< Amahubo 59 >

1 Ngikhulula ezitheni zami, Nkulunkulu wami, ungimise ngaphezu kwabangivukelayo.
Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi. Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
2 Ngikhulula kubenzi bobubi, ungisindise ebantwini abomele igazi.
Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
3 Ngoba, khangela, bacathamela umphefumulo wami; abalamandla bayangihlanganyela, kungekho siphambeko sami njalo kungekho sono sami, Nkosi.
Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
4 Ngaphandle kwecala bayagijima bezilungisa. Vuka, ungisize, ubone.
Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
5 Wena-ke, Nkosi Nkulunkulu wamabandla, Nkulunkulu kaIsrayeli; vuka ukuze uhambele zonke izizwe, ungahawukeli lamunye wabakhohlisayo ebubini. (Sela)
Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. (Sela)
6 Bayabuyela kusihlwa, behlaba umkhulungwane njengenja, bezingelezela umuzi.
Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
7 Khangela, bempompoloza ngomlomo wabo, inkemba zisendebeni zabo, ngoba bathi: Ngubani ozwayo?
Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
8 Kodwa wena, Nkosi, uzabahleka, uzaziklolodela zonke izizwe.
Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.
9 Ngenxa yamandla akhe ngizalindela kuwe, ngoba uNkulunkulu uyinqaba yami.
Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
10 UNkulunkulu womusa wami uzangandulela; uNkulunkulu uzangenza ngibone isiloyiso sami ezitheni zami.
Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
11 Ungazibulali, hlezi abantu bakithi bakhohlwe; uzizulazulise ngamandla akho, uzehlisele phansi, wena sihlangu sethu, Nkosi.
Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.
12 Ngesono somlomo wazo, ngelizwi lendebe zazo, kazibanjwe ekuzigqajeni kwazo, langenxa yokuhlambaza lokuqamba amanga ezikukhulumayo.
La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
13 Uziqede ngokuthukuthela, uziqede zingabi khona, ukuze bazi ukuthi uNkulunkulu uyabusa koJakobe, kuze kube sekupheleni komhlaba. (Sela)
Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. (Sela)
14 Kababuyele-ke kusihlwa behlaba umkhulungwane njengenja, bezingelezela umuzi.
Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
15 Bona kabazulazulele ukudla, nxa bengasuthanga kabalale.
Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
16 Kodwa mina ngizahlabelela ngamandla akho; yebo, ngizahlabelela kakhulu ekuseni ngomusa wakho; ngoba ube yinqaba yami lesiphephelo sami ngosuku lokuhlupheka kwami.
Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.
17 Mandla ami, ngizahlabelela kuwe, ngoba uNkulunkulu uyinqaba yami, uNkulunkulu womusa wami.
Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.

< Amahubo 59 >