< Genezo 26 >

1 Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, en Gerar.
在亞伯拉罕的日子,那地有一次饑荒;這時又有饑荒,以撒就往基拉耳去,到非利士人的王亞比米勒那裏。
2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi.
耶和華向以撒顯現,說:「你不要下埃及去,要住在我所指示你的地。
3 Vivu kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham.
你寄居在這地,我必與你同在,賜福給你,因為我要將這些地都賜給你和你的後裔。我必堅定我向你父亞伯拉罕所起的誓。
4 Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero;
我要加增你的後裔,像天上的星那樣多,又要將這些地都賜給你的後裔。並且地上萬國必因你的後裔得福-
5 pro tio, ke Abraham obeis Mian voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn instruojn.
都因亞伯拉罕聽從我的話,遵守我的吩咐和我的命令、律例、法度。」
6 Kaj Isaak ekloĝis en Gerar.
以撒就住在基拉耳。
7 Kaj kiam la homoj de tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino; ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta.
那地方的人問到他的妻子,他便說:「那是我的妹子。」原來他怕說:「是我的妻子」;他心裏想:「恐怕這地方的人為利百加的緣故殺我」,因為她容貌俊美。
8 Unu fojon, kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas kun sia edzino Rebeka.
他在那裏住了許久。有一天,非利士人的王亞比米勒從窗戶裏往外觀看,見以撒和他的妻子利百加戲玩。
9 Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris: Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos pro ŝi.
亞比米勒召了以撒來,對他說:「她實在是你的妻子,你怎麼說她是你的妹子?」以撒說:「我心裏想,恐怕我因她而死。」
10 Kaj Abimeleĥ diris: Kion do vi faris al ni! preskaŭ jam kuŝiĝis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur nin krimon.
亞比米勒說:「你向我們做的是甚麼事呢?民中險些有人和你的妻同寢,把我們陷在罪裏。」
11 Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos.
於是亞比米勒曉諭眾民說:「凡沾着這個人,或是他妻子的,定要把他治死。」
12 Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
以撒在那地耕種,那一年有百倍的收成。耶和華賜福給他,
13 Kaj tiu homo grandiĝis kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda.
他就昌大,日增月盛,成了大富戶。
14 Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin.
他有羊群牛群,又有許多僕人,非利士人就嫉妒他。
15 Kaj ĉiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filiŝtoj ŝtopis kaj plenigis ilin per tero.
當他父親亞伯拉罕在世的日子,他父親的僕人所挖的井,非利士人全都塞住,填滿了土。
16 Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe pli forta ol ni.
亞比米勒對以撒說:「你離開我們去吧。因為你比我們強盛得多。」
17 Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis.
以撒就離開那裏,在基拉耳谷支搭帳棚,住在那裏。
18 Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.
當他父親亞伯拉罕在世之日所挖的水井因非利士人在亞伯拉罕死後塞住了,以撒就重新挖出來,仍照他父親所叫的叫那些井的名字。
19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun freŝa akvo.
以撒的僕人在谷中挖井,便得了一口活水井。
20 Kaj disputis la paŝtistoj de Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis pri ĝi.
基拉耳的牧人與以撒的牧人爭競,說:「這水是我們的。」以撒就給那井起名叫埃色,因為他們和他相爭。
21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaŭ pri ĝi ili disputis; kaj oni donis al ĝi la nomon Sitna.
以撒的僕人又挖了一口井,他們又為這井爭競,因此以撒給這井起名叫西提拿。
22 Kaj ili foriĝis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero.
以撒離開那裏,又挖了一口井,他們不為這井爭競了,他就給那井起名叫利河伯。他說:「耶和華現在給我們寬闊之地,我們必在這地昌盛。」
23 Kaj de tie li formigris al Beer-Ŝeba.
以撒從那裏上別是巴去。
24 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
當夜耶和華向他顯現,說:「我是你父親亞伯拉罕的上帝,不要懼怕!因為我與你同在,要賜福給你,並要為我僕人亞伯拉罕的緣故,使你的後裔繁多。」
25 Kaj li konstruis tie altaron kaj preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
以撒就在那裏築了一座壇,求告耶和華的名,並且支搭帳棚;他的僕人便在那裏挖了一口井。
26 Kaj Abimeleĥ iris al li el Gerar, kaj ankaŭ lia amiko Aĥuzat kaj lia militestro Piĥol.
亞比米勒,同他的朋友亞戶撒和他的軍長非各,從基拉耳來見以撒。
27 Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
以撒對他們說:「你們既然恨我,打發我走了,為甚麼到我這裏來呢?」
28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
他們說:「我們明明地看見耶和華與你同在,便說,不如我們兩下彼此起誓,彼此立約,
29 ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tuŝis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
使你不害我們,正如我們未曾害你,一味地厚待你,並且打發你平平安安地走。你是蒙耶和華賜福的了。」
30 Kaj li faris por ili festenon, kaj ili manĝis kaj trinkis.
以撒就為他們設擺筵席,他們便吃了喝了。
31 Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco.
他們清早起來彼此起誓。以撒打發他們走,他們就平平安安地離開他走了。
32 Kaj en tiu tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto, kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon.
那一天,以撒的僕人來,將挖井的事告訴他說:「我們得了水了。」
33 Kaj li donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-Ŝeba ĝis hodiaŭ.
他就給那井起名叫示巴;因此那城叫做別是巴,直到今日。
34 Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Ĥetido.
以掃四十歲的時候娶了赫人比利的女兒猶滴,與赫人以倫的女兒巴實抹為妻。
35 Kaj ili multe ĉagrenis Isaakon kaj Rebekan.
她們常使以撒和利百加心裏愁煩。

< Genezo 26 >