< Psalmaro 24 >

1 Psalmo de David. Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto. 6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. (Sela) 7 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. 8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro. 10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. (Sela)

< Psalmaro 24 >