< Readmono 29 >

1 Tio estas la vortoj de la interligo, kiun la Eternulo ordonis al Moseo fari kun la Izraelidoj en la lando de Moab, krom la interligo, kiun Li faris kun ili sur Ĥoreb.
Hæc sunt verba fœderis quod præcepit Dominus Moysi ut feriret cum filiis Israël in terra Moab: præter illud fœdus, quod cum eis pepigit in Horeb.
2 Kaj Moseo vokis al ĉiuj Izraelidoj, kaj diris al ili: Vi vidis ĉion, kion faris la Eternulo antaŭ viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al ĉiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando,
Vocavitque Moyses omnem Israël, et dixit ad eos: Vos vidistis universa, quæ fecit Dominus coram vobis in terra Ægypti Pharaoni, et omnibus servis ejus, universæque terræ illius,
3 tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn.
tentationes magnas, quas viderunt oculi tui, signa illa, portentaque ingentia,
4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por aŭdi, ĝis la nuna tago.
et non dedit vobis Dominus cor intelligens, et oculos videntes, et aures quæ possunt audire, usque in præsentem diem.
5 Kaj mi kondukis vin dum kvardek jaroj en la dezerto; ne sentaŭgiĝis viaj vestoj sur vi, kaj viaj ŝuoj ne sentaŭgiĝis sur via piedo.
Adduxit vos quadraginta annis per desertum: non sunt attrita vestimenta vestra, nec calceamenta pedum vestrorum vetustate consumpta sunt.
6 Panon vi ne manĝis, kaj vinon kaj ebriigaĵojn vi ne trinkis; por ke vi sciu, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio.
Panem non comedistis, vinum et siceram non bibistis: ut sciretis quia ego sum Dominus Deus vester.
7 Kaj vi venis al ĉi tiu loko; kaj eliris Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon, kaj Og, reĝo de Baŝan, kontraŭ nin milite, kaj ni venkobatis ilin;
Et venistis ad hunc locum: egressusque est Sehon rex Hesebon, et Og rex Basan, occurrentes nobis ad pugnam. Et percussimus eos,
8 kaj ni prenis ilian landon, kaj ni donis ĝin kiel posedaĵon al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al duono de la tribo de Manase.
et tulimus terram eorum, ac tradidimus possidendam Ruben et Gad, et dimidiæ tribui Manasse.
9 Observu do la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin, por ke vi sukcesu en ĉio, kion vi faros.
Custodite ergo verba pacti hujus, et implete ea: ut intelligatis universa quæ facitis.
10 Vi ĉiuj staras hodiaŭ antaŭ la Eternulo, via Dio; viaj estroj, viaj triboj, viaj plejaĝuloj, kaj viaj oficistoj, ĉiuj Izraelidoj;
Vos statis hodie cuncti coram Domino Deo vestro, principes vestri, et tribus, ac majores natu, atque doctores, omnis populus Israël,
11 viaj infanoj, viaj edzinoj, kaj via fremdulo, kiu estas en via tendaro, de la hakanto de via ligno ĝis la ĉerpanto de via akvo;
liberi et uxores vestræ, et advena qui tecum moratur in castris, exceptis lignorum cæsoribus, et his qui comportant aquas:
12 por ke vi transiru en la interligon de la Eternulo, via Dio, kaj en Lian ĵuran interkonsenton, kiun la Eternulo, via Dio, faras kun vi hodiaŭ,
ut transeas in fœdere Domini Dei tui, et in jurejurando quod hodie Dominus Deus tuus percutit tecum:
13 por ke Li starigu vin hodiaŭ kiel Sian popolon, kaj Li estu al vi Dio, kiel Li diris al vi, kaj kiel Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob.
ut suscitet te sibi in populum, et ipse sit Deus tuus sicut locutus est tibi, et sicut juravit patribus tuis, Abraham, Isaac, et Jacob.
14 Kaj ne kun vi solaj mi faras ĉi tiun interligon kaj ĉi tiun ĵuran interkonsenton,
Nec vobis solis ego hoc fœdus ferio, et hæc juramenta confirmo,
15 sed kun tiuj, kiuj staras hodiaŭ ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio, kaj kun tiuj, kiuj ne estas hodiaŭ ĉi tie kun ni.
sed cunctis præsentibus et absentibus.
16 Ĉar vi scias, kiel ni loĝis en la lando Egipta, kaj kiel ni trairis meze de la popoloj, tra kiuj vi trairis;
Vos enim nostis quomodo habitaverimus in terra Ægypti, et quomodo transierimus per medium nationum, quas transeuntes
17 kaj vi vidis iliajn abomenaĵojn, kaj iliajn idolojn el ligno kaj el ŝtono, el arĝento kaj el oro, kiujn ili havas.
vidistis abominationes et sordes, id est, idola eorum, lignum et lapidem, argentum et aurum, quæ colebant.
18 Eble troviĝas inter vi viro aŭ virino aŭ familio aŭ tribo, kies koro deturniĝas hodiaŭ de la Eternulo, nia Dio, por iri servi al la dioj de tiuj popoloj; eble troviĝas inter vi radiko, kiu kreskigas maldolĉaĵon kaj absinton;
Ne forte sit inter vos vir aut mulier, familia aut tribus, cujus cor aversum est hodie a Domino Deo nostro, ut vadat et serviat diis illarum gentium: et sit inter vos radix germinans fel et amaritudinem.
19 kaj kiam li aŭdos la vortojn de ĉi tiu malbeno, li benos sin en sia koro, dirante: Paco estos al mi, malgraŭ tio, ke mi iros laŭ la deziroj de mia koro; kaj pereos la trinkintoj kune kun la soifantoj.
Cumque audierit verba juramenti hujus, benedicat sibi in corde suo, dicens: Pax erit mihi, et ambulabo in pravitate cordis mei: et absumat ebria sitientem,
20 La Eternulo ne volos pardoni lin, sed tiam ekflamos la kolero de la Eternulo kaj Lia severo kontraŭ tiu homo, kaj falos sur lin la tuta malbeno, kiu estas skribita en ĉi tiu libro, kaj la Eternulo ekstermos lian nomon el sub la ĉielo;
et Dominus non ignoscat ei: sed tunc quam maxime furor ejus fumet, et zelus contra hominem illum, et sedeant super eum omnia maledicta, quæ scripta sunt in hoc volumine: et deleat Dominus nomen ejus sub cælo,
21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el ĉiuj triboj de Izrael, konforme al ĉiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en ĉi tiu libro de instruo.
et consumat eum in perditionem ex omnibus tribubus Israël, juxta maledictiones, quæ in libro legis hujus ac fœderis continentur.
22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de ĉi tiu lando kaj ĝiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo ĝin frapos —
Dicetque sequens generatio, et filii qui nascentur deinceps, et peregrini qui de longe venerint, videntes plagas terræ illius, et infirmitates, quibus eam afflixerit Dominus,
23 sulfuro kaj salo, bruligitaĵo estas la tuta lando; ĝi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo —
sulphure, et salis ardore comburens, ita ut ultra non seratur, nec virens quippiam germinet, in exemplum subversionis Sodomæ et Gomorrhæ, Adamæ et Seboim, quas subvertit Dominus in ira et furore suo.
24 ĉiuj popoloj diros: Pro kio la Eternulo tiel agis kun ĉi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero?
Et dicent omnes gentes: Quare sic fecit Dominus terræ huic? quæ est hæc ira furoris ejus immensa?
25 Kaj oni respondos: Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta,
Et respondebunt: Quia dereliquerunt pactum Domini, quod pepigit cum patribus eorum, quando eduxit eos de terra Ægypti:
26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili:
et servierunt diis alienis, et adoraverunt eos, quos nesciebant, et quibus non fuerant attributi:
27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ tiu lando, kaj Li venigis sur ĝin ĉiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en ĉi tiu libro;
idcirco iratus est furor Domini contra terram istam, ut induceret super eam omnia maledicta, quæ in hoc volumine scripta sunt:
28 kaj la Eternulo elĵetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li ĵetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.
et ejecit eos de terra sua in ira et in furore, et in indignatione maxima, projecitque in terram alienam, sicut hodie comprobatur.
29 La kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio; kaj la nekaŝitaĵo al ni kaj al niaj gefiloj eterne, por ke ni plenumu ĉiujn vortojn de ĉi tiu instruo.
Abscondita, Domino Deo nostro; quæ manifesta sunt, nobis et filiis nostris usque in sempiternum, ut faciamus universa verba legis hujus.

< Readmono 29 >