< Sentencoj 9 >

1 La saĝo konstruis sian domon, Ĉarpentis ĝiajn sep kolonojn.
지혜가 그 집을 짓고 일곱 기둥을 다듬고
2 Ĝi buĉis sian bruton, verŝis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.
짐승을 잡으며 포도주를 혼합하여 상을 갖추고
3 Ĝi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altaĵoj de la urbo:
그 여종을 보내어 성중 높은 곳에서 불러 이르기를
4 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Al la senspritulo ĝi diris:
무릇 어리석은 자는 이리로 돌이키라 또 지혜 없는 자에게 이르기를
5 Venu, manĝu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enverŝis.
너는 와서 내 식물을 먹으며 내 혼합한 포도주를 마시고
6 Forlasu la malsaĝaĵon, kaj vivu; Kaj iru laŭ la vojo de la prudento.
어리석음을 버리고 생명을 얻으라 명철의 길을 행하라 하느니라
7 Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata.
거만한 자를 징계하는 자는 도리어 능욕을 받고 악인을 책망하는 자는 도리어 흠을 잡히느니라
8 Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos.
거만한 자를 책망하지 말라 그가 너를 미워할까 두려우니라 지혜있는 자를 책망하라 그가 너를 사랑하리라
9 Donu al saĝulo, kaj li ankoraŭ pli saĝiĝos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.
지혜 있는 자에게 교훈을 더하라 그가 더욱 지혜로와질 것이요 의로운 사람을 가르치라 그의 학식이 더하리라
10 La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.
여호와를 경외하는 것이 지혜의 근본이요 거룩하신 자를 아는 것이 명철이니라
11 Ĉar per mi plimultiĝos viaj tagoj, Kaj aldoniĝos al vi jaroj da vivo.
나 지혜로 말미암아 네 날이 많아질 것이요 네 생명의 해가 더하리라
12 Se vi saĝiĝis, vi saĝiĝis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.
네가 만일 지혜로우면 그 지혜가 네게 유익할 것이나 네가 만일 거만하면 너 홀로 해를 당하리라
13 Virino malsaĝa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,
미련한 계집이 떠들며 어리석어서 아무 것도 알지 못하고
14 Sidas ĉe la pordo de sia domo, Sur seĝo sur altaĵo de la urbo,
자기 집 문에 앉으며 성읍 높은 곳에 있는 자리에 앉아서
15 Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian ĝustan vojon:
자기 길을 바로 가는 행객을 불러 이르되
16 Kiu estas naiva, tiu sin turnu ĉi tien! Kaj al la senspritulo ŝi diris:
무릇 어리석은 자는 이리로 돌이키라 또 지혜없는 자에게 이르기를
17 Akvoj ŝtelitaj estas dolĉaj, Kaj pano kaŝita estas agrabla.
도적질한 물이 달고 몰래 먹는 떡이 맛이 있다 하는도다
18 Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol. (Sheol h7585)
오직 그 어리석은 자는 죽은 자가 그의 곳에 있는 것과 그의 객들이 음부 깊은 곳에 있는 것을 알지 못하느니라 (Sheol h7585)

< Sentencoj 9 >