< 2 Kroniko 34 >

1 La aĝon de ok jaroj havis Joŝija, kiam li fariĝis reĝo, kaj tridek unu jarojn li reĝis en Jerusalem.
Octo annorum erat Josias cum regnare cœpisset, et triginta et uno anno regnavit in Jerusalem.
2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, kaj iradis laŭ la vojoj de sia patro David, kaj ne deflankiĝis dekstren nek maldekstren.
Fecitque quod erat rectum in conspectu Domini, et ambulavit in viis David patris sui: non declinavit neque ad dextram, neque ad sinistram.
3 En la oka jaro de sia reĝado, estante ankoraŭ knabo, li komencis turnadi sin al la Dio de sia patro David; kaj en la dek-dua jaro li komencis purigi Judujon kaj Jerusalemon de la altaĵoj, sanktaj stangoj, idoloj, kaj fanditaj statuoj.
Octavo autem anno regni sui, cum adhuc esset puer, cœpit quærere Deum patris sui David: et duodecimo anno postquam regnare cœperat, mundavit Judam et Jerusalem ab excelsis, et lucis, simulacrisque et sculptilibus.
4 Kaj oni detruis antaŭ li la altarojn de la Baaloj; la kolonojn de la suno, kiuj estis super ili, li dehakis; la sanktajn stangojn, idolojn, kaj statuojn li disbatis, dispecetigis, kaj disĵetis sur la tombojn de tiuj, kiuj alportadis al ili oferojn.
Destruxeruntque coram eo aras Baalim, et simulacra quæ superposita fuerant, demoliti sunt: lucos etiam et sculptilia succidit atque comminuit, et super tumulos eorum qui eis immolare consueverant, fragmenta dispersit.
5 La ostojn de la pastroj li forbruligis sur iliaj altaroj; kaj li purigis Judujon kaj Jerusalemon.
Ossa præterea sacerdotum combussit in altaribus idolorum, mundavitque Judam et Jerusalem.
6 Ankaŭ en la urboj de Manase, Efraim, Simeon, kaj ĝis Naftali, en iliaj ruinoj ĉirkaŭe,
Sed et in urbibus Manasse, et Ephraim, et Simeon, usque Nephthali, cuncta subvertit.
7 li detruis la altarojn kaj la sanktajn stangojn, kaj la idolojn li disbatis en pecetojn, kaj ĉiujn kolonojn de la suno li dehakis en la tuta lando de Izrael; kaj li revenis en Jerusalemon.
Cumque altaria dissipasset, et lucos et sculptilia contrivisset in frustra, cunctaque delubra demolitus esset de universa terra Israël, reversus est in Jerusalem.
8 En la dek-oka jaro de sia reĝado, post la purigo de la lando kaj de la domo, li sendis Ŝafanon, filon de Acalja, la urbestron Maaseja, kaj la kronikiston Joaĥ, filo de Joaĥaz, por ripari la domon de la Eternulo, lia Dio.
Igitur anno octavodecimo regni sui, mundata jam terra et templo Domini, misit Saphan filium Eseliæ, et Maasiam principem civitatis, et Joha filium Joachaz a commentariis, ut instaurarent domum Domini Dei sui.
9 Kaj ili venis al la ĉefpastro Ĥilkija, kaj transdonis la arĝenton, alportitan en la domon de Dio, kaj kolektitan de la Levidoj, la sojlogardistoj, el la manoj de Manase, Efraim, kaj ĉiuj restintaj Izraelidoj, ankaŭ de ĉiuj Jehudaidoj kaj Benjamenidoj; kaj ili revenis en Jerusalemon.
Qui venerunt ad Helciam sacerdotem magnum: acceptamque ab eo pecuniam quæ illata fuerat in domum Domini, et quam congregaverant Levitæ, et janitores de Manasse, et Ephraim, et universis reliquiis Israël, ab omni quoque Juda, et Benjamin, et habitatoribus Jerusalem,
10 Kaj ili donis tion en la manojn de la laborplenumantoj, kiuj havis komision en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj donis al tiuj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, rebonigante kaj riparante la domon.
tradiderunt in manibus eorum qui præerant operariis in domo Domini, ut instaurarent templum, et infirma quæque sarcirent.
11 Ili donis al la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, por aĉeti ĉirkaŭhakitajn ŝtonojn kaj lignon por kunteniloj kaj traboj por la domoj, kiujn ruinigis la reĝoj de Judujo.
At illi dederunt eam artificibus et cæmentariis, ut emerent lapides de lapicidinis, et ligna ad commissuras ædificii, et ad contignationem domorum quas destruxerant reges Juda.
12 Tiuj homoj plenumadis la laboron honeste; oficon de observistoj super ili havis Jaĥat kaj Obadja, Levidoj el la Merariidoj, kaj Zeĥarja kaj Meŝulam el la Kehatidoj; la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj;
Qui fideliter cuncta faciebant. Erant autem præpositi operantium Jahath et Abdias de filiis Merari, Zacharias et Mosollam de filiis Caath, qui urgebant opus: omnes Levitæ scientes organis canere.
13 super la portistoj, kiel observistoj super ĉiuj laboristoj en ĉiuj laboroj, estis el la Levidoj la skribistoj, kontrolistoj, kaj pordegistoj.
Super eos vero qui ad diversos usus onera portabant, erant scribæ, et magistri de Levitis, janitores.
14 Kiam ili elprenis la arĝenton, kiu estis alportita en la domon de la Eternulo, la pastro Ĥilkija trovis la libron de instruo de la Eternulo, donitan per Moseo.
Cumque efferrent pecuniam quæ illata fuerat in templum Domini, reperit Helcias sacerdos librum legis Domini per manum Moysi.
15 Kaj Ĥilkija ekparolis kaj diris al la skribisto Ŝafan: Libron de la instruo mi trovis en la domo de la Eternulo; kaj Ĥilkija donis la libron al Ŝafan.
Et ait ad Saphan scribam: Librum legis inveni in domo Domini: et tradidit ei.
16 Kaj Ŝafan alportis la libron al la reĝo, kaj li ankaŭ raportis al la reĝo jene: Ĉion, kio estas komisiita al viaj servantoj, ili faras.
At ille intulit volumen ad regem, et nuntiavit ei, dicens: Omnia quæ dedisti in manu servorum tuorum, ecce complentur.
17 Oni elŝutis la arĝenton, trovitan en la domo de la Eternulo, kaj donis ĝin en la manojn de la oficistoj kaj de la laboristoj.
Argentum quod repertum est in domo Domini, conflaverunt, datumque est præfectis artificum, et diversa opera fabricantium.
18 Kaj la skribisto Ŝafan raportis al la reĝo, dirante: Libron donis al mi la pastro Ĥilkija. Kaj Ŝafan legis el ĝi antaŭ la reĝo.
Præterea tradidit mihi Helcias sacerdos hunc librum. Quem cum rege præsente recitasset,
19 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
audissetque ille verba legis, scidit vestimenta sua:
20 Kaj la reĝo ordonis al Ĥilkija, Aĥikam, filo de Ŝafan, Abdon, filo de Miĥa, la skribisto Ŝafan, kaj Asaja, servanto de la reĝo, dirante:
et præcepit Helciæ, et Ahicam filio Saphan, et Abdon filio Micha, Saphan quoque scribæ, et Asaæ servo regis, dicens:
21 Iru, demandu la Eternulon por mi kaj por la restintoj el Izrael kaj Jehuda, pri la vortoj de la trovita libro; ĉar granda estas la kolero de la Eternulo, elverŝiĝinta sur nin pro tio, ke niaj patroj ne observis la vorton de la Eternulo, por plenumi ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro.
Ite, et orate Dominum pro me, et pro reliquiis Israël et Juda, super universis sermonibus libri istius, qui repertus est: magnus enim furor Domini stillavit super nos, eo quod non custodierint patres nostri verba Domini ut facerent omnia quæ scripta sunt in isto volumine.
22 Kaj iris Ĥilkija, kaj tiuj, kiuj estis ĉe la reĝo, al la profetino Ĥulda, edzino de Ŝalum, filo de Tokhat, filo de Ĥasra, la vestogardisto (ŝi loĝis en Jerusalem, en la dua parto); kaj ili parolis kun ŝi pri tio.
Abiit ergo Helcias, et hi qui simul a rege missi fuerant, ad Oldam prophetidem, uxorem Sellum filii Thecuath filii Hasra custodis vestium, quæ habitabat in Jerusalem in Secunda: et locuti sunt ei verba quæ supra narravimus.
23 Kaj ŝi diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Diru al la homo, kiu sendis vin al mi:
At illa respondit eis: Hæc dicit Dominus Deus Israël: Dicite viro qui misit vos ad me:
24 Tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos malfeliĉon sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn, ĉiujn malbenojn, skribitajn en la libro, kiun oni legis antaŭ la reĝo de Judujo.
Hæc dicit Dominus: Ecce ego inducam mala super locum istum et super habitatores ejus, cunctaque maledicta quæ scripta sunt in libro hoc, quem legerunt coram rege Juda.
25 Pro tio, ke ili Min forlasis kaj incensis al aliaj dioj, kolerigante Min per ĉiuj faroj de siaj manoj, ekflamis Mia kolero kontraŭ ĉi tiu loko, kaj ĝi ne estingiĝos.
Quia dereliquerunt me, et sacrificaverunt diis alienis, ut me ad iracundiam provocarent in cunctis operibus manuum suarum, idcirco stillabit furor meus super locum istum, et non extinguetur.
26 Kaj koncerne la reĝon de Judujo, kiu sendis vin, por demandi la Eternulon, diru al li jene: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la vortoj, kiujn vi aŭdis:
Ad regem autem Juda, qui misit vos pro Domino deprecando, sic loquimini: Hæc dicit Dominus Deus Israël: Quoniam audisti verba voluminis,
27 Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
atque emollitum est cor tuum, et humiliatus es in conspectu Dei super his quæ dicta sunt contra locum hunc et habitatores Jerusalem, reveritusque faciem meam scidisti vestimenta tua, et flevisti coram me: ego quoque exaudivi te, dicit Dominus.
28 Jen Mi alkolektos vin al viaj patroj, kaj vi iros en vian tombon en paco, kaj viaj okuloj ne vidos la tutan malfeliĉon, kiun Mi venigos sur ĉi tiun lokon kaj sur ĝiajn loĝantojn. Kaj ili alportis la respondon al la reĝo.
Jam enim colligam te ad patres tuos, et infereris in sepulchrum tuum in pace: nec videbunt oculi tui omne malum quod ego inducturus sum super locum istum, et super habitatores ejus. Retulerunt itaque regi cuncta quæ dixerat.
29 La reĝo sendis, kaj kunvenigis ĉiujn plejaĝulojn de Judujo kaj Jerusalem.
At ille convocatis universis majoribus natu Juda et Jerusalem,
30 Kaj la reĝo iris en la domon de la Eternulo, kaj kune kun li ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem, la pastroj kaj la Levidoj, kaj la tuta popolo, de la grandaj ĝis la malgrandaj; kaj oni voĉlegis antaŭ ili ĉiujn vortojn de la libro de interligo, kiu estis trovita en la domo de la Eternulo.
ascendit in domum Domini, unaque omnes viri Juda et habitatores Jerusalem, sacerdotes et Levitæ, et cunctus populus a minimo usque ad maximum. Quibus audientibus in domo Domini, legit rex omnia verba voluminis:
31 Kaj la reĝo stariĝis sur sia loko, kaj faris interligon antaŭ la Eternulo, por sekvi la Eternulon, kaj observi Liajn ordonojn, decidojn, kaj leĝojn, per sia tuta koro kaj per sia tuta animo, por plenumi la vortojn de la interligo, skribitajn en tiu libro.
et stans in tribunali suo, percussit fœdus coram Domino ut ambularet post eum, et custodiret præcepta, et testimonia, et justificationes ejus in toto corde suo, et in tota anima sua, faceretque quæ scripta sunt in volumine illo, quod legerat.
32 Kaj li aligis al tio ĉiujn, kiuj troviĝis en Jerusalem kaj en la lando de Benjamen. Kaj la loĝantoj de Jerusalem agadis laŭ la interligo de Dio, Dio de iliaj patroj.
Adjuravit quoque super hoc omnes qui reperti fuerant in Jerusalem et Benjamin: et fecerunt habitatores Jerusalem juxta pactum Domini Dei patrum suorum.
33 Kaj Joŝija forigis ĉiujn abomenindaĵojn el ĉiuj regionoj, kiuj apartenis al la Izraelidoj; kaj ĉiujn, kiuj troviĝis en Izrael, li devigis servi al la Eternulo, ilia Dio. Dum lia tuta vivo ili ne defalis de la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
Abstulit ergo Josias cunctas abominationes de universis regionibus filiorum Israël: et fecit omnes qui residui erant in Israël, servire Domino Deo suo. Cunctis diebus ejus non recesserunt a Domino Deo patrum suorum.

< 2 Kroniko 34 >