< Jeĥezkel 48 >

1 Jen estas la nomoj de la triboj: de la norda rando laŭ la vojo al Ĥetlon, en la direkto al Ĥamat, Ĥacar-Enan, norde de la limo de Damasko ĝis Ĥamat; ĉi tiu regiono de oriente ĝis okcidente apartenos sole al Dan.
모든 지파의 이름대로 이 같을지니라 극북에서부터 헤들론 길로 말미암아 하맛 어귀를 지나서 다메섹 지계에 있는 하살에논까지 곧 북으로 하맛 지계에 미치는 땅 동편에서 서편까지는 단의 분깃이요
2 Kaj apud la limo de Dan, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Aŝer.
단 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 아셀의 분깃이요
3 Apud la limo de Aŝer, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Naftali.
아셀 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 납달리의 분깃이요
4 Apud la limo de Naftali, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Manase.
납달리 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 므낫세의 분깃이요
5 Apud la limo de Manase, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Efraim.
므낫세 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 에브라임의 분깃이요
6 Apud la limo de Efraim, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Ruben.
에브라임 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 르우벤의 분깃이요
7 Apud la limo de Ruben, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Jehuda.
르우벤 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 유다의 분깃이요
8 Apud la limo de Jehuda, de la orienta rando ĝis la okcidenta, estos la konsekrita terpeco, kiun vi apartigos, kaj kiu havos la larĝon de dudek kvin mil mezurstangoj kaj la longon kiel unu el la partoj de la orienta rando ĝis la okcidenta, kaj en kies mezo estos la sanktejo.
유다 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 너희가 예물로 드릴 땅이라 광이 이만 오천척이요 장은 다른 분깃의 동편에서 서편까지와 같고 성소는 그 중앙에 있을지니
9 La apartigita terpeco, kiun vi konsekros al la Eternulo, havos la longon de dudek kvin mil kaj la larĝon de dek mil.
곧 너희가 여호와께 드려 예물로 삼을 땅의 장이 이만 오천척이요 광이 일만 척이라
10 Kaj la sankta terpeco estos por la pastroj, havante norden dudek kvin mil, kaj okcidenten la larĝon de dek mil, orienten la larĝon de dek mil, kaj suden la longon de dudek kvin mil; kaj en ĝia mezo estos la sanktejo de la Eternulo.
이 드리는 거룩한 땅은 제사장에게 돌릴지니 북편으로 장이 이만 오천척이요 서편으로 광이 일만척이요 동편으로 광이 일만척이요 남편으로 장이 이만 오천척이라 그 중앙에 여호와의 성소가 있게 하고
11 Ĝi estu sanktigita por la pastroj el la filoj de Cadok, kiuj plenumadis Mian servadon kaj ne defalis de Mi dum la defalo de la Izraelidoj, kiel defalis la Levidoj.
이 땅으로 사독의 자손 중 거룩히 구별한 제사장에게 돌릴지어다 그들은 직분을 지키고 이스라엘 족속이 그릇할 때에 레위 사람의 그릇한 것처럼 그릇까지 아니하였느니라
12 Kaj al ili estos apartigita parto el la konsekrita terpeco, kiel plejsanktaĵo, apud la limo de la Levidoj.
이 온 땅 중에서 예물로 드리는 땅 곧 레위 지계와 연접한 땅을 그들이 지극히 거룩한 것으로 여길지니라
13 Kaj la Levidoj havos apud la limo de la pastroj dudek kvin mil da longo kaj dek mil da larĝo; la tuta longo estos dudek kvin mil, kaj la larĝo estos dek mil.
제사장의 지계를 따라 레위 사람의 분깃을 주되 장이 이만 오천척이요 광이 일만 척으로 할지니 이 구역의 장이 이만 오천척이요 광이 각기 일만 척이라
14 Ili nenion devas vendi el tio, nek interŝanĝi; la unuaaĵo de la lando devas ne transiri, ĉar ĝi estas konsekrita al la Eternulo.
그들이 그 땅을 팔지도 못하며 바꾸지도 못하며 그 땅의 처음 익은 열매를 남에게 주지도 못하리니 이는 나 여호와에게 거룩히 구별한 것임이니라
15 La ceteraj kvin mil da larĝo kun dudek kvin mil da longo estas nekonsekrita apartenaĵo de la urbo, kiel loĝatejo kaj antaŭurbo; kaj la urbo estos en la mezo.
이 이만 오천척 다음으로 광 오천척은 속된 땅으로 하여 성읍을 세우며 거하는 곳과 들을 삼되 성이 그 중앙에 있게 할지니
16 Jen estas ĝiaj dimensioj: la norda rando havos kvar mil kvincent, la suda rando kvar mil kvincent, la orienta rando kvar mil kvincent, kaj la okcidenta rando kvar mil kvincent.
그 척수는 북편도 사천 오백척이요 남편도 사천 오백척이요, 동편도 사천 오백척이요, 서편도 사천 오백척이며
17 La antaŭurbo de la urbo havos norde ducent kvindek, kaj sude ducent kvindek, kaj oriente ducent kvindek, kaj okcidente ducent kvindek.
그 성의 들은 북으로 이백 오십 척이요 남으로 이백 오십 척이요, 동으로 이백 오십척이요, 서으로 이백 오십척이며
18 Koncerne la ceteran parton de la longo kontraŭ la sankta terpeco, nome dek mil oriente kaj dek mil okcidente, kiu troviĝas kontraŭ la sankta terpeco, ĝiaj produktaĵoj devas servi kiel manĝaĵo por la laboristoj de la urbo.
예물을 삼아 거룩히 구별할 땅과 연접하여 남아 있는 땅의 장이 동으로 일만 척이요 서으로 일만척이라 곧 예물을 삼아 거룩히 구별할 땅과 연접하였으며 그 땅의 소산은 성읍에서 역사하는 자의 양식을 삼을지라
19 En la urbo laboros laboristoj el ĉiuj triboj de Izrael.
이스라엘 모든 지파 중에 그 성읍에서 역사하는 자는 그 땅을 기경할지니라
20 La tuta apartigita terpeco devas havi dudek kvin mil kontraŭ dudek kvin mil; kvaronon de la sankta terpeco apartigu kiel posedaĵon de la urbo.
그런즉 예물로 드리는 땅의 도합은 장도 이만 오천척이요 광도 이만 오천척이라 너희가 거룩히 구별하여 드릴 땅은 성읍의 기지와 합하여 네모 반듯할 것이니라
21 Kio restas de la sanktigita terpeco kaj de la posedaĵo de la urbo, de la dudek kvin mil, apartigitaj oriente kaj okcidente, kontraŭ tiuj partoj, tio apartenu al la princo; kaj la sankta terpeco kaj la sankta domo estos en la mezo.
거룩히 구별할 땅과 성읍의 기지 좌우편에 남은 땅은 왕에게 돌릴지니 곧 거룩히 구별할 땅의 동향한 그 지계 앞 이만 오천척이라 다른 분깃들과 연접한 땅이니 이것을 왕에게 돌릴 것이며 거룩히 구별할 땅과 전의 성소가 그 중간에 있으리라
22 Kio troviĝas inter la apartenaĵo de la Levidoj kaj la apartenaĵo de la urbo, inter la limo de Jehuda kaj la limo de Benjamen, tio apartenu al la princo.
그런즉 왕에게 돌려 그에게 속할 땅은 레위 사람의 기업 좌우편과 성읍의 기지 좌우편이며 유다 지경과 베냐민 지경 사이에 있 을지니라
23 La ceteraj triboj de la rando orienta ĝis la rando okcidenta: Benjamen havos unu parton.
그 나머지 모든 지파는 동편에서 서편까지는 베냐민의 분깃이요
24 Apud la limo de Benjamen, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Simeon.
베냐민 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 시므온의 분깃이요
25 Apud la limo de Simeon, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Isaĥar.
시므온 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 잇사갈의 분깃이요
26 Apud la limo de Isaĥar, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Zebulun.
잇사갈 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 스불론의 분깃이요
27 Apud la limo de Zebulun, de la orienta rando ĝis la okcidenta, havos sian parton Gad.
스불론 지계 다음으로 동편에서 서편까지는 갓의 분깃이며
28 Apud la limo de Gad, ĉe la rando suda, estos la limo de Tamar ĝis la Akvo de Malpaco apud Kadeŝ, laŭlonge de la torento ĝis la Granda Maro.
갓 지계 다음으로 남편 지계는 다말에서부터 므리바가데스 물에 이르고 애굽 시내를 따라 대해에 이르나니
29 Tio estas la lando, kiun vi lote dividos kiel heredan posedaĵon al la triboj de Izrael, kaj tio estas iliaj partoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
이것은 너희가 제비 뽑아 이스라엘 지파에게 나누어 주어 기업이 되게 할 땅이요 또 이것들은 그들의 분깃이니라 나 주 여호와의 말이니라
30 Kaj jen estas la randoj de la urbo: sur la norda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj;
그 성읍의 출입구는 이러하니라 북편의 광이 사천 오백척이라
31 kaj la pordegoj de la urbo estos nomataj laŭ la nomoj de la triboj de Izrael; tri pordegoj norde: unu Pordego de Ruben, unu Pordego de Jehuda, unu Pordego de Levi.
그 성읍의 문들은 이스라엘 지파들의 이름을 따를 것인데 북으로 문이 셋이라 하나는 르우벤 문이요, 하나는 유다 문이요, 하나는 레위 문이며
32 Ankaŭ sur la orienta flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Jozef, unu Pordego de Benjamen, unu Pordego de Dan.
동편의 광이 사천 오백척이니 또한 문이 셋이라 하나는 요셉 문이요, 하나는 베냐민 문이요, 하나는 단 문이며
33 Ankaŭ sur la suda flanko kvar mil kvincent mezurstangoj; kaj tri pordegoj: unu Pordego de Simeon, unu Pordego de Isaĥar, unu Pordego de Zebulun.
남편의 광이 사천 오백척이니 또한 문이 셋이라 하나는 시므온 문이요, 하나는 잇사갈 문이요, 하나는 스불론 문이며
34 Ankaŭ sur la okcidenta flanko kvar mil kvincent; pordegojn ĝi havas tri: unu Pordego de Gad, unu Pordego de Aŝer, unu Pordego de Naftali.
서편도 사천 오백척이니 또한 문이 셋이라 하나는 갓 문이요, 하나는 아셀 문이요, 하나는 납달리 문이며
35 La tuta ĉirkaŭo havas dek ok mil. Kaj la nomo de la urbo de post tiu tago estos: Eternulo-Tie.
그 사면의 도합이 일만 팔천척이라 그 날 후로는 그 성읍의 이름을 여호와 삼마라 하리라

< Jeĥezkel 48 >