< 1 Samuel 30 >

1 Kiam David kaj liaj viroj venis en Ciklagon en la tria tago, la Amalekidoj estis atakintaj la sudan regionon kaj Ciklagon, venkobatintaj Ciklagon kaj forbruligintaj ĝin per fajro.
다윗과 그의 사람들이 제 삼일에 시글락에 이를 때에 아말렉 사람들이 이미 남방과 시글락을 침노하였는데 그들이 시글락을 쳐서 불사르고
2 Ili prenis en malliberecon la virinojn, kiuj estis tie, de la malgrandaj ĝis la grandaj; ili neniun mortigis, sed forkondukis, kaj iris sian vojon.
거기 있는 대소 여인들을 하나도 죽이지 아니하고 다 사로잡아 끌고 자기 길을 갔더라
3 Kiam David kun siaj viroj venis al la urbo, ili ekvidis, ke ĝi estas forbruligita per fajro, kaj iliaj edzinoj kaj filoj kaj filinoj estas prenitaj en malliberecon.
다윗과 그의 사람들이 성에 이르러 본즉 성이 불탔고 자기들의 아내와 자녀들이 사로 잡혔는지라
4 Tiam David, kaj la homoj, kiuj estis kun li, levis sian voĉon kaj ekploris, ĝis ili jam ne havis forton por plori.
다윗과 그와 함께 한 백성이 울 기력이 없도록 소리를 높여 울었더라
5 La du edzinoj de David ankaŭ estis prenitaj en malliberecon, Aĥinoam, la Jizreelanino, kaj Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino.
(다윗의 두 아내 이스르엘 여인 아히노암과 갈멜 사람 나발의 아내 되었던 아비가일도 사로잡혔더라)
6 Kaj al David estis tre malfacile, ĉar la popolo intencis ŝtonmortigi lin, ĉar tre koleris la tuta popolo, ĉiu pro siaj filoj kaj siaj filinoj. Sed David havis fortan fidon al la Eternulo, sia Dio.
백성이 각기 자녀들을 위하여 마음이 슬퍼서 다윗을 돌로 치자 하니 다윗이 크게 군급하였으나 그 하나님 여호와를 힘입고 용기를 얻었더라
7 Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
다윗이 아히멜렉의 아들 제사장 아비아달에게 이르되 `청컨대 에봇을 내게로 가져오라' 아비아달이 에봇을 다윗에게로 가져 오매
8 Tiam David faris demandon al la Eternulo, dirante: Ĉu mi postkuru tiun amason, kaj ĉu mi ĝin kaptos? Kaj Li diris al li: Postkuru, ĉar vi kaptos kaj vi savos.
다윗이 여호와께 묻자와 가로되 `내가 이 군대를 쫓아 가면 미치겠나이까?' 여호와께서 대답하시되 쫓아가라 네가 반드시 미치고 정녕 도로 찾으리라
9 Kaj David iris, li kaj la sescent viroj, kiuj estis kun li, kaj ili venis al la torento Besor, kaj la postrestintoj haltis.
이에 다윗과 그와 함께 한 육백명이 가서 브솔 시내에 이르러는 뒤 떨어진 자를 거기 머물렀으되
10 Kaj postkuris David kun kvarcent viroj; haltis ducent viroj, kiuj estis tro lacaj, por transiri la torenton Besor.
곧 피곤하여 브솔 시내를 건너지 못하는 이백인을 머물렀고 다윗은 사백인을 거느리고 쫓아가니라
11 Kaj ili trovis iun Egipton sur la kampo, kaj ili alkondukis lin al David; oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon.
무리가 들에서 애굽 사람 하나를 만나 다윗에게로 데려다가 떡을 주어 먹게 하며 물을 마시우고
12 Kaj oni donis al li pecon da figa kuko kaj du kuketojn sekvinberajn, kaj li manĝis, kaj revenis al li lia spirito, ĉar antaŭ tio li dum tri tagoj kaj tri noktoj ne manĝis panon kaj ne trinkis akvon.
무화과 뭉치에서 뗀 덩이 하나와 건포도 두 송이를 주었으니 그가 낮 사흘 밤, 사흘을 떡도 먹지 못하였고 물도 마시지 못하였음이라 그가 먹고 정신을 차리매
13 Kaj David diris al li: Kies vi estas? kaj de kie vi estas? Kaj li respondis: Mi estas Egipta junulo, mi estas sklavo de unu Amalekido; sed mia sinjoro forlasis min, ĉar mi malsaniĝis antaŭ tri tagoj.
다윗이 그에게 이르되 `너는 뉘게 속하였으며 어디로서냐?' 가로되 `나는 애굽 소년이요 아말렉 사람의 종이더니 사흘 전에 병이 들매 주인이 나를 버렸나이다
14 Ni atakis la sudan regionon de la Keretidoj kaj la regionon de Jehuda kaj la sudan regionon de Kaleb, kaj Ciklagon ni forbruligis per fajro.
우리가 그렛 사람의 남방과 유다에 속한 지방과 갈멜 남방을 침노하고 시글락을 불살랐나이다'
15 Tiam David diris al li: Ĉu vi kondukos min al tiu amaso? Kaj li respondis: Ĵuru al mi per Dio, ke vi ne mortigos min kaj ne transdonos min en la manon de mia sinjoro; tiam mi kondukos vin al tiu amaso.
다윗이 그에게 이르되 `네가 나를 그 군대에게로 인도하겠느냐?' 그가 가로되 `당신이 나를 죽이지도 아니하고 내 주인의 수중에 붙이지도 아니하겠다고 하나님으로 맹세하소서 그리하면 내가 당신을 이 군대에게로 인도하리이다'
16 Kaj li alkondukis lin; kaj jen ili, disĵetitaj sur la tuta landpeco, manĝas kaj trinkas kaj festenas pro la tuta granda militakiro, kiun ili prenis el la lando Filiŝta kaj el la lando Juda.
그가 인도하여 내려가니 그들이 온 땅에 편만하여 블레셋 사람의 땅과 유다 땅에서 크게 탈취하였음을 인하여 먹고 마시며 춤추는지라
17 Kaj David batis ilin de la mateno ĝis la morgaŭa vespero; kaj neniu el ili sin savis, krom kvarcent junaj viroj, kiuj ekrajdis sur la kameloj kaj forkuris.
다윗이 새벽부터 이튿날 저물때까지 그들을 치매 약대 타고 도망한 소년 사백명 외에는 피한 사람이 없었더라
18 Kaj David savis ĉion, kion prenis la Amalekidoj, kaj siajn du edzinojn David savis.
다윗이 아말렉 사람의 취하였던 모든 것을 도로 찾고 그 두 아내를 구원하였고
19 Kaj mankis al ili nenio malgranda nek granda, nek el la filoj nek el la filinoj, nek el la militakiro, nek el ĉio, kion ili prenis al si: ĉion David reprenis.
그들의 탈취하였던 것 곧 무리의 자녀들이나 빼앗겼던 것의 대소를 물론하고 아무것도 잃은 것이 없이 다윗이 도로 찾아왔고
20 Kaj David prenis ĉiujn ŝafojn kaj bovojn kaj pelis la brutojn antaŭ si, kaj oni diris: Tio estas la militakiro de David.
또 양떼와 소떼를 다 탈취하였더니 무리가 그 가축 앞에 몰고 가며 가로되 `이는 다윗의 탈취한 것이라' 하였더라
21 Kaj David venis al la ducent viroj, kiuj pro laceco ne povis sekvi Davidon kaj estis restigitaj ĉe la torento Besor. Kaj ili eliris renkonte al David, kaj al la popolo, kiu estis kun li. Kaj David aliris al tiuj homoj kaj afable salutis ilin.
다윗이 이왕에 피곤하여 능히 자기를 따르지 못하므로 브솔 시내에 머물게 한 이백인에게 오매 그들이 다윗과 그와 함께 한 백성을 영접하러 나온지라 다윗이 그 백성에게 이르러 문안하매
22 Tiam kelkaj malbonaj kaj sentaŭgaj el la viroj, kiuj iris kun David, ekparolis kaj diris: Pro tio, ke ili ne iris kun ni, ni ne donu al ili ion el la militakiro, kiun ni reprenis; nur al ĉiu lian edzinon kaj liajn gefilojn; ili prenu kaj iru.
다윗과 함께 갔던 자 중에 악한 자와 비류들이 다 가로되 `그들이 우리와 함께 가지 아니하였은즉 우리가 도로 찾은 물건은 무엇이든지 그들에게 주지 말고 각 사람의 처자만 주어서 데리고 떠나 가게 하라' 하는지라
23 Sed David diris: Ne agu tiel, miaj fratoj, kun tio, kion donis al ni la Eternulo, kiu konservis nin, kaj transdonis en niajn manojn la amason, kiu atakis nin.
다윗이 가로되 `나의 형제들아! 여호와께서 우리를 보호하시고 우리를 치러 온 그 군대를 우리 손에 붙이셨은즉 그가 우리에게 주신 것을 너희가 이같이 못하리라
24 Kaj kiu aŭskultos vin en tiu afero? ĉar la parto de tiu, kiu iris en la batalon, devas esti tia sama, kiel de tiu, kiu restis ĉe la ĉararo; egale devas esti dividite.
이 일에 누가 너희를 듣겠느냐? 전장에 내려갔던 자의 분깃이나 소유물 곁에 머물렀던 자의 분깃이 일반일지니 같이 분배할 것이니라' 하고
25 Tiel estis de post tiu tago; kaj li starigis tion kiel leĝon kaj moron en Izrael ĝis nun.
그 날부터 다윗이 이것으로 이스라엘의 율례와 규례를 삼았더니 오늘까지 이르니라
26 Kiam David venis en Ciklagon, li sendis iom el la militakiro al la Judaj plejaĝuloj, al siaj amikoj, dirante: Jen akceptu donacon el la militakiro de la malamikoj de la Eternulo;
다윗이 시글락에 이르러 탈취물을 그 친구 유다 장로들에게 보내어 가로되 `보라, 여호와의 원수에게서 탈취한 것을 너희에게 선사하노라' 하고
27 al tiuj, kiuj estis en Bet-El, kaj al tiuj, kiuj estis en la suda Ramot, kaj al tiuj, kiuj estis en Jatir,
벧엘에 있는 자와, 남방 라못에 있는 자와, 얏딜에 있는 자와,
28 kaj al tiuj, kiuj estis en Aroer, kaj al tiuj, kiuj estis en Sifmot, kaj al tiuj, kiuj estis en Eŝtemoa,
아로엘에 있는 자와, 십못에 있는 자와, 에스드모아에 있는 자와,
29 kaj al tiuj, kiuj estis en Raĥal, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Jeraĥmeelidoj, kaj al tiuj, kiuj estis en la urboj de la Kenidoj,
라갈에 있는 자와, 여라므엘 사람의 성읍들에 있는 자와, 겐 사람의 성읍들에 있는 자와,
30 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥorma, kaj al tiuj, kiuj estis en Kor-Aŝan, kaj al tiuj, kiuj estis en Ataĥ,
홀마에 있는 자와, 고라산에 있는 자와, 아닥에 있는 자와, 헤브론에 있는 자에게와, 다윗과 그의 사람들의 왕래하던 모든 곳에 보내었더라
31 kaj al tiuj, kiuj estis en Ĥebron, kaj en ĉiuj lokoj, en kiuj estis vaginta David kun siaj viroj.

< 1 Samuel 30 >