< 詩篇 1 >

1 惡きものの謀略にあゆまず つみびとの途にたたず 嘲るものの座にすわらぬ者はさいはひなり
Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
2 かかる人はヱホバの法をよろこびて日も夜もこれをおもふ
Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
3 かかる人は水流のほとりにうゑし樹の期にいたりて實をむすび 葉もまた凋まざるごとく その作ところ皆さかえん
Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
4 あしき人はしからず 風のふきさる粃糠のごとし
Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
5 然ばあしきものは審判にたへず罪人は義きものの會にたつことを得ざるなり
Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
6 そはヱホバはただしきものの途をしりたまふ されど惡きものの途はほろびん
Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.

< 詩篇 1 >