< Jeremia 1 >

1 Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen;
베냐민 땅 아나돗의 제사장 중 힐기야의 아들 예레미야의 말이라
2 al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia reĝado,
아몬의 아들 유다 왕 요시야의 다스린지 십 삼년에 여호와의 말이라 이 예레미야에게 임하였고
3 kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.
요시야의 아들 유다 왕 여호야김 시대부터 요시야의 아들 유다 왕 시드기야의 제 십 일년 말까지 임하니라 이 해 오월에 예루살렘이 사로잡히니라
4 Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
여호와의 말씀이 내게 임하니라 이르시되
5 Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj.
내가 너를 복 중에 짓기 전에 너를 알았고 네가 태에서 나오기 전에 너를 구별하였고 너를 열방의 선지자로 세웠노라 하시기로
6 Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, ĉar mi estas juna.
내가 가로되 `슬프도소이다 주 여호와여, 보소서 나는 아이라 말할 줄을 알지 못하나이다'
7 Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
여호와께서 내게 이르시되 너는 아이라 하지 말고 내가 너를 누구에게 보내든지 너는 가며 내가 네게 무엇을 명하든지 너는 말할지니라
8 Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.
너는 그들을 인하여 두려워 말라! 내가 너와 함께 하여 너를 구원하리라 나 여호와의 말이니라! 하시고
9 Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektuŝis mian buŝon, kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon.
여호와께서 그 손을 내밀어 내 입에 대시며 내게 이르시되 보라, 내가 내 말을 네 입에 두었노라
10 Vidu, Mi starigas vin hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
보라, 내가 오늘날 너를 열방 만국 위에 세우고 너를 뽑으며 파괴하며 파멸하며 넘어뜨리며 건설하며 심게 하였느니라
11 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan.
여호와의 말씀이 또 내게 임하니라 이르시되 예레미야야! 네가 무엇을 보느냐? 대답하되 `내가 살구나무 가지를 보나이다'
12 Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; ĉar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi ĝin.
여호와께서 내게 이르시되 네가 잘 보았도다 이는 내가 내 말을 지켜 그대로 이루려 함이니라
13 Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas flame bolantan poton, kaj ĝi rigardas de norde.
여호와께서 내게 이르시되 재앙이 북방에서 일어나 이 땅의 모든 거민에게 임하리라
14 Kaj la Eternulo diris al mi: De norde venos la malfeliĉo sur ĉiujn loĝantojn de la lando.
나 여호와가 말하노라! 내가 북방 모든 나라의 족속을 부를 것인즉 그들이 와서 예루살렘 성문 어귀에 각기 자리를 정하고 그 사면 성벽과 유다 모든 성읍을 치리라
15 Ĉar jen Mi alvokos ĉiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos ĉiu sian tronon antaŭ la pordegoj de Jerusalem kaj ĉirkaŭ ĝiaj muregoj kaj antaŭ ĉiuj urboj de Judujo.
무리가 나를 버리고 다른 신들에게 분향하며 자기 손으로 만든 것에 절하였은즉 내가 나의 심판을 베풀어 그들의 모든 죄악을 징계하리라
16 Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj.
그러므로 너는 네 허리를 동이고 일어나 내가 네게 명한 바를 다 그들에게 고하라 그들을 인하여 두려워 말라! 두렵건대 내가 너로 그들 앞에서 두려움을 당하게 할까 하노라
17 Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili.
보라, 내가 오늘날 너로 그 온 땅과 유다 왕들과 그 족장들과 그 제사장들과 그 땅 백성 앞에 견고한 성읍, 쇠기둥, 놋 성벽이 되게 하였은즉
18 Jen Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraŭ la reĝoj de Judujo, kontraŭ ĝiaj princoj, kontraŭ ĝiaj pastroj, kaj kontraŭ la popolo de la lando.
그들이 너를 치나 이기지 못하리니 이는 내가 너와 함께 하여 너를 구원할 것임이니라 여호와의 말이니라
19 Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.

< Jeremia 1 >