< Salmos 56 >

1 Ten misericordia de mí, o! Dios; porque me traga el hombre; cada día batallándome aprieta.
Al la ĥorestro. Por Jonatelem-reĥokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filiŝtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.
2 Tráganme mis enemigos cada día: porque muchos son los que pelean contra mí, o! Altísimo.
Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere.
3 De día temo: mas yo en ti confío.
En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.
4 En Dios alabaré su palabra: en Dios he confiado, no temeré lo que la carne me hará.
Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?
5 Todos los días me contristan mis negocios: contra mí son todos sus pensamientos para mal.
Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
6 Congréganse, escóndense, ellos miran atentamente mis pisadas esperando mi alma.
Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn, Penante kapti mian animon.
7 ¿Por la iniquidad escaparán ellos? o! Dios, derriba los pueblos con furor.
Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
8 Mis huidas has contado tú; pon mis lágrimas en tu odre, ciertamente en tu libro.
Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
9 Entonces serán vueltos atrás mis enemigos el día que yo clamare: en esto conozco que Dios es por mí.
Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
10 En Dios alabaré su palabra; en Jehová alabaré su palabra.
Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
11 En Dios he confiado, no temeré lo que el hombre me hará.
Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?
12 Sobre mí, o! Dios, están tus votos: alabanzas te pagaré.
Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.
13 Por cuanto has escapado mi vida de la muerte, ciertamente mis pies de caída: para que ande delante de Dios en la luz de los que viven.
Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, Por ke mi iradu antaŭ Dio En la lumo de la vivo.

< Salmos 56 >