< Jeĥezkel 25 >

1 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
여호와의 말씀이 또 내게 임하여 가라사대
2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al la Amonidoj, kaj profetu pri ili;
인자야 암몬 족속을 향하여 그들을 쳐서 예언하라 너는 암몬 족속에게 이르기를 너희는 주 여호와의 말씀을 들을지어다 주 여호와의 말씀에 내 성소를 더럽힐 때에 네가 그것을 대하여, 이스라엘 땅이 황무할 때에 네가 그것을 대하여, 유다 족속이 사로 잡힐때에 네가 그들을 대하여 이르기를 아하 좋다 하였도다
3 kaj diru al la Amonidoj: Aŭskultu la vorton de la Sinjoro, la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi diras pri Mia sanktejo: Ha, ha! ĝi estas malsanktigita; kaj pri la lando de Izrael: Ĝi estas dezertigita; kaj pri la domo de Jehuda: Ili estas forkondukitaj en kaptitecon —
(2절과같음)
4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedaĵon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos ĉe vi siajn tendarojn kaj aranĝos ĉe vi siajn loĝejojn; ili manĝos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton.
그러므로 내가 너를 동방 사람에게 기업으로 붙이리니 그들이 네 가운데 진을 치며 네 가운데 그 거처를 베풀며 네 실과를 먹으며 네 젖을 마실지라
5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por ŝafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
내가 랍바로 약대의 우리를 만들며 암몬 족속의 땅으로 양무리의 눕는 곳을 삼은즉 너희가 나를 여호와인 줄 알리라
6 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael —
나 주 여호와가 말하노라 네가 이스라엘 땅을 대하여 손뼉을 치며 발을 구르며 마음을 다하여 멸시하며 즐거워하였나니
7 pro tio jen Mi etendos Mian manon kontraŭ vin kaj transdonos vin al la nacioj por disrabo, kaj Mi ekstermos vin el inter la popoloj, malaperigos vin el inter la landoj, kaj pereigos vin; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
그런즉 내가 손을 네 위에 펴서 너를 다른 민족에게 붙여 노략을 당하게 하며 너를 만민 중에 끊어버리며 너를 열국 중에서 패망케 하여 멸하리니 네가 나를 여호와인 줄 알리라 하셨다 하라
8 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Moab kaj Seir diras: Jen la domo de Jehuda estas kiel ĉiuj nacioj —
나 주 여호와가 말하노라 모압과 세일이 이르기를 유다 족속은 모든 이방과 일반이라 하도다
9 pro tio Mi malfermos la flankon de Moab en la urboj, en ĝiaj limaj urboj, la belan landon de Bet-Jeŝimot, Baal-Meon, kaj Kirjataim;
그러므로 내가 모압의 한편 곧 그 나라 변경에 있는 영화로운 성읍들 벧여시못과 바알므온과 기랴다임을 열고
10 kaj Mi donos tion kune kun la Amonidoj al la filoj de la oriento kiel posedaĵon, por ke la Amonidoj ne plu estu rememorataj inter la popoloj.
암몬 족속 일반으로 동방 사람에게 붙여 기업을 삼게 할 것이라 암몬 족속으로 다시는 이방 가운데서 기억되지 아니하게 하려니와
11 Kaj kontraŭ Moab Mi faros juĝon; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
내가 모압에 벌을 내리리니 그들이 나를 여호와인 줄 알리라
12 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke Edom faris venĝon al la domo de Jehuda kaj forte kulpiĝis per sia venĝo kontraŭ ili —
나 주 여호와가 말하노라 에돔이 유다 족속을 쳐서 원수를 갚았고 원수를 갚음으로 심히 범죄하였도다
13 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo.
그러므로 나 주 여호와가 말하노라 내가 내 손을 에돔 위에 펴서 사람과 짐승을 그 가운데서 끊어 데만에서부터 황무하게 하리니 드단까지 칼에 엎드러지리라
14 Kaj Mi faros Mian venĝon kontraŭ Edom per la mano de Mia popolo Izrael; kaj ili agos kun la Edomidoj konforme al Mia kolero kaj indigno, por ke ĉi tiuj ekkonu Mian venĝon, diras la Sinjoro, la Eternulo.
내가 내 백성 이스라엘의 손을 빙자하여 내 원수를 에돔에게 갚으리니 그들이 내 노와 분을 따라 에돔에 행한즉 내가 원수를 갚음인 줄을 에돔이 알리라 나 주 여호와의 말이니라
15 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke la Filiŝtoj agis venĝe kaj faris la venĝon kun plena kora malbondeziro kaj faris ekstermon laŭ sia eterna malamo —
나 주 여호와가 말하노라 블레셋 사람이 옛날부터 미워하여 멸시하는 마음으로 원수를 갚아 진멸코자 하였도다
16 pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi etendos Mian manon kontraŭ la Filiŝtojn, ekstermos la Keretidojn, kaj pereigos la restintojn ĉe la bordo de la maro.
그러므로 나 주 여호와가 말하노라 내가 블레셋 사람 위에 손을 펴서 그렛 사람을 끊으며 해변에 남은 자를 진멸하되
17 Kaj Mi faros kontraŭ ili grandan venĝon kun kolerega puno; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi faros Mian venĝon kontraŭ ili.
분노의 책벌로 내 원수를 그들에게 크게 갚으리라 내가 그들에게 원수를 갚은즉 그들이 나를 여호와인 줄 알리라 하시니라

< Jeĥezkel 25 >