< Psalmaro 16 >

1 Verko de David. Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. 2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi. 3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro. 4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. 5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton. 6 Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo. 7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo. 8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. 9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge. 10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. (Sheol h7585) 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.

< Psalmaro 16 >