< Jeĥezkel 32 >

1 En la dek-dua jaro, en la dek-dua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
제 십 이년 십 이월 초일일에 여호와의 말씀이 내게 임하여 가라사대
2 Ho filo de homo, ekkantu funebran kanton pri Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj diru al li: Vi estas kiel leonido inter la nacioj, vi estas kiel drako en la maroj, vi saltas en viaj riveroj, vi movmalklarigas la akvon per viaj piedoj, vi malkvietigas iliajn riverojn.
인자야 너는 애굽 왕 바로에 대하여 애가를 불러 그에게 이르라 너를 열국에서 젊은 사자에 비하였더니 실상은 바다 가운데 큰 악어라 강에서 뛰어 일어나 발로 물을 요동하여 그 강을 더럽혔도다
3 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi ĵetos sur vin Mian reton per granda amaso da popoloj, kaj ili eltiros vin per Mia reto.
나 주 여호와의 말이여 내가 많은 백성의 무리를 거느리고 내 그물을 네 위에 치고 그 그물로 너를 끌어 오리로다
4 Kaj Mi ĵetos vin sur la teron, sur nekovritan kampon Mi vin ĵetos, kaj Mi sidigos sur vi ĉiajn birdojn de la ĉielo, kaj Mi satigos de vi la bestojn de la tuta tero.
내가 너를 뭍에 버리며 들에 던져 공중의 새들로 네 위에 앉게 할 것임이며 온 땅의 짐승으로 너를 먹어 배부르게 하리로다
5 Mi disĵetos vian karnon sur la montojn, kaj Mi plenigos la valojn per via kadavraĵo.
내가 네 고기를 여러 산에 두며 네 시체를 여러 골짜기에 채울 것임이여
6 La landon de via naĝado Mi malsekigos per via sango ĝis la montoj, kaj la valoj estos plenaj de vi.
네 피로 네 헤엄치는 땅에 물 대듯하여 산에 미치게 하며 그 모든 개천에 채우리로다
7 Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
내가 너를 불 끄듯 할 때에 하늘을 가리워 별로 어둡게 하며 해를 구름으로 가리우며 달로 빛을 발하지 못하게 할 것임이여
8 Ĉiujn fontojn de lumo en la ĉielo Mi senlumigos pro vi, kaj mallumon Mi metos sur vian landon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
하늘의 모든 밝은 빛을 내가 네 위에서 어둡게 하여 어두움을 네 땅에 베풀리로다 나 주 여호와의 말이로다
9 Mi maltrankviligos la korojn de multaj popoloj, kiam Mi venigos la scion pri via pereo inter la naciojn, en landojn, kiujn vi ne konis.
내가 네 패망의 소문으로 열국 곧 너의 알지 못하는 열방에 이르게 할 때에 많은 백성의 마음을 번뇌케 할 것임이여
10 Mi teruros pro vi multajn popolojn, kaj iliaj reĝoj ektremos pro vi, kiam Mi svingos Mian glavon antaŭ iliaj vizaĝoj, kaj ĉiu el ili ĉiuminute tremos pri sia vivo en la tago de via falo.
내가 그 많은 백성으로 너를 인하여 놀라게 할 것이며 내가 내 칼로 그들의 왕 앞에서 춤추게 할 때에 그 왕이 너를 인하여 심히 두려워할 것이며 네가 엎드러지는 날에 그들이 각각 자기 생명을 위하여 무시로 떨리로다
11 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La glavo de la reĝo de Babel venos sur vin.
나 주 여호와가 말함이여 바벨론 왕의 칼이 네게 임하리로다
12 Per la glavo de fortuloj Mi faligos vian multenombran popolon; ĉiuj ili estas la plej teruraj el la nacioj, kaj ili neniigos la belecon de Egiptujo, kaj ĝia tuta homomulto estos ekstermita.
내가 네 무리로 용사 곧 열국의 무서운 자들의 칼에 엎드러지게 할 것임이여 그들이 애굽의 교만을 폐하며 그 모든 무리를 멸하리로다
13 Mi pereigos ĉiujn ĝiajn brutojn apud la abundaj akvoj, kaj ilin ne plu malklarigos piedo de homo nek la hufoj de bruto.
내가 또 그 모든 짐승을 큰 물가에서 멸하리니 사람의 발이나 짐승의 굽이 다시는 그 물을 흐리지 못할 것임이여
14 Tiam Mi ripozpurigos iliajn akvojn, kaj iliajn riverojn Mi fluigos kiel oleon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
그 때에 내가 그 물을 맑게 하여 그 강으로 기름 같이 흐르게 하리로다 나 주 여호와의 말이로다
15 Kiam Mi faros la landon Egiptan dezerto, kaj la lando perdos ĉion, kion ĝi havis, kiam Mi mortigos ĉiujn, kiuj loĝas en ĝi, tiam oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
내가 애굽 땅으로 황무하여 사막이 되게 하여 거기 풍성한 것이 없게 할 것임이여 그 가운데 모든 거민을 치리니 그들이 나를 여호와인 줄 알리로다
16 Tio estas funebra kanto, kiun oni kantos; la filinoj de la nacioj ĝin kantos, pri Egiptujo kaj pri ĝia tuta grandnombra popolo ili ĝin kantos, diras la Sinjoro, la Eternulo.
이는 슬피 부를 애가니 열국 여자들이 이것을 슬피 부름이여 애굽과 그 모든 무리를 위하여 이것을 슬피 부르리로다 나 주 여호와의 말이로다 하라
17 En la dek-dua jaro, en la dek-kvina tago de la sama monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
제 십 이년 어느 달 십 오일에 여호와의 말씀이 내게 임하여 가라사대
18 Ho filo de homo, priploru la popolon de Egiptujo, kaj puŝu ĝin kaj la filinojn de potencaj nacioj en la profundon subteran kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
인자야 애굽의 무리를 애곡하고 그와 유명한 나라 여자들을 구덩이에 내려가는 자와 함께 지하에 던지며
19 Ĉu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kuŝu kun la necirkumciditoj.
이르라 너의 아름다움이 누구보다 지나가는고 너는 내려가서 할례 받지 않은 자와 함께 뉘울지어다
20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo ĝi estas transdonita; oni tiros ĝin kaj ĝian tutan grandnombran popolon.
그들이 살륙 당한 자 중에 엎드러질 것임이여 그는 칼에 붙인바 되었은즉 그와 그 모든 무리를 끌지어다
21 Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. (Sheol h7585)
용사 중에 강한 자가 그를 돕는 자와 함께 음부 가운데서 그에게 말함이여 할례 받지 않은 자 곧 칼에 살륙 당한 자들이 내려와서 가만히 누웠다 하리로다 (Sheol h7585)
22 Tie estas Asirio kaj ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe de ĝi estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo.
거기 앗수르와 그 온 무리가 있음이여 다 살륙을 당하여 칼에 엎드러진 자라 그 무덤이 그 사방에 있도다
23 Ĝiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj ĝia homomulto estas ĉirkaŭ ĝia tombo; ĉiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
그 무덤이 구덩이 깊은 곳에 베풀렸고 그 무리가 그 무덤 사방에 있음이여 그들은 다 살륙을 당하여 칼에 엎드러진 자 곧 생존 세상에서 사람을 두렵게 하던 자로다
24 Tie estas Elam kaj ĝia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas ĝiaj tomboj; ĉiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
거기 엘람이 있고 그 모든 무리가 그 무덤 사면에 있음이여 그들은 다 할례를 받지 못하고 살륙을 당하여 칼에 엎드러져 지하에 내려간 자로다 그들이 생존 세상에서 두렵게 하였었으나 이제는 구덩이에 내려가는 자와 함께 수치를 당하였도다
25 Meze de mortigitoj estas donita kuŝejo al ĝi kun ĝia tuta homomulto; ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn.
그와 그 모든 무리를 위하여 침상을 살륙 당한 자 중에 베풀었고 그 여러 무덤은 사면에 있음이여 그들은 다 할례를 받지 못하고 칼에 살륙을 당한 자로다 그들이 생존 세상에서 두렵게 하였었으나 이제는 구덩이에 내려가는 자와 함께 수치를 당하고 살륙 당한 자 중에 뉘었도다
26 Tie estas Meŝeĥ kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, ĉirkaŭe estas iliaj tomboj; ĉiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, ĉar ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj.
거기 메섹과 두발과 그 모든 무리가 있고 그 여러 무덤은 사면에 있음이여 그들은 다 할례를 받지 못하고 칼에 살륙을 당한 자로다 그들이 생존 세상에서 두렵게 하였었으나
27 Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. (Sheol h7585)
그들이 할례 받지 못한 자 중에 이미 엎드러진 용사와 함께 누운 것이 마땅치 아니하냐 이 용사들은 다 병기를 가지고 음부에 내려 자기의 칼을 베게 하였으니 그 백골이 자기 죄악을 졌음이여 생존 세상에서 용사의 두려움이 있던 자로다 (Sheol h7585)
28 Kaj vi ankaŭ estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kuŝos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo.
오직 너는 할례 받지 못한 자와 일반으로 패망할 것임이여 칼에 살륙 당한 자와 함께 누우리로다
29 Tie estas Edom kun siaj reĝoj kaj kun ĉiuj siaj princoj, kiuj malgraŭ sia forteco estas ĵetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kuŝas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
거기 에돔 곧 그 열왕과 그 모든 방백이 있음이여 그들이 강성하였었으나 칼에 살륙 당한 자와 함께 있겠고 할례 받지 못하고 구덩이에 내려간 자와 함께 누우리로다
30 Tie estas ĉiuj princoj de la nordo, kaj ĉiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun ĵetadis ilia forto; ili kuŝas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon.
거기 살륙 당한 자와 함께 내려간 북방 모든 방백과 모든 시돈 사람이 있음이여 그들이 본래는 강성하였으므로 두렵게 하였었으나 이제는 부끄러움을 품고 할례 받지 못하고 칼에 살륙 당한 자와 함께 누웠고 구덩이에 내려가는 자와 함께 수욕을 당하였도다
31 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoliĝos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo.
바로가 그들을 보고 그 모든 무리로 인하여 위로를 받을 것임이여 칼에 살륙당한 바로와 그 온 군대가 그러하리로다 나 주 여호와의 말이로다
32 Ĉar Mi ĵetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.
내가 바로로 생존 세상에서 사람을 두렵게 하게 하였었으나 이제는 그가 그 모든 무리로 더불어 할례받지 못한 자 곧 칼에 살륙 당한 자와 함께 뉘우리로다 나 주 여호와의 말이로다

< Jeĥezkel 32 >