< Jeremia 35 >

1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:
유다 왕 요시야의 아들 여호야김 때에 여호와께로서 말씀이 예레미야에게 임하니라 가라사대
2 Iru en la domon de la Reĥabidoj, kaj parolu al ili, kaj venigu ilin en la domon de la Eternulo en unu el la ĉambroj, kaj trinkigu al ili vinon.
너는 레갑 족속에게 가서 그들에게 말하고 그들을 여호와의 집 한 방으로 데려다가 포도주를 마시우라
3 Kaj mi prenis Jaazanjan, filon de Jeremia, filo de Ĥabacinja, kaj liajn fratojn kaj ĉiujn liajn filojn kaj la tutan domon de la Reĥabidoj;
이에 내가 하바시냐의 손자요 예레미야의 아들인 야아사냐와 그 형제와 그 모든 아들과 레갑 온 족속을 데리고
4 kaj mi venigis ilin en la domon de la Eternulo, en la ĉambron de la filoj de Ĥanan, filo de Jigdalja, homo de Dio, kiu estas apud la ĉambro de la princoj, super la ĉambro de Maaseja, filo de Ŝalum, gardisto de pordego.
여호와의 집에 이르러 익다랴의 아들 하나님의 사람 하난의 아들들의 방에 들였는데 그 방은 방백들의 방 곁이요 문을 지키는 살룸의 아들 마아세야의 방 위더라
5 Kaj mi starigis antaŭ la filoj de la domo de la Reĥabidoj pokalojn plenajn de vino, kaj kalikojn, kaj mi diris al ili: Trinku vinon.
내가 레갑 족속 사람들 앞에 포도주가 가득한 사발과 잔을 놓고 마시라 권하매
6 Sed ili diris: Ni ne trinkas vinon, ĉar nia patro Jonadab, filo de Reĥab, ordonis al ni, dirante: Ne trinku vinon, vi kaj viaj infanoj, eterne;
그들이 가로되 우리는 포도주를 마시지 아니하겠노라 레갑의 아들 우리 선조 요나답이 우리에게 명하여 이르기를 너희와 너희 자손은 영영히 포도주를 마시지 말며
7 kaj domon ne konstruu, kaj semon ne semu, kaj vinberĝardenon ne plantu kaj ne posedu, sed loĝu en tendoj dum via tuta vivo, por ke vi vivu longan tempon sur la tero, sur kiu vi loĝas fremdule.
집도 짓지 말며 파종도 하지 말며 포도원도 재배치 말며 두지도 말고 너희 평생에 장막에 거처하라 그리하면 너희의 우거하는 땅에서 너희 생명이 길리라 하였으므로
8 Kaj ni obeis la voĉon de nia patro Jonadab, filo de Reĥab, en ĉio, kion li ordonis al ni, ne trinkante vinon dum nia tuta vivo, nek ni, nek niaj edzinoj, nek niaj filoj, nek niaj filinoj,
우리가 레갑의 아들 우리 선조 요나답의 우리에게 명한 모든 말을 순종하여 우리와 우리 아내와 자녀가 평생에 포도주를 마시지 아니하며
9 kaj ne konstruante domojn por nia loĝado, kaj ne havante por ni vinberĝardenon, nek kampon, nek semadon;
거처할 집도 짓지 아니하며 포도원이나 밭이나 종자도 두지 아니하고
10 sed ni loĝas en tendoj, kaj obeas, kaj faras ĉion tiel, kiel ordonis al ni nia patro Jonadab.
장막에 거처하여 우리 선조 요나답의 우리에게 명한대로 다 준행하였노라
11 Kaj kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis kontraŭ la landon, ni diris: Venu, ni iru en Jerusalemon, for de la militistaro de la Ĥaldeoj kaj de la militistaro de Sirio; kaj ni restis en Jerusalem.
그러나 바벨론 왕 느부갓네살이 이 땅에 올라왔을 때에 우리가 말하기를 갈대아인의 군대와 수리아인의 군대가 두려운즉 예루살렘으로 가자 하고 우리가 예루살렘에 거하였노라
12 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
때에 여호와의 말씀이 예레미야에게 임하여 가라사대
13 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Iru kaj diru al la Judujanoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem: Ĉu vi ne akceptos moralinstruon, obeante Miajn vortojn? diras la Eternulo.
만군의 여호와 이스라엘의 하나님이 이같이 말하노라 너는 가서 유다 사람들과 예루살렘 거민에게 이르기를 여호와의 말씀에 너희가 내 말을 들으며 교훈을 받지 아니하겠느냐
14 Plenumataj estas la vortoj de Jonadab, filo de Reĥab, kiujn li ordonis al siaj filoj, ke ili ne trinku vinon, kaj ili ne trinkas ĝis nun, ĉar ili obeas la ordonon de sia patro; sed Mi diris al vi, konstante diradis, kaj vi ne obeis Min.
레갑의 아들 요나답이 그 자손에게 포도주를 마시지 말라 한 그 명령은 실행되도다 그들은 그 선조의 명령을 순종하여 오늘까지 마시지 아니하거늘 내가 너희에게 말하고 부지런히 말하여도 너희는 나를 듣지 아니하도다
15 Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo, plibonigu vian konduton, ne sekvu aliajn diojn, servante al ili, tiam vi restos sur la tero, kiun Mi donis al vi kaj al viaj patroj; sed vi ne alklinis vian orelon kaj ne obeis Min.
나도 내 종 모든 선지자를 너희에게 보내고 부지런히 보내며 이르기를 너희는 이제 각기 악한 길에서 돌이켜 행위를 고치고 다른 신을 좇아 그를 섬기지 말라 그리하면 너희가 나의 너희와 너희 선조에게 준 이 땅에 거하리라 하여도 너희가 귀를 기울이지 아니하며 나를 듣지 아니하였느니라
16 La filoj de Jonadab, filo de Reĥab, plenumis la ordonon de sia patro, kiun li donis al ili; sed ĉi tiu popolo ne obeis Min.
레갑의 아들 요나답의 자손은 그 선조가 그들에게 명한 그 명령을 준행하나 이 백성은 나를 듣지 아니하도다
17 Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur Judujon kaj sur ĉiujn loĝantojn de Jerusalem la tutan malbonon, kiun Mi eldiris pri ili, pro tio, ke Mi parolis al ili kaj ili ne aŭskultis, Mi vokis al ili kaj ili ne respondis.
그러므로 나 만군의 여호와 이스라엘의 하나님이 이같이 말하노라 보라 내가 유다와 예루살렘 모든 거민에게 나의 그들에게 대하여 선포한 모든 재앙을 내리리니 이는 내가 그들에게 말하여도 듣지 아니하며 불러도 대답지 아니함이니라 하셨다 하라
18 Sed al la domo de la Reĥabidoj Jeremia diris: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Pro tio, ke vi obeis la ordonon de via patro Jonadab kaj observis ĉiujn liajn ordonojn, kaj agis konforme al ĉio, kion li rekomendis al vi,
예레미야가 레갑 족속에게 이르되 만군의 여호와 이스라엘의 하나님이 이같이 말씀하시기를 너희가 너희 선조 요나답의 명령을 준종하여 그 모든 훈계를 지키며 그가 너희에게 명한 것을 행하였도다
19 pro tio tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Neniam mankos ĉe Jonadab, filo de Reĥab, viro, staranta antaŭ Mi.
그러므로 나 만군의 여호와 이스라엘의 하나님이 이같이 말하노라 레갑의 아들 요나답에게서 내 앞에 설 사람이 영영히 끊어지지 아니하리라

< Jeremia 35 >