< Ezra 8 >

1 Jen estas la ĉefoj de patrodomoj kun ilia genealogio, kiuj iris kun mi el Babel en la tempo de reĝado de la reĝo Artaĥŝast:
アルタシヤスタ王の治世に我とともにバビロンより上り來りし者等の宗家の長およびその系譜は左のごとし
2 el la idoj de Pineĥas: Gerŝom; el la idoj de Itamar: Daniel; el la idoj de David: Ĥatuŝ;
ピネハスの子孫の中にてはゲルシヨム、イタマルの子孫の中にてはダニエル、ダビデの子孫の中にてはハットシ
3 el la idoj de Ŝeĥanja: el la idoj de Paroŝ: Zeĥarja, kaj kun li la familianoj, viroj en la nombro de cent kvindek;
シカニヤの子孫の中パロシの子孫の中にてはゼカリヤ彼と偕にありて名簿に載られたる男子百五十人
4 el la idoj de Paĥat-Moab: Eljehoenaj, filo de Zeraĥja, kaj kun li ducent virseksuloj;
パハテモアブの子孫の中にてはゼラヒヤの子エリヨエナイ彼と偕なる男二百人
5 el la idoj de Ŝeĥanja: la filo de Jaĥaziel, kaj kun li tricent virseksuloj;
シカニヤの子孫の中にてはヤハジエルの子 彼と偕なる男三百人
6 el la idoj de Adin: Ebed, filo de Jonatan, kaj kun li kvindek virseksuloj;
アデンの子孫の中にてはヨナタンの子エベデ彼とともなる男五十人
7 el la idoj de Elam: Jeŝaja, filo de Atalja, kaj kun li sepdek virseksuloj;
エラムの子孫の中にてはアタリヤの子ヱサヤ彼と偕なる男七十人
8 el la idoj de Ŝefatja: Zebadja, filo de Miĥael, kaj kun li okdek virseksuloj;
シパテヤの子孫の中にてはミカエルの子ゼバデヤ彼とともなる男八十人
9 el la idoj de Joab: Obadja, filo de Jeĥiel, kaj kun li ducent dek ok virseksuloj;
ヨハブの子孫の中にてはヱヒエルの子オバデヤ彼とともなる男二百十八人
10 el la idoj de Ŝelomit: la filo de Josifja, kaj kun li cent sesdek virseksuloj;
シロミテの子孫の中にてはヨシピアの子 彼とともなる男百六十人
11 el la idoj de Bebaj: Zeĥarja, filo de Bebaj, kaj kun li dudek ok virseksuloj;
ベバイの子孫の中にてはベバイの子ゼカリヤ彼と偕なる男二十八人
12 el la idoj de Azgad: Joĥanan, filo de Hakatan, kaj kun li cent dek virseksuloj;
アズガデの子孫の中にてはハッカタンの子ヨハナン彼とともなる男百十人
13 el la idoj de Adonikam la lastaj, kaj jen estas iliaj nomoj: Elifelet, Jeiel, kaj Ŝemaja, kaj kun ili sesdek virseksuloj;
アドニカムの子孫の中の後なる者等あり 其名をエリペレテ、ユエル、シマヤといふ彼らと偕なる男六十人
14 el la idoj de Bigvaj: Utaj kaj Zakur, kaj kun ili sepdek virseksuloj.
ビグワイの子孫の中にてはウタイおよびザブデ彼等とともなる男七十人
15 Kaj mi kolektis ilin ĉe la rivero, kiu enfluas en Ahavan, kaj ni restis tie tri tagojn; kaj kiam mi pririgardis la popolon kaj la pastrojn, mi el la idoj de Levi trovis tie neniun.
我かれらをアハワに流るる所の河の邊に集めて三日が間かしこに天幕を張居たりしが我民と祭司とを閲せしにレビの子孫一人も其處に居ざりければ
16 Tiam mi sendis Eliezeron, Arielon, Ŝemajan, Elnatanon, Jaribon, Elnatanon, Natanon, Zeĥarjan, kaj Meŝulamon, la ĉefojn, kaj Jojaribon kaj Elnatanon, la scienculojn;
すなはち人を遣てエリエゼル、アリエル、シマヤ、エルナタン、ヤリブ、エルナタン、ナタン、ゼカリヤ、メシユラムなどいふ長たる人々を招きまた敎晦を施こす所のヨヤリブおよびエルナタンを招けり
17 kaj mi donis al ili komision al Ido, la ĉefo en la loko Kasifja, kaj mi donis al ili instrukcion pri tio, kion ili devas diri al Ido, kaj al liaj fratoj, la Netinoj, en la loko Kasifja, por venigi al ni servistojn por la domo de nia Dio.
而して我カシピアといふ處の長イドの許に彼らを出し遣せり 即ち我カシピアといふ處にをるイドとその兄弟なるネテニ人に告ぐべき詞を之が口に授け我等の神の室のために役者を我儕に携へ來れと言けるが
18 Kaj ili venigis al ni, ĉar super ni estis la favora mano de nia Dio, homon saĝan el la idoj de Maĥli, filo de Levi, filo de Izrael, kaj Ŝerebjan kun liaj filoj kaj fratoj, dek ok homojn,
我らの神よく我儕を助けたまひて彼等つひにイスラエルの子レビの子マヘリの子孫イシケセルを我らに携さへ來り又セレビヤといふ者およびその子等と兄弟十八人
19 kaj Ĥaŝabjan, kaj kun li Jeŝajan, el la idoj de Merari, kun liaj fratoj kaj iliaj filoj, dudek;
ハシヤビヤならびにメラリの子孫のヱサヤおよびその兄弟とその子等二十人を携へ
20 kaj el la Netinoj, kiujn David kaj la princoj starigis por servi al la Levidoj, ducent dudek Netinojn; ĉiuj ili estis registritaj laŭ siaj nomoj.
またネテニ人すなはちダビデとその牧伯等がレビ人に事へしむるために設けたりしネテニ人二百二十人を携へ來れり 此等の者は皆その名を掲げられたり
21 Kaj mi proklamis tie faston ĉe la rivero Ahava, por ke ni humiligu nin antaŭ nia Dio, por peti de Li ĝustan vojon por ni, por niaj infanoj, kaj por nia tuta havo.
斯て我かしこなるアハワの河の邊にて斷食を宣傳へ我儕の神の前にて我儕身を卑し我らと我らの小き者と我らの諸の所有のために正しき途を示されんことを之に求む
22 Ĉar mi hontis peti de la reĝo militistojn kaj rajdistojn por defendi nin kontraŭ malamikoj sur la vojo; ĉar ni tiele diris al la reĝo: La mano de nia Dio estas bonfaranta por ĉiuj, kiuj sin turnas al Li, kaj Lia potenco kaj Lia kolero estas kontraŭ ĉiuj, kiuj Lin forlasas.
其は我儕さきに王に告て我らの神は己を求むる者を凡て善く助けまた己を棄る者にはその權能と震怒とをあらはしたまふと言しに因て我道路の敵を防ぎて我儕を護るべき歩兵と騎兵とを王に請ふを羞ぢたればなり
23 Ni do fastis, kaj petis nian Dion pri tio; kaj Li aŭskultis nin.
かくてこのことを我ら斷食して我儕の神に求めけるに其祈禱を容たまへり
24 Kaj mi apartigis el la ĉefaj pastroj dek du, kaj mi aligis al ili Ŝerebjan kaj Ĥaŝabjan kaj dek el iliaj fratoj.
時に我祭司の長十二人即ちセレビヤ、ハシヤビヤおよびその兄弟十人を之とともに擇び
25 Kaj mi pese transdonis al ili la arĝenton kaj la oron kaj la vazojn, kiuj estis donacitaj por la domo de nia Dio kaj kiujn donacis la reĝo kaj liaj konsilistoj kaj liaj princoj, kaj ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis.
金銀および器皿すなはち王とその議官とその牧伯と彼處の一切のイスラエル人とが我らの神の室のために獻げたる奉納物を量りて彼らに付せり
26 Kaj mi pese transdonis al ili: da arĝento sescent kvindek kikarojn, da arĝentaj vazoj cent kikarojn, kaj da oro cent kikarojn;
その量りて彼らの手に付せし者は銀六百五十タラント銀の器百タラント金百タラントなりき
27 da oraj kalikoj dudek je la sumo de mil darkemonoj, kaj du vazojn el brilanta plej bona kupro, multekosta kiel oro.
また金の大斝二十あり一千ダリクに當るまた光り輝く精銅の器二箇あり その貴きこと金のごとし
28 Kaj mi diris al ili: Vi estas sanktaj al la Eternulo, kaj la vazoj estas sanktaj, ankaŭ la arĝento kaj la oro, memvole donacitaj al la Eternulo, Dio de viaj patroj.
而して我かれらに言り汝等はヱホバの聖者なり 此器皿もまた聖し又この金銀は汝らの先祖の神ヱホバに奉まつりし誠意よりの禮物なり
29 Maldormu, kaj gardu tion, ĝis vi transdonos pese al la ĉefaj pastroj, Levidoj, kaj ĉefoj de patrodomoj de Izrael en Jerusalem, en la ĉambroj de la domo de la Eternulo.
汝等ヱルサレムに至りてヱホバの家の室に於て祭司レビ人の長等およびイスラエルの宗家の首等の前に量るまで之を伺ひ守るべしと
30 Kaj la pastroj kaj la Levidoj akceptis la pesitajn arĝenton, oron, kaj vazojn, por forporti en Jerusalemon en la domon de nia Dio.
是に於て祭司およびレビ人その金銀および器皿をヱルサレムなる我らの神の室に携へゆかんとて其重にしたがひて之を受取れり
31 Kaj ni ekvojiris de la rivero Ahava en la dek-dua tago de la unua monato, por iri en Jerusalemon; kaj la mano de nia Dio estis super ni, kaj Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la vojo.
我ら正月の十二日にアハワの河邊を出たちてヱルサレム赴きけるが我らの神その手を我らの上におき我らを救ひて敵の手また路に伏て窺ふ者の手に陷らしめたまはざりき
32 Kaj ni venis en Jerusalemon kaj restis tie dum tri tagoj.
我儕すなはちヱルサレムに至りて三日かしこに居しが
33 En la kvara tago la arĝento, oro, kaj vazoj estis transdonitaj pese en la domon de nia Dio, en la manojn de la pastro Meremot, filo de Urija, kune kun Eleazar, filo de Pineĥas, kune kun Jozabad, filo de Jeŝua, kaj Noadja, filo de Binuj, la Levidoj.
四日にいたりて我らの神の室においてその金銀および器皿をウリヤの子祭司メレモテの手に量り付せり ピネハスの子エレアザル彼に副ふ又ヱシユアの子ヨザバデおよびビンヌイの子ノアデヤの二人のレビ人かれらに副ふ
34 Ĉio estis farita laŭnombre kaj laŭpeze, kaj ĉio pesita estis tiutempe enskribita.
即ちその一々の重と數を査べ其重をことごとく其時かきとめたり
35 La forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael: dek du bovojn, pro la tuta Izrael, naŭdek ses ŝafojn, sepdek sep ŝafidojn, dek du pekoferajn kaprojn, ĉion kiel bruloferon al la Eternulo.
俘囚の人々のその俘囚をゆるされて歸り來し者イスラエルの神に燔祭を獻げたり 即ちイスラエル全體にあたる牡牛十二を獻げまた牡羊九十六羔羊七十七罪祭の牡山羊十二を獻げたり 是みなヱホバにたてまつりし燔祭なり
36 Kaj oni transdonis la ordonojn de la reĝo al la satrapoj de la reĝo kaj al la transriveraj regionestroj; kaj ĉi tiuj subtenis la popolon kaj la domon de Dio.
彼等王の勅諭を王の代官と河外ふの總督等に示しければその人々民を助けて神の室を建しむ

< Ezra 8 >