< ヨブ 記 16 >

1 ヨブ答へて曰く
Ijob respondis kaj diris:
2 斯る事は我おほく聞り 汝らはみな人を慰めんとして却つて人を煩はす者なり
Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.
3 虚しき言語あに終極あらんや 汝なにに勵されて應答をなすや
Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?
4 我もまた汝らの如くに言ことを得 もし汝らの身わが身と處を換なば我は言語を練て汝らを攻め 汝らにむかひて首を搖ことを得
Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
5 また口をもて汝らを強くし 唇の慰藉をもて汝らの憂愁を解ことを得るなり
Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
6 たとひ我言を出すとも我憂愁は解ず 默するとても何ぞ我身の安くなること有んや
Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi?
7 彼いま已に我を疲らしむ 汝わが宗族をことごとく荒せり
Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.
8 なんぢ我をして皺らしめたり 是われに向ひて見證をなすなり 又わが痩おとろへたる状貌わが面の前に現はれ立て我を攻む
Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.
9 かれ怒てわれを撕裂きかつ窘しめ 我にむかひて齒を噛鳴し我敵となり目を鋭して我を看る
Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.
10 彼ら我にむかひて口を張り 我を賤しめてわが頬を打ち 相集まりて我を攻む
Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
11 神われを邪曲なる者に交し 惡き者の手に擲ちたまへり
Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.
12 我は安穩なる身なりしに彼いたく我を打惱まし 頸を執へて我をうちくだき遂に我を立て鵠となしたまひ
Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.
13 その射手われを遶り圍めり やがて情もなく我腰を射透し わが膽を地に流れ出しめたまふ
Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon.
14 彼はわれを打敗りて破壞に破壞を加へ 勇士のごとく我に奔かかりたまふ
Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.
15 われ麻布をわが肌に縫つけ我角を塵にて汚せり
Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.
16 我面は泣て頳くなり 我目縁には死の蔭あり
Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
17 然れども我手には不義あること無く わが祈祷は清し
Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura.
18 地よ我血を掩ふなかれ 我號呼は休む處を得ざれ
Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
19 視よ今にても我證となる者天にあり わが眞實を表明す者高き處にあり
Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
20 わが朋友は我を嘲けれども我目は神にむかひて涙を注ぐ
Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,
21 願くは彼人のために神と論辨し 人の子のためにこれが朋友と論辨せんことを
Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
22 數年すぎさらば我は還らぬ旅路に往べし
Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

< ヨブ 記 16 >