< 2 Samuel 20 >

1 Troviĝis tie viro malbonaga, kies nomo estis Ŝeba, filo de Biĥri, Benjamenido; li ekblovis per trumpeto, kaj diris: Ni ne havas parton en David, ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj: iru, Izraelidoj, ĉiu en sian tendon.
Kwasekusenzakala ukuthi kube khona lapho umuntu kaBheliyali, obizo lakhe linguShebha indodana kaBikiri umBhenjamini; wasevuthela uphondo wathi: Kasilasabelo kuDavida, kasilalifa endodaneni kaJese; wonke umuntu emathenteni akhe, Israyeli!
2 Kaj ĉiuj Izraelidoj foriris de David, kaj sekvis Ŝeban, filon de Biĥri; sed la Judoj restis fidelaj al sia reĝo, de Jordan ĝis Jerusalem.
Ngakho wonke umuntu wakoIsrayeli wenyuka wasuka emva kukaDavida, elandela uShebha indodana kaBikiri; kodwa abantu bakoJuda banamathela enkosini yabo, kusukela eJordani kwaze kwaba seJerusalema.
3 Kiam David venis en sian domon en Jerusalem, la reĝo prenis la dek kromvirinojn, kiujn li restigis, por gardi la domon, kaj metis ilin en gardejon; li donadis al ili vivrimedojn, sed li ne envenadis al ili. Kaj ili restis ŝlositaj ĝis la tago de sia morto, vivante kiel vidvinoj.
UDavida wasefika endlini yakhe eJerusalema; inkosi yathatha abafazi abalitshumi, abafazi abancane, eyayibatshiye ukuze balinde indlu, yababeka endlini elindiweyo, yabanika ukudla, kodwa kayingenanga kubo. Basebevalelwa kwaze kwaba lusuku lokufa kwabo, bephila ebufelokazini.
4 Kaj la reĝo diris al Amasa: Kunvoku al mi la Judojn por la tria tago, kaj vi ankaŭ venu ĉi tien.
Inkosi yasisithi kuAmasa: Biza abantu bakoJuda babuthane kimi ngensuku ezintathu, lawe ube khona lapha.
5 Amasa iris, por kunvoki la Judojn; sed li malfruis la templimon, kiu estis destinita al li.
UAmasa wasehamba ukubuthanisa uJuda, kodwa waphuza phezu kwesikhathi esimisiweyo ayemmisele sona.
6 Tiam David diris al Abiŝaj: Nun Ŝeba, filo de Biĥri, faros al ni pli da malbono, ol Abŝalom; prenu do vi la servantojn de via sinjoro, kaj postkuru lin, por ke li ne trovu fortikigitajn urbojn kaj ne ŝirmu sin kontraŭ niaj okuloj.
UDavida wasesithi kuAbishayi: Khathesi uShebha indodana kaBikiri uzasenzela okubi okwedlula uAbisalomu; wena thatha inceku zenkosi yakho, uxotshane laye, hlezi azitholele imizi ebiyelwe ngemithangala, asiphunyuke.
7 Kaj eliris post li la viroj de Joab kaj la Keretidoj kaj la Peletidoj kaj ĉiuj fortuloj; kaj ili eliris el Jerusalem, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
Kwasekuphuma emva kwakhe amadoda kaJowabi lamaKerethi lamaPelethi lamaqhawe wonke, basebephuma eJerusalema ukuxotshana loShebha indodana kaBikiri.
8 Kiam ili estis ĉe la granda ŝtono, kiu troviĝas en Gibeon, Amasa venis antaŭ ilin. Joab havis sur si striktan veston, kaj sur ĝi estis zonita glavo, kiu pendis en la glavingo ĉe lia lumbo kaj facile povis eliri kaj eniri.
Sebeselitsheni elikhulu eliseGibeyoni, uAmasa weza phambi kwabo. UJowabi wayebhince isigqoko ayesigqokile, laphezu kwaso kulebhanti elilenkemba ebotshelwe ekhalweni lwakhe isesikhwameni sayo; esaqhubeka inkemba yawa.
9 Kaj Joab diris al Amasa: Kiel vi fartas, mia frato? Kaj per la dekstra mano Joab prenis la barbon de Amasa, por kisi lin.
UJowabi wasesithi kuAmasa: Uyaphila yini, mfowethu? UJowabi wasebamba uAmasa ngesilevu ngesandla sokunene ukuze amange.
10 Amasa ne atentis la glavon, kiu estis en la mano de Joab; kaj ĉi tiu frapis lin per ĝi en la ventron tiel, ke liaj internaĵoj elŝutiĝis sur la teron, kaj sen ripetita frapo li mortis. Poste Joab kaj lia frato Abiŝaj postkuris Ŝeban, filon de Biĥri.
Kodwa uAmasa wayengayinanzeleli inkemba eyayisesandleni sikaJowabi; wasemtshaya ngayo kubambo lwesihlanu, wathululela imibilini yakhe emhlabathini, kamphindanga, wafa. UJowabi loAbishayi umfowabo basebexotshana loShebha indodana kaBikiri.
11 Ĉe la mortigito staris viro el la servantoj de Joab, kaj diris: Kiu amas Joabon kaj kiu estas por David, tiu sekvu Joabon.
Omunye wamajaha kaJowabi wema phansi kwakhe, wathi: Omthandayo uJowabi, longokaDavida, landela uJowabi.
12 Amasa kuŝis rulita en sango meze de la vojo. Kiam tiu viro vidis, ke ĉiuj haltadis, li fortrenis Amasan de la vojo sur la kampon kaj ĵetis sur lin veston, ĉar li vidis, ke ĉiu, kiu venis al li, haltis.
UAmasa wasegiqika egazini phakathi komgwaqo omkhulu. Lapho lowomuntu ebona ukuthi bonke abantu bayema, wamsusa uAmasa emgwaqweni omkhulu wamusa egangeni, waphosela isembatho phezu kwakhe, lapho ebona ukuthi wonke ofika ngakuye wema.
13 Kiam li estis forigita for de la vojo, ĉiuj iris post Joab, por postkuri Ŝeban, filon de Biĥri.
Esesusiwe emgwaqweni omkhulu, bonke abantu badlula bamlandela uJowabi ukuze baxotshane loShebha indodana kaBikiri.
14 Ĉi tiu trairis ĉiujn tribojn de Izrael, ĝis Abel kaj Bet-Maaĥa, kaj ĉiuj Beriidoj; kaj oni kolektiĝis, kaj sekvis lin.
Wasedabula kuzo zonke izizwe zakoIsrayeli, waya eAbeli ngitsho iBeti-Mahaka, lawo wonke amaBeri; basebebuthana bamlandela labo.
15 Kaj ili venis, kaj eksieĝis lin en Abel-Bet-Maaĥa, kaj ŝutis ĉirkaŭ la urbo remparon, kiu atingis la muron; kaj la tuta popolo, kiu estis kun Joab, komencis detrui, por faligi la muron.
Basebefika, bamgombolozela eAbeli-Beti-Mahaka; babuthelela idundulu maqondana lomuzi, lema emthangaleni; bonke abantu ababeloJowabi basebewona umduli ukuwuwisela phansi.
16 Tiam ekkriis unu saĝa virino el la urbo: Aŭskultu, aŭskultu; diru, mi petas, al Joab, ke li alproksimiĝu ĉi tien, por ke mi parolu kun li.
Kwasekumemeza owesifazana ohlakaniphileyo phakathi komuzi wathi: Zwanini, zwanini! Ake lithi kuJowabi: Sondela lapha, ukuze ngikhulume lawe.
17 Kiam li alproksimiĝis al ŝi, la virino diris: Ĉu vi estas Joab? Li respondis: Mi. Kaj ŝi diris al li: Aŭskultu la vortojn de via sklavino. Li respondis: Mi aŭskultas.
Esesondele kuye, owesifazana wathi: Nguwe uJowabi yini? Yena wathi: Nginguye. Wasesithi kuye: Zwana amazwi encekukazi yakho. Wasesithi: Ngiyezwa.
18 Tiam ŝi diris: En antaŭaj tempoj oni diradis: Demandu la Abelanojn, kaj konforme al tio decidu.
Wasekhuluma esithi: Endulo babejwayele ukukhuluma besithi: Kababuze lokubuza eAbeli; basebeqeda ngokunjalo.
19 Mi estas unu el la pacemaj kaj fidelaj urboj de Izrael; vi volas ruinigi urbon kaj patrinon en Izrael; por kio vi volas ekstermi posedaĵon de la Eternulo?
Ngingowabokuthula, owabathembekileyo bakoIsrayeli; udinga ukuchitha umuzi lonina koIsrayeli. Uginyelani ilifa leNkosi?
20 Tiam Joab respondis kaj diris: Mi tute, tute ne intencas ekstermi kaj ruinigi;
UJowabi wasephendula wathi: Kakube khatshana, kakube khatshana lami ukuthi ngiginye loba ngichithe.
21 ne tia estas la afero; sed unu viro de la monto de Efraim — Ŝeba, filo de Biĥri, estas lia nomo — levis sian manon kontraŭ la reĝon David; donu lin solan, kaj mi foriros de la urbo. Kaj la virino diris al Joab: Jen lia kapo estos ĵetita al vi trans la muron.
Udaba kalunjalo; kodwa umuntu wasentabeni yakoEfrayimi, nguShebha indodana kaBikiri ibizo lakhe, uphakamisile isandla sakhe emelene lenkosi, emelene loDavida; nikelani yena kuphela, ngizasuka emzini. Owesifazana wasesithi kuJowabi: Khangela, ikhanda lakhe lizaphoselwa kuwe ngaphezu komduli.
22 Kaj la virino venis al la tuta popolo kun sia saĝa parolo; kaj ili dehakis la kapon de Ŝeba, filo de Biĥri, kaj ĵetis al Joab. Tiam li ekblovis per trumpeto, kaj oni foriris de la urbo ĉiu al sia tendo; kaj Joab revenis Jerusalemon al la reĝo.
Owesifazana wasesiya ngenhlakanipho yakhe ebantwini bonke. Basebequma ikhanda likaShebha indodana kaBikiri, baliphosela kuJowabi. Wasevuthela uphondo, bahlakazeka besuka kulowomuzi, ngulowo lalowo waya emathenteni akhe. UJowabi wasebuyela eJerusalema enkosini.
23 Joab estis super la tuta militistaro de Izrael; kaj Benaja, filo de Jehojada, super la Keretidoj kaj la Peletidoj;
Njalo uJowabi wayephezu kwebutho lonke lakoIsrayeli; loBhenaya indodana kaJehoyada wayephezu kwamaKerethi laphezu kwamaPelethi;
24 kaj Adoram super la impostoj; kaj Jehoŝafat, filo de Aĥilud, estis kronikisto;
loAdoniramu wayephezu kwezibhalwa; loJehoshafathi indodana kaAhiludi wayengumabhalane;
25 kaj Ŝeva estis skribisto; kaj Cadok kaj Ebjatar estis pastroj;
loSheva wayengumbhali; loZadoki loAbhiyatha babengabapristi;
26 ankaŭ Ira, la Jairano, estis pastro ĉe David.
loIra laye umJayiri wayengumpristi kaDavida.

< 2 Samuel 20 >