< Jesaja 30 >

1 Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
여호와께서 가라사대 화 있을진저 패역한 자식들이여 그들이 계교를 베푸나 나로 말미암아 하지 아니하며 맹약을 맺으나 나의 신으로 말미암아 하지 아니하였음이로다 그들이 바로의 세력 안에서 스스로 강하려 하며 애굽의 그늘에 피하려 하여 애굽으로 내려 갔으되 나의 입에 묻지 아니하였으니 죄에 죄를 더하도다
2 kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!
(1절과 같음)
3 Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo — malhonoro.
그러므로 바로의 세력이 너희의 수치가 되며 애굽의 그늘에 피함이 너희의 수욕이 될 것이라
4 Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson.
그 방백들이 소안에 있고 그 사신들이 하네스에 이르렀으나
5 Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.
그들이 다 자기를 유익하게 못하는 민족을 인하여 수치를 당하리니 그 민족이 돕지도 못하며 유익하게도 못하고 수치가 되게 하며 수욕이 되게 할 뿐임이니라
6 Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.
남방 짐승에 관한 경고라 사신들이 그 재물을 어린 나귀 등에 싣고 그 보물을 약대 제물 안장에 얹고 암사자와 수사자와 독사와 및 날아다니는 불뱀이 나오는 위험하고 곤고한 땅을 지나 자기에게 무익한 민족에게로 갔으나
7 La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme.
애굽의 도움이 헛되고 무익하니라 그러므로 내가 애굽을 가만히 앉은 라합이라 일컬었느니라
8 Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne.
이제 가서 백성 앞에서 서판에 기록하며 책에 써서 후세에 영영히 있게하라
9 Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo.
대저 이는 패역한 백성이요 거짓말 하는 자식이요 여호와의 법을 듣기 싫어하는 자식이라
10 Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
그들이 선견자에게 이르기를 선견하지 말라 선지자에게 이르기를 우리에게 정직한 것을 보이지 말라 부드러운 말을 하라 거짓된 것을 보이라
11 flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael.
너희는 정로를 버리며 첩경에서 돌이키라 이스라엘의 거룩하신 자로 우리 앞에서 떠나시게 하라 하는도다
12 Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio:
이러므로 이스라엘의 거룩하신 자가 말씀하시되 너희가 이 말을 업신여기고 압박과 허망을 믿어 그것에 의뢰하니
13 tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
이 죄악이 너희로 마치 무너지게 된 높은 담이 불쑥 나와 경각간에 홀연히 무너짐 같게 하리라 하셨은즉
14 Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo.
그가 이 나라를 훼파하시되 토기장이가 그릇을 훼파함 같이 아낌이 없이 파쇄하시리니 그 조각 중에서, 아궁이에서 불을 취하거나 물웅덩이에서 물을 뜰 것도 얻지 못하리라
15 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
주 여호와 이스라엘의 거룩하신 자가 말씀하시되 너희가 돌이켜 안연히 처하여야 구원을 얻을 것이요 잠잠하고 신뢰하여야 힘을 얻을 것이어늘 너희가 원치 아니하고
16 Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
이르기를 아니라 우리가 말 타고 도망하리라 한고로 너희가 도망할 것이요 또 이르기를 우리가 빠른 짐승을 타리라 한고로 너희를 쫓는 자가 빠르리니
17 De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
한 사람이 꾸짖은즉 천 사람이 도망하겠고 다섯이 꾸짖은즉 너희가 다 도망하고 너희 남은 자는 겨우 산꼭대기의 깃대 같겠고 영위의 기호 같으리라 하셨느니라
18 Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
그러나 여호와께서 기다리시나니 이는 너희에게 은혜를 베풀려 하심이요 일어나시리니 이는 저희를 긍휼히 여기려 하심이라 대저 여호와는 공의의 하나님이심이라 무릇 그를 기다리는 자는 복이 있도다
19 Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.
시온에 거하며 예루살렘에 거하는 백성아 너는 다시 통곡하지 않을 것이라 그가 너의 부르짖는 소리를 인하여 네게 은혜를 베푸시되 들으실 때에 네게 응답하시리라
20 Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.
주께서 너희에게 환난의 떡과 고생의 물을 주시나 네 스승은 다시 숨기지 아니하시리니 네 눈이 네 스승을 볼 것이며
21 Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.
너희가 우편으로 치우치든지 좌편으로 치우치든지 네 뒤에서 말소리가 네 귀에 들려 이르기를 이것이 정로니 너희는 이리로 행하라 할 것이며
22 Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For!
또 너희가 너희 조각한 우상에 입힌 은과 부어만든 우상에 올린 금을 더럽게 하여 불결한 물건을 던짐 같이 던지며 이르기를 나가라 하리라
23 Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj.
네가 땅에 뿌린 종자에 주께서 비를 주사 땅 소산의 곡식으로 살찌고 풍성케 하실 것이며 그 날에 너의 가축이 광활한 목장에서 먹을 것이요
24 Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo.
밭가는 소와 어린 나귀도 키와 육지창으로 까부르고 맛있게 한 먹이를 먹을 것이며
25 Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.
크게 살륙하는 날 망대가 무너질 때에 각 고산 각 준령에 개울과 시냇물이 흐를 것이며
26 Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
여호와께서 그 백성의 상처를 싸매시며 그들의 맞은 자리를 고치시는 날에는 달빛은 햇빛 같겠고 햇빛은 칠배가 되어 일곱날의 빛과 같으리라
27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
보라 여호와의 이름이 원방에서부터 오되 그의 진노가 불붙듯이 하며 빽빽한 연기가 일어 나듯하며 그 입술에는 분노가 찼으며 그 혀는 맹렬한 불 같으며
28 kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
그 호흡은 마치 창일하여 목에까지 미치는 하수 같은즉 그가 멸하는 키로 열방을 까부르며 미혹되게 하는 자갈을 여러 민족의 입에 먹이시리니
29 Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.
너희가 거룩한 절기를 지키는 밤에와 같이 노래할 것이며 저를 불며 여호와의 산으로 가서 이스라엘의 반석에게로 나아가는 자 같이 마음에 즐거워할 것이라
30 Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo.
여호와께서 그 장엄한 목소리를 듣게 하시며 혁혁한 진노로 그 팔의 치심을 보이시되 맹렬한 화염과 폭풍과 폭우와 우박으로 하시리니
31 Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.
여호와의 목소리에 앗수르가 낙담할 것이며 주께서는 막대기로 치실 것인데
32 Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li.
여호와께서 예정하신 몽둥이를 앗수르 위에 더하실 때마다 소고를 치며 수금을 탈 것이며 그는 전쟁 때에 팔을 들어 그들을 치시리라
33 Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.
대저 도벳은 이미 설립되었고 또 왕을 위하여 예비된 것이라 깊고 넓게 하였고 거기 불과 많은 나무가 있은즉 여호와의 호흡이 유황 개천 같아서 이를 사르시리라

< Jesaja 30 >