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.
8 賄賂在饋贈者眼中,有如寶石;不論他要轉向何方,無往不利。
Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
9 掩飾他人的過錯,可獲得友愛;屢念舊日的過惡,則離間友誼。
Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.
Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo, Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
Malbonulo serĉas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.
12 寧願遇見失掉幼子的母熊,不願逢著正在發狂的愚人。
Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.
14 爭論的開端,如水之破堤;在激辯之前,應極加制止。
La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.
15 宣判罪人無罪,判定義人有罪:二者同為上主所憎惡。
Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
16 愚昧的人,既沒有頭腦,手執金錢買智慧,又何益之有﹖
Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
En ĉiu tempo amiko amas, Kaj li fariĝas frato en mizero.
Homo malsaĝa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.
19 好爭辯的人,實喜愛罪過;高舉門戶的,必自趨滅亡。
Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.
20 誰存心欺詐,不會得幸福;誰搬弄是非,必陷於災禍。
Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon.
21 生糊塗孩子的,只有悲哀;糊塗人的父親,毫無樂趣。
Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.
22 愉快的心,是良好的治療;神志憂鬱,能使筋骨枯萎。
Ĝoja koro estas saniga; Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.
Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.
24 精明的人,常面向智慧;愚者的眼,向地極呆望,
Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.
25 愚昧的兒子,是他父親的痛苦,是他生母的憂傷。
Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro, Kaj malĝojo por sia patrino.
Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.
Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa.
28 愚人不發言,亦可充作智者;若謹口慎言,亦可視為哲人。
Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.