< Amos 1 >

1 Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.
유다 왕 웃시야의 시대 곧 이스라엘 왕 요아스의 아들 여로보암의 시대의 지진 전 이년에 드고아 목자 중 아모스가 이스라엘에 대하여 묵시 받은 말씀이라
2 Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.
저가 가로되 여호와께서 시온에서부터 부르짖으시며 예루살렘에서부터 음성을 발하시리니 목자의 초장이 애통하며 갈멜산꼭대기가 마르리로다
3 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera draŝilo.
여호와께서 가라사대 다메섹의 서너 가지 죄로 인하여 내가 그 벌을 돌이키지 아니하리니 이는 저희가 철 타작기로 타작하듯 길르앗을 압박하였음이라
4 Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
내가 하사엘의 집에 불을 보내리니 벤하닷의 궁궐들을 사르리라
5 Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
내가 다메섹 빗장을 꺾으며 아웬 골짜기에서 그 거민을 끊으며 벧에던에서 홀 잡은 자를 끊으리니 아람 백성이 사로잡혀 길에 이르리라 이는 여호와의 말씀이니라
6 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.
여호와께서 가라사대 가사의 서너가지 죄로 인하여 내가 그 벌을 돌이키지 아니하리니 이는 저희가 모든 사로잡은 자를 끌어 에돔에 붙였음이라
7 Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
내가 가사성에 불을 보내리니 그 궁궐들을 사르리라
8 Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
내가 또 아스돗에서 그 거민과 아스글론에서 홀 잡은 자를 끊고 또 손을 돌이켜 에그론을 치리니 블레셋의 남아 있는 자가 멸망하리라 이는 주 여호와의 말씀이니라
9 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.
여호와께서 가라사대 두로의 서너 가지 죄로 인하여 내가 그 벌을 돌이키지 아니하리니 이는 저희가 그 형제의 계약을 기억지 아니하고 모든 사로잡은 자를 에돔에 붙였음이라
10 Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
내가 두로 성에 불을 보내리니 그 궁궐들을 사르리라
11 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam.
여호와께서 가라사대 에돔의 서너 가지 죄로 인하여 내가 그 벌을 돌이키지 아니하리니 이는 저가 칼로 그 형제를 쫓아가며 긍휼을 버리며 노가 항상 맹렬하며 분을 끝없이 품었음이라
12 Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.
내가 데만에 불을 보내리니 보스라의 궁궐들을 사르리라
13 Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
여호와께서 가라사대 암몬 자손의 서너 가지 죄로 인하여 내가 그 벌을 돌이키지 아니하리니 이는 저희가 자기 지경을 넓히고자하여 길르앗의 아이 밴 여인의 배를 갈랐음이니라
14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
내가 랍바 성에 불을 놓아 그 궁궐들을 사르되 전쟁의 날에 외침과 회리바람 날에 폭풍으로 할 것이며
15 Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.
저희의 왕은 그 방백들과 함께 사로잡혀 가리라 이는 여호와의 말씀이니라

< Amos 1 >