< 1 Reĝoj 6 >

1 En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la reĝado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
이스라엘 자손이 애굽 땅에서 나온지 사백 팔십년이요 솔로몬이 이스라엘 왕이 된지 사년 시브월 곧 이월에 솔로몬이 여호와를 위하여 전 건축하기를 시작하였더라
2 Kaj la domo, kiun la reĝo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la larĝon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
솔로몬 왕이 여호와를 위하여 건축한 전은 장이 육십 규빗이요, 광이 이십 규빗이요, 고가 삼십 규빗이며
3 Kaj la portiko antaŭ la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la larĝo de la domo; dek ulnoj estis ĝia larĝo antaŭ la domo.
전의 성소 앞 낭실의 장은 전의 광과 같이 이십 규빗이요, 그 광은 전 앞에서부터 십 규빗이며
4 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
전을 위하여 붙박이 교창을 내고
5 Kaj li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe.
또 전의 벽 곧 성소와 지성소의 벽에 연접하여 돌아가며 다락들을 건축하되 다락마다 돌아가며 골방들을 만들었으니
6 La malsupra galerio havis la larĝon de kvin ulnoj, la meza havis la larĝon de ses ulnoj, kaj la tria havis la larĝon de sep ulnoj; ĉar ĉirkaŭ la domo ekstere li faris ŝtupaĵojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
하층 다락의 광은 다섯 규빗이요, 중층 다락의 광은 여섯 규빗이요, 제 삼층 다락의 광은 일곱 규빗이라 전의 벽 바깥으로 돌아가며 턱을 내어 골방 들보들로 전의 벽에 박히지 않게 하였으며
7 Kiam la domo estis konstruata, ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj; martelo aŭ hakilo aŭ ia alia fera instrumento ne estis aŭdata en la domo dum ĝia konstruado.
이 전은 건축할 때에 돌을 뜨는 곳에서 치석하고 가져다가 건축하였으므로 건축하는 동안에 전 속에서는 방망이나 도끼나 모든 철 연장 소리가 들리지 아니하였으며
8 La pordo de la meza galerio estis ĉe la dekstra flanko de la domo; kaj per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
중층 골방의 문은 전 오른편에 있는데 나사모양 사닥다리로 말미암아 하층에서 중층에 오르고 중층에서 제 삼층에 오르게 하였더라
9 Kaj li konstruis la domon kaj finis ĝin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
전의 건축이 마치니라 그 전은 백향목 서까래와 널판으로 덮었고
10 Kaj li konstruis la galeriojn ĉirkaŭ la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
또 온 전으로 돌아가며 고가 다섯 규빗 되는 다락방을 건축하되 백향목 들보로 전에 연접하게 하였더라
11 Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
여호와의 말씀이 솔로몬에게 임하여 가라사대
12 Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
네가 이제 이 전을 건축하니 네가 만일 내 법도를 따르며 내 율례를 행하며 나의 모든 계명을 지켜 그대로 행하면 내가 네 아비 다윗에게 한 말을 네게 확실히 이룰 것이요
13 kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
내가 또한 이스라엘 자손 가운데 거하며 내 백성 이스라엘을 버리지 아니하리라 하셨더라
14 Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis ĝin.
솔로몬이 전 건축하기를 마치고
15 Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo ĝis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
백향목 널판으로 전의 안 벽 곧 전 마루에서 천장까지의 벽에 입히고 또 잣나무 널판으로 전 마루를 놓고
16 Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko ĝis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
또 전 뒤편에서부터 이십 규빗 되는 곳에 마루에서 천장까지 백향목 널판으로 가로막아 전의 내소 곧 지성소를 만들었으며
17 Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antaŭa parto de la templo.
내소 앞에 있는 외소 곧 성소의 장이 사십 규빗이며
18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; ĉio estis cedra, oni vidis nenian ŝtonon.
전 안에 입힌 백향목에는 박과 핀 꽃을 아로새겼고 모두 백향목이라 돌이 보이지 아니하며
19 La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
여호와의 언약궤를 두기 위하여 전 안에 내소를 예비하였는데
20 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis.
그 내소의 속이 장이 이십 규빗이요, 광이 이십 규빗이요, 고가 이십 규빗이라 정금으로 입혔고 백향목 단에도 입혔더라
21 Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro.
솔로몬이 정금으로 외소 안에 입히고 내소 앞에 금사슬로 건너지르고 내소를 금으로 입히고
22 Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.
온 전을 금으로 입히기를 마치고 내소에 속한 단의 전부를 금으로 입혔더라
23 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
내소 안에 감람목으로 두 그룹을 만들었는데 그 고가 각각 십 규빗이라
24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj.
한 그룹의 이 날개는 다섯 규빗이요, 저 날개도 다섯 규빗이니, 이 날개 끝으로부터 저 날개 끝까지 십 규빗이며
25 Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj.
다른 그룹도 십 규빗이니 그 두 그룹은 한 척수, 한 모양이요
26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo.
이 그룹의 고가 십 규빗이요, 저 그룹도 일반이라
27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian.
솔로몬이 내소 가운데 그룹을 두었으니 그룹들의 날개가 폐었는데 이 그룹의 날개는 이 벽에 닿았고, 저 그룹의 날개는 저 벽에 닿았으며 두 날개는 전의 중앙에서 서로 닿았더라
28 Kaj li tegis la kerubojn per oro.
저가 금으로 그룹에 입혔더라
29 Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
내외소 사면 벽에는 모두 그룹들과 종려와 핀 꽃 형상을 아로새겼고
30 Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
내외 전 마루에는 금으로 입혔으며
31 Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
내소에 들어가는 곳에는 감람목으로 문을 만들었는데 그 문 인방과 문설주는 벽의 오분지 일이요
32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
감람목으로 만든 그 두 문짝에 그룹과 종려와 핀 꽃을 아로새기고 금으로 입히되 곧 그룹들과 종려에 금으로 입혔더라
33 Ankaŭ ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
또 외소의 문을 위하여 감람목으로 문설주를 만들었으니 곧 벽의 사분지 일이며
34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaŭ duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaŭ duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
그 두 문짝은 잣나무라 이 문짝도 두 짝으로 접게 되었고 저 문짝도 두 짝으로 접게 되었으며
35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro ĝuste laŭ la skulptaĵo.
그 문짝에 그룹들과 종려와 핀 꽃을 아로새기고 금으로 입히되 그 새긴데 맞게 하였고
36 Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
또 다듬은 돌 세 켜와 백향목 두꺼운 판자 한 켜로 둘러 안뜰을 만들었더라
37 En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
제 사년 시브월에 여호와의 전 기초를 쌓았고
38 Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.
제 십일년 불월 곧 팔월에 그 설계와 식양대로 전이 다 필역되었으니 솔로몬이 전을 건축한 동안이 칠년이었더라

< 1 Reĝoj 6 >