< 2 Reĝoj 13 >

1 En la dudek-tria jaro de Joaŝ, filo de Aĥazja, reĝo de Judujo, Jehoaĥaz, filo de Jehu, fariĝis reĝo super Izrael en Samario por la daŭro de dek sep jaroj.
ユダの王アハジヤの子ヨアシの第二十三年にエヒウの子エホアハズはサマリヤでイスラエルの王となり、十七年世を治めた。
2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, kaj sekvadis la pekojn de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; li ne deturnis sin de ili.
彼は主の目の前に悪を行い、イスラエルに罪を犯させたネバテの子ヤラベアムの罪を行いつづけて、それを離れなかった。
3 Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ la Izraelidoj, kaj Li transdonis ilin en la manon de Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj en la manon de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, por la tuta tempo.
そこで主はイスラエルに対して怒りを発し、エホアハズの治世の間、絶えずイスラエルをスリヤの王ハザエルの手にわたし、またハザエルの子ベネハダデの手にわたされた。
4 Sed Jehoaĥaz ekpreĝis al la Eternulo, kaj la Eternulo aŭskultis lin, ĉar Li vidis la suferadon de Izrael, kiel premis ilin la reĝo de Sirio.
しかしエホアハズが主に願い求めたので、主はついにこれを聞きいれられた。スリヤの王によって悩まされたイスラエルの悩みを見られたからである。
5 Kaj la Eternulo donis al la Izraelidoj savanton, kaj ili eliris el sub la mano de la Sirianoj, kaj la Izraelidoj loĝis en siaj tendoj kiel antaŭe.
それで主がひとりの救助者をイスラエルに賜わったので、イスラエルの人々はスリヤびとの手をのがれ、前のように自分たちの天幕に住むようになった。
6 Tamen ili ne deturnis sin de la pekoj de la domo de Jerobeam, kiu pekigis Izraelon, sed ili sekvis ilin; ankaŭ la sankta stango restis en Samario.)
それにもかかわらず、彼らはイスラエルに罪を犯させたヤラベアムの家の罪を離れず、それを行いつづけた。またアシラの像もサマリヤに立ったままであった。
7 Al Jehoaĥaz ne restis pli ol kvindek rajdistoj kaj dek ĉaroj kaj dek mil piedirantoj; ĉar la reĝo de Sirio pereigis ilin kaj faris ilin kiel polvo piedpremata.
さきにスリヤの王が彼らを滅ぼし、踏み砕くちりのようにしたのでエホアハズの軍勢で残ったものは、ただ騎兵五十人、戦車十両、歩兵一万人のみであった。
8 La cetera historio de Jehoaĥaz, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
エホアハズその他の事績と、彼がしたすべての事およびその武勇は、イスラエルの王の歴代志の書にしるされているではないか。
9 Kaj Jehoaĥaz ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Joaŝ.
エホアハズは先祖たちと共に眠ったので、彼をサマリヤに葬った。その子ヨアシが代って王となった。
10 En la tridek-sepa jaro de Joaŝ, reĝo de Judujo, Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, fariĝis reĝo super Izrael en Samario, por la daŭro de dek ses jaroj.
ユダの王ヨアシの第三十七年に、エホアハズの子ヨアシはサマリヤでイスラエルの王となり、十六年世を治めた。
11 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo; li ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon; ilin li sekvis.
彼は主の目の前に悪を行い、イスラエルに罪を犯させたネバテの子ヤラベアムのもろもろの罪を離れず、それに歩んだ。
12 La cetera historio de Joaŝ, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
ヨアシのその他の事績と、彼がしたすべての事およびユダの王アマジヤと戦ったその武勇は、イスラエルの王の歴代志の書にしるされているではないか。
13 Kaj Joaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj Jerobeam eksidis sur lia trono. Kaj oni enterigis Joaŝon en Samario kun la reĝoj de Izrael.
ヨアシは先祖たちと共に眠って、ヤラベアムがその位に座した。そしてヨアシはイスラエルの王たちと同じくサマリヤに葬られた。
14 Eliŝa malsaniĝis per sia malsano, de kiu li estis mortonta. Venis al li Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ploris super li, kaj diris: Mia patro, mia patro, ĉaro de Izrael kaj liaj rajdistoj!
さてエリシャは死ぬ病気にかかっていたが、イスラエルの王ヨアシは下ってきて彼の顔の上に涙を流し、「わが父よ、わが父よ、イスラエルの戦車よ、その騎兵よ」と言った。
15 Kaj Eliŝa diris al li: Prenu pafarkon kaj sagojn. Kaj li prenis al si pafarkon kaj sagojn.
エリシャは彼に「弓と矢を取りなさい」と言ったので、弓と矢を取った。
16 Kaj li diris al la reĝo de Izrael: Metu vian manon sur la pafarkon. Kaj li metis sian manon. Kaj Eliŝa metis siajn manojn sur la manojn de la reĝo,
エリシャはまたイスラエルの王に「弓に手をかけなさい」と言ったので、手をかけた。するとエリシャは自分の手を王の手の上におき、
17 kaj diris: Malfermu la fenestron orienten. Li malfermis. Kaj Eliŝa diris: Pafu. Li pafis. Kaj li diris: Sago de savo de la Eternulo kaj sago de savo kontraŭ Sirio, kaj vi venkobatos la Sirianojn en Afek, ĝis vi ilin tute pereigos.
「東向きの窓をあけなさい」と言ったので、それをあけると、エリシャはまた「射なさい」と言った。彼が射ると、エリシャは言った、「主の救の矢、スリヤに対する救の矢。あなたはアペクでスリヤびとを撃ち破り、彼らを滅ぼしつくすであろう」。
18 Kaj li diris: Prenu la sagojn. Li prenis. Kaj li diris al la reĝo de Izrael: Frapu sur la teron. Li frapis tri fojojn kaj haltis.
エリシャはまた「矢を取りなさい」と言ったので、それを取った。エリシャはまたイスラエルの王に「それをもって地を射なさい」と言ったので、三度射てやめた。
19 Tiam ekkoleris kontraŭ li la homo de Dio, kaj diris: Vi devis frapi kvin aŭ ses fojojn, tiam vi venkobatus la Sirianojn ĝis plena pereo; sed nun vi nur tri fojojn batos la Sirianojn.
すると神の人は怒って言った、「あなたは五度も六度も射るべきであった。そうしたならば、あなたはスリヤを撃ち破り、それを滅ぼしつくすことができたであろう。しかし今あなたはそうしなかったので、スリヤを撃ち破ることはただ三度だけであろう」。
20 Eliŝa mortis, kaj oni enterigis lin. Kaj militistaroj de Moab venis en la landon en la komenco de la jaro.
こうしてエリシャは死んで葬られた。さてモアブの略奪隊は年が改まるごとに、国にはいって来るのを常とした。
21 Okazis, ke, enterigante iun homon, oni ekvidis la militistaron, kaj oni ĵetis la homon en la tombon de Eliŝa. Kiam tiu homo tien falis kaj kuntuŝiĝis kun la ostoj de Eliŝa, li reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj.
時に、ひとりの人を葬ろうとする者があったが、略奪隊を見たので、その人をエリシャの墓に投げ入れて去った。その人はエリシャの骨に触れるとすぐ生きかえって立ちあがった。
22 Ĥazael, reĝo de Sirio, premis la Izraelidojn dum la tuta vivo de Jehoaĥaz.
スリヤの王ハザエルはエホアハズの一生の間、イスラエルを悩ましたが、
23 Sed la Eternulo favorkoris ilin kaj kompatis ilin kaj turnis Sin al ili pro Sia interligo kun Abraham, Isaak, kaj Jakob, kaj Li ne volis ekstermi ilin kaj ankoraŭ ne forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo.
主はアブラハム、イサク、ヤコブと結ばれた契約のゆえにイスラエルを恵み、これをあわれみ、これを顧みて滅ぼすことを好まず、なおこれをみ前から捨てられなかった。
24 Ĥazael, reĝo de Sirio, mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ben-Hadad.
スリヤの王ハザエルはついに死んで、その子ベネハダデが代って王となった。
25 Kaj Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, prenis returne el la mano de Ben-Hadad, filo de Ĥazael, la urbojn, kiujn li milite prenis el la mano de lia patro Jehoaĥaz. Tri fojojn Joaŝ venkobatis lin kaj reprenis la urbojn de Izrael.
そこでエホアハズの子ヨアシは、父エホアハズがハザエルに攻め取られた町々を、ハザエルの子ベネハダデの手から取り返した。すなわちヨアシは三度彼を撃ち破って、イスラエルの町々を取り返した。

< 2 Reĝoj 13 >