< 1 Reĝoj 19 >

1 Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo.
Wtedy Achab opowiedział Jezabel o wszystkim, co Eliasz uczynił, oraz o tym, jak zabił mieczem wszystkich proroków.
2 Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri: La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaŭ en ĉi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de ĉiu el ili.
Jezabel wysłała więc posłańca do Eliasza ze słowami: Niech to mi uczynią bogowie i tamto dorzucą, jeśli jutro o tym czasie twojego życia nie uczynię takim jak życie jednego z nich.
3 Li ektimis, kaj leviĝis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-Ŝeban, kiu troviĝas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon.
Kiedy to zrozumiał, wstał i odszedł, aby [ocalić] swoje życie. Przybył do Beer-Szeby, która należy do Judy, i zostawił tam swego sługę.
4 Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidiĝis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris: Sufiĉas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, ĉar mi ne estas pli bona ol miaj patroj.
A sam poszedł na pustynię na jeden dzień drogi, a gdy tam doszedł, usiadł pod jałowcem i życzył sobie śmierci, mówiąc: Dosyć już, PANIE. Zabierz moją duszę, bo nie jestem lepszy od swoich ojców.
5 Kaj li kuŝiĝis kaj endormiĝis sub la genisto; kaj jen anĝelo ektuŝis lin, kaj diris al li: Leviĝu, manĝu.
Potem położył się i zasnął pod tym jałowcem. A wtedy Anioł dotknął go i powiedział mu: Wstań i jedz.
6 Li ekrigardis, kaj jen ĉe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj kruĉon kun akvo. Kaj li manĝis kaj trinkis, kaj denove kuŝiĝis, por dormi.
A gdy spojrzał, oto przy jego głowie leżał placek pieczony na węgielkach i dzban wody. Jadł więc i pił, i znowu się położył.
7 Kaj la anĝelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektuŝis lin, kaj diris: Leviĝu, manĝu, ĉar vin atendas granda vojo.
Anioł PANA wrócił ponownie, dotknął go i powiedział: Wstań i jedz, bo masz przed sobą daleką drogę.
8 Kaj li leviĝis kaj manĝis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu manĝado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn ĝis Ĥoreb, la monto de Dio.
Wstał więc i jadł, i pił, i szedł dzięki mocy tego pokarmu czterdzieści dni i czterdzieści nocy aż do Horebu, góry Boga.
9 Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li: Kion vi faras ĉi tie, Elija?
Tam wszedł do jaskini, gdzie przenocował. A oto słowo PANA doszło do niego: Co tu robisz, Eliaszu?
10 Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
Odpowiedział: Byłem bardzo gorliwy względem PANA, Boga zastępów. Synowie Izraela bowiem porzucili twoje przymierze, zburzyli twoje ołtarze i pomordowali mieczem twoich proroków. Ja sam tylko pozostałem i szukają mojej duszy, aby mi ją odebrać.
11 Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
Wtedy on powiedział: Wyjdź, stań na górze przed PANEM. A oto PAN przechodził, a potężny i gwałtowny wiatr rozrywał góry i kruszył skały przed PANEM, [ale] PAN nie był w tym wietrze. Po wietrze było trzęsienie ziemi, [ale] PAN nie był i w tym trzęsieniu ziemi.
12 Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro aŭdiĝis blovado de delikata venteto.
Po trzęsieniu ziemi był ogień, [ale] PAN nie był w ogniu. A po tym ogniu był cichy i delikatny głos.
13 Kiam Elija tion ekaŭdis, li kovris sian vizaĝon per sia mantelo, kaj eliris kaj stariĝis ĉe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li voĉo, kaj diris: Kion vi faras ĉi tie, Elija?
Gdy Eliasz go usłyszał, zasłonił płaszczem swoją twarz, wyszedł i stanął u wejścia do jaskini. A oto głos przemówił do niego: Co tu robisz, Eliaszu?
14 Kaj li respondis: Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, ĉar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni serĉas mian animon, por forpreni ĝin.
A on odpowiedział: Byłem bardzo gorliwy względem PANA, Boga zastępów. Synowie Izraela bowiem porzucili twoje przymierze, zburzyli twoje ołtarze i pomordowali mieczem twoich proroków. Ja sam tylko pozostałem i szukają mojej duszy, aby mi ją odebrać.
15 Kaj la Eternulo diris al li: Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu Ĥazaelon kiel reĝon super Sirio;
Ale PAN powiedział do niego: Idź, wróć tą samą drogą na pustynię Damaszku. A kiedy [tam] przybędziesz, namaścisz Chazaela na króla nad Syrią.
16 kaj Jehun, filon de Nimŝi, sanktoleu kiel reĝon super Izrael; kaj Eliŝan, filon de Ŝafat, el Abel-Meĥola, sanktoleu kiel profeton anstataŭ vi.
A Jehu, syna Nimsziego, namaścisz na króla nad Izraelem. Elizeusza zaś, syna Szafata, z Abel-Mechola, namaścisz na proroka po tobie.
17 Kaj estos, ke kiu saviĝos de la glavo de Ĥazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu saviĝos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Eliŝa.
I stanie się tak, że ktokolwiek uniknie miecza Chazaela, tego zabije Jehu, a ktokolwiek uniknie miecza Jehu, [tego] zabije Elizeusz.
18 Mi restigos el Izrael sep mil, ĉiujn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal kaj kies buŝo ne kisis lin.
Jednak zachowałem sobie w Izraelu siedem tysięcy, których kolana nie zginały się przed Baalem i których usta nie całowały go.
19 Kaj li foriris de tie, kaj trovis Eliŝan, filon de Ŝafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaŭ li, kaj li mem estis ĉe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj ĵetis al li sian mantelon.
Odszedł więc stamtąd i znalazł Elizeusza, syna Szafata, gdy orał. Dwanaście zaprzęgów [wołów szło] przed nim, a on [był] przy dwunastym. Eliasz przeszedł obok niego i wrzucił na niego swój płaszcz.
20 Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris: Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li: Iru kaj revenu, ĉar kion mi faris al vi?
Wtedy opuścił woły, pobiegł za Eliaszem i powiedział: Pozwól mi ucałować swego ojca i swoją matkę, a pójdę za tobą. Odpowiedział: Idź, wróć. Cóż bowiem ci uczyniłem?
21 Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj buĉis ilin, kaj sur la jungaĵo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili manĝis. Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.
Odszedł więc od niego, wziął zaprzęg wołów i zabił je. A na sprzęcie tych wołów ugotował ich mięso i dał ludowi, a oni jedli. Potem wstał i poszedł za Eliaszem, i służył mu.

< 1 Reĝoj 19 >