< 2 Reĝoj 5 >

1 Naaman, la militestro de la reĝo de Sirio, estis granda homo antaŭ sia sinjoro kaj tre estimata, ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.
Naaman princeps militiæ regis Syriæ erat vir magnus apud dominum suum, et honoratus: per illum enim dedit Dominus salutem Syriæ: erat autem vir fortis et dives, sed leprosus.
2 La Sirianoj unu fojon eliris taĉmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj ŝi fariĝis servantino de la edzino de Naaman.
Porro de Syria egressi fuerant latrunculi, et captivam duxerant de terra Israël puellam parvulam, quæ erat in obsequio uxoris Naaman:
3 Kaj ŝi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus ĉe la profeto, kiu loĝas en Samario! tiu forigus de li la lepron.
quæ ait ad dominam suam: Utinam fuisset dominus meus ad prophetam qui est in Samaria, profecto curasset eum a lepra quam habet.
4 Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante: Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.
Ingressus est itaque Naaman ad dominum suum, et nuntiavit ei, dicens: Sic et sic locuta est puella de terra Israël.
5 Kaj la reĝo de Sirio diris: Iru, kaj mi sendos leteron al la reĝo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da arĝento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.
Dixitque ei rex Syriæ: Vade, et mittam litteras ad regem Israël. Qui cum profectus esset, et tulisset secum decem talenta argenti, et sex millia aureos, et decem mutatoria vestimentorum,
6 Kaj li alportis al la reĝo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite: Kune kun ĉi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
detulit litteras ad regem Israël in hæc verba: Cum acceperis epistolam hanc, scito quod miserim ad te Naaman servum meum, ut cures eum a lepra sua.
7 Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
Cumque legisset rex Israël litteras, scidit vestimenta sua, et ait: Numquid deus ego sum, ut occidere possim et vivificare, quia iste misit ad me ut curem hominem a lepra sua? animadvertite, et videte quod occasiones quærat adversum me.
8 Kiam Eliŝa, la homo de Dio, aŭdis, ke la reĝo de Izrael disŝiris siajn vestojn, li sendis al la reĝo, por diri: Kial vi disŝiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.
Quod cum audisset Eliseus vir Dei, scidisse videlicet regem Israël vestimenta sua, misit ad eum, dicens: Quare scidisti vestimenta tua? veniat ad me, et sciat esse prophetam in Israël.
9 Kaj venis Naaman kun siaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj haltis ĉe la pordo de la domo de Eliŝa.
Venit ergo Naaman cum equis et curribus, et stetit ad ostium domus Elisei:
10 Kaj Eliŝa sendis al li senditon, por diri: Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renoviĝos via korpo kaj vi fariĝos pura.
misitque ad eum Eliseus nuntium, dicens: Vade, et lavare septies in Jordane, et recipiet sanitatem caro tua, atque mundaberis.
11 Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris: Jen mi pensis, ke li eliros kaj stariĝos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.
Iratus Naaman recedebat, dicens: Putabam quod egrederetur ad me, et stans invocaret nomen Domini Dei sui, et tangeret manu sua locum lepræ, et curaret me.
12 Ĉu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol ĉiuj akvoj de Izrael? ĉu mi ne povas lavi min en ili kaj fariĝi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.
Numquid non meliores sunt Abana et Pharphar fluvii Damasci, omnibus aquis Israël, ut laver in eis, et munder? Cum ergo vertisset se, et abiret indignans,
13 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris: Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, ĉu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi: Lavu vin, kaj vi estos pura!
accesserunt ad eum servi sui, et locuti sunt ei: Pater, etsi rem grandem dixisset tibi propheta, certe facere debueras: quanto magis quia nunc dixit tibi: Lavare, et mundaberis?
14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renoviĝis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li fariĝis pura.
Descendit, et lavit in Jordane septies juxta sermonem viri Dei: et restituta est caro ejus sicut caro pueri parvuli, et mundatus est.
15 Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom ĉe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.
Reversusque ad virum Dei cum universo comitatu suo, venit, et stetit coram eo, et ait: Vere scio quod non sit alius deus in universa terra, nisi tantum in Israël. Obsecro itaque ut accipias benedictionem a servo tuo.
16 Sed tiu diris: Kiel vivas la Eternulo, antaŭ kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis ĉe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.
At ille respondit: Vivit Dominus, ante quem sto, quia non accipiam. Cumque vim faceret, penitus non acquievit.
17 Tiam Naaman diris: Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; ĉar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek buĉoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.
Dixitque Naaman: Ut vis: sed, obsecro, concede mihi servo tuo ut tollam onus duorum burdonum de terra: non enim faciet ultra servus tuus holocaustum aut victimam diis alienis, nisi Domino.
18 Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton: kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorkliniĝi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorkliniĝos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.
Hoc autem solum est, de quo depreceris Dominum pro servo tuo, quando ingredietur dominus meus templum Remmon ut adoret: et illo innitente super manum meam, si adoravero in templo Remmon, adorante eo in eodem loco, ut ignoscat mihi Dominus servo tuo pro hac re.
19 Tiu diris al li: Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
Qui dixit ei: Vade in pace. Abiit ergo ab eo electo terræ tempore.
20 Geĥazi, la junulo de Eliŝa, de la homo de Dio, diris al si: Jen mia sinjoro domaĝis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
Dixitque Giezi puer viri Dei: Pepercit dominus meus Naaman Syro isti, ut non acciperet ab eo quæ attulit: vivit Dominus, quia curram post eum, et accipiam ab eo aliquid.
21 Kaj Geĥazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la ĉaro renkonte al li, kaj diris: Ĉu la farto estas bona?
Et secutus est Giezi post tergum Naaman: quem cum vidisset ille currentem ad se, desiliit de curru in occursum ejus, et ait: Rectene sunt omnia?
22 Tiu respondis: Bona; mia sinjoro sendis min, por diri: Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da arĝento kaj du kompletojn da vestoj.
Et ille ait: Recte. Dominus meus misit me ad te dicens: Modo venerunt ad me duo adolescentes de monte Ephraim, ex filiis prophetarum: da eis talentum argenti, et vestes mutatorias duplices.
23 Kaj Naaman diris: Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis ĉe li, kaj ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaŭ li.
Dixitque Naaman: Melius est ut accipias duo talenta. Et coëgit eum, ligavitque duo talenta argenti in duobus saccis, et duplicia vestimenta, et imposuit duobus pueris suis, qui et portaverunt coram eo.
24 Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kaŝis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.
Cumque venisset jam vesperi, tulit de manu eorum, et reposuit in domo, dimisitque viros, et abierunt.
25 Kiam li venis kaj aperis antaŭ sia sinjoro, Eliŝa diris al li: De kie vi venas, Geĥazi? Ĉi tiu respondis: Via servanto nenien iris.
Ipse autem ingressus, stetit coram domino suo. Et dixit Eliseus: Unde venis, Giezi? Qui respondit: Non ivit servus tuus quoquam.
26 Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn?
At ille ait: Nonne cor meum in præsenti erat, quando reversus est homo de curru suo in occursum tui? nunc igitur accepisti argentum, et accepisti vestes ut emas oliveta, et vineas, et oves, et boves, et servos, et ancillas.
27 La lepro de Naaman aliĝu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel neĝo.
Sed et lepra Naaman adhærebit tibi, et semini tuo usque in sempiternum. Et egressus est ab eo leprosus quasi nix.

< 2 Reĝoj 5 >