< 1 Kroniko 29 >

1 Kaj la reĝo David diris al la tuta komunumo: Mia filo Salomono, la sola, kiun elektis la Eternulo, estas juna kaj neforta, kaj la laboro estas granda; ĉar ne por homo estas la loĝejo, sed por Dio la Eternulo.
다윗 왕이 온 회중에게 이르되 내 아들 솔로몬이 홀로 하나님의 택하신 바 되었으나 오히려 어리고 연약하고 이 역사는 크도다 이 전은 사람을 위한 것이 아니요 여호와 하나님을 위한 것이라
2 Mi preparis per mia tuta forto por la domo de mia Dio oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kupron por la kupraj, feron por la feraj, lignon por la lignaj, ŝtonojn oniksajn kaj ŝtonojn enkadrigitajn, ŝtonojn belajn kaj diverskolorajn, kaj ĉiaspecajn ŝtonojn multekostajn, kaj multe da ŝtonoj marmoraj.
내가 이미 내 하나님의 전을 위하여 힘을 다하여 예비하였나니 곧 기구를 만들 금과 은과 놋과 철과 나무며 또 마노와 박을 보석과 꾸밀 보석과 채석과 다른 보석들과 화반석이 매우 많으며
3 Krom tio, pro mia amo al la domo de mia Dio, mian propran trezoron de oro kaj arĝento, kiun mi havas, mi fordonas por la domo de mia Dio, krom tio, kion mi pretigis por la sankta domo:
성전을 위하여 예비한 이 모든 것 외에도 내 마음에 내 하나님의 전을 사모하므로 나의 사유의 금 은으로 내 하나님의 전을 위하여 드렸노니
4 tri mil kikarojn da oro, el la oro de Ofir, kaj sep mil kikarojn da arĝento refandita, por tegi la murojn de la domoj;
곧 오빌의 금 삼천 달란트와 천은 칠천 달란트라 모든 전 벽에 입히며
5 oron por la oraj objektoj, arĝenton por la arĝentaj, kaj por ĉiuj laborotaĵoj de la majstroj. Tamen kiu ankoraŭ deziras oferi hodiaŭ por la Eternulo?
금 은 그릇을 만들며 공장의 손으로 하는 모든 일에 쓰게 하였노니 오늘날 누가 즐거이 손에 채워 여호와께 드리겠느냐
6 Kaj oferis la ĉefoj de patrodomoj, la estroj de la triboj de Izrael, la milestroj kaj centestroj, kaj la estroj super la aferoj de la reĝo;
이에 모든 족장과 이스라엘 모든 지파 어른과 천부장과 백부장과 왕의 사무 감독이 다 즐거이 드리되
7 kaj ili donis por la bezonoj de la domo de Dio kvin mil kikarojn da oro kaj dek mil darkemonojn, kaj dek mil kikarojn da arĝento, kaj dek ok mil kikarojn da kupro, kaj cent mil kikarojn da fero.
하나님의 전 역사를 위하여 금 오천 달란트와 금 다릭 일만과 은 일만 달란트와 놋 일만 팔천 달란트와 철 십만 달란트를 드리고
8 Kaj tiuj, ĉe kiuj troviĝis multekostaj ŝtonoj, donis ilin por la trezorejo de la domo de la Eternulo, en la manojn de Jeĥiel, la Gerŝonido.
무릇 보석이 있는 자는 게르손 사람 여히엘의 손에 부쳐 여호와의 전 곳간에 드렸더라
9 Kaj la popolo ĝojis pro tiu oferado, ĉar el plena koro ili oferis al la Eternulo; ankaŭ la reĝo David ĝojis tre forte.
백성이 자기의 즐거이 드림으로 기뻐하였으니 곧 저희가 성심으로 여호와께 즐거이 드림이며 다윗 왕도 기쁨을 이기지 못하여 하니라
10 Kaj David benis la Eternulon antaŭ la okuloj de la tuta komunumo, kaj David diris: Estu benata, ho Eternulo, Dio de nia patro Izrael, eterne kaj eterne.
다윗이 온 회중앞에서 여호와를 송축하여 가로되 우리 조상 이스라엘의 하나님 여호와여 주는 영원히 송축을 받으시옵소서
11 Al Vi, ho Eternulo, apartenas grandeco, potenco, majesto, venko, kaj gloro, ĉar ĉio en la ĉielo kaj sur la tero estas Via; al Vi, ho Eternulo, apartenas la reĝado, kaj Vi estas alte super ĉiuj estroj.
여호와여! 광대하심과 권능과 영광과 이김과 위엄이 다 주께 속하였사오니 천지에 있는 것이 다 주의 것이로소이다 여호와여 주권도 주께 속하였사오니 주는 높으사 만유의 머리심이니이다
12 Riĉeco kaj honoro venas de Vi; Vi regas super ĉio; en Via mano estas forto kaj potenco; Via mano povas ĉion grandigi kaj fortikigi.
부와 귀가 주께로 말미암고 또 주는 만유의 주재가 되사 손에 권세와 능력이 있사오니 모든 자를 크게 하심과 강하게 하심이 주의 손에 있나이다
13 Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon.
우리 하나님이여! 이제 우리가 주께 감사하오며 주의 영화로운 이름을 찬양하나이다
14 Ĉar kiu estas mi, kaj kio estas mia popolo, ke mi havis la forton, por oferi tiom? de Vi estas ĉio, kaj el Via mano ni donis al Vi.
나와 나의 백성이 무엇이관대 이처럼 즐거운 마음으로 드릴 힘이있었나이까 모든 것이 주께로 말미암았사오니 우리가 주의 손에서 받은 것으로 주께 드렸을 뿐이니이다
15 Pasloĝantoj kaj enmigrintoj ni estas apud Vi, kiel ĉiuj niaj patroj; kiel ombro estas niaj tagoj sur la tero, nenio fortika.
주 앞에서는 우리가 우리 열조와 다름이 없이 나그네와 우거한 자라 세상에 있는 날이 그림자 같아서 머무름이 없나이다
16 Ho Eternulo, nia Dio! ĉi tiu tuta abundaĵo, kiun ni preparis, por konstrui al Vi domon, al Via sankta nomo, estas el Via mano, al Vi ĉio apartenas.
우리 하나님 여호와여! 우리가 주의 거룩한 이름을 위하여 전을 건축하려고 미리 저축한 이 모든 물건이 다 주의 손에서 왔사오니 다 주의 것이니이다
17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco plaĉas al Vi; el sincera koro mi oferis ĉion ĉi tion; kaj nun mi vidas kun ĝojo Vian popolon, kiu troviĝas ĉi tie, ke ĝi oferas al Vi.
나의 하나님이여! 주께서 마음을 감찰하시고 정직을 기뻐하시는줄 내가 아나이다 내가 정직한 마음으로 이 모든 것을 즐거이 드렸사오며 이제 내가 또 여기있는 주의 백성이 주께 즐거이 드리는 것을 보오니 심히 기쁘도소이다
18 Ho Eternulo, Dio de niaj patroj Abraham, Isaak, kaj Izrael! konservu ĝin por ĉiam, ĉi tiun pensmanieron de la koro de Via popolo, kaj turnu ilian koron al Vi.
우리 열조 아브라함과 이삭과 이스라엘의 하나님 여호와여 주께서 이것을 주의 백성의 심중에 영원히 두어 생각하게 하시고 그 마음을 예비하여 주께로 돌아오게 하옵시며
19 Kaj al mia filo Salomono donu koron perfektan, ke li observu Viajn ordonojn, Viajn preskribojn, kaj Viajn leĝojn, ke li ĉion plenumu, kaj ke li konstruu la konstruaĵon, por kiu mi faris la preparojn.
또 내 아들 솔로몬에게 정성된 마음을 주사 주의 계명과 법도와 율례를 지켜 이 모든 일을 행하게 하시고 내가 위하여 예비한 것으로 전을 건축하게 하옵소서
20 Kaj David diris al la tuta komunumo: Benu la Eternulon, vian Dion. Kaj la tuta komunumo benis la Eternulon, Dion de iliaj patroj; kaj ili kliniĝis kun adoro antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la reĝo.
다윗이 온 회중에게 이르되 너희는 너희 하나님 여호와를 송축하라 하매 회중이 그 열조의 하나님 여호와를 송축하고 머리를 숙여 여호와와 왕에게 절하고
21 Kaj ili faris buĉoferojn al la Eternulo. Kaj en la sekvanta tago ili alportis bruloferojn al la Eternulo: mil bovojn, mil virŝafojn, mil ŝafidojn, kune kun iliaj verŝoferoj, kaj multe da oferoj por la tuta Izrael.
이튿날 여호와께 제사를 드리고 또 번제를 드리니 수송아지가 일천이요 수양이 일천이요 어린 양이 일천이요 또 그 전제라 온 이스라엘을 위하여 풍성한 제물을 드리고
22 Kaj ili manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo. Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.
이 날에 무리가 크게 기뻐하여 여호와 앞에서 먹으며 마셨더라 무리가 다윗의 아들 솔로몬으로 다시 왕을 삼아 기름을 부어 여호와께 돌려 주권자가 되게 하고 사독에게도 기름을 부어 제사장이 되게 하니라
23 Kaj Salomono suriris sur la tronon de la Eternulo kiel reĝo anstataŭ sia patro David; kaj li havis sukceson, kaj la tuta Izrael obeadis lin.
솔로몬이 여호와께서 주신 위에 앉아 부친 다윗을 이어 왕이 되어 형통하니 온 이스라엘이 그 명령을 순종하며
24 Kaj ĉiuj estroj kaj eminentuloj, kaj ankaŭ ĉiuj filoj de la reĝo David, submetis sin al la reĝo Salomono.
모든 방백과 용사와 다윗 왕의 여러 아들이 솔로몬 왕에게 복종하니
25 Kaj la Eternulo forte altigis Salomonon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, kaj metis sur lin reĝan majeston, kiu antaŭe estis sur neniu el la reĝoj de Izrael.
여호와께서 솔로몬으로 이스라엘 무리의 목전에 심히 존대케 하시고 또 왕의 위엄을 주사 그 전 이스라엘 모든 왕보다 뛰어나게 하셨더라
26 David, filo de Jiŝaj, estis reĝo super la tuta Izrael.
이새의 아들 다윗이 온 이스라엘의 왕이 되어
27 La tempo, dum kiu li reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.
이스라엘을 치리한 날짜는 사십년이라 헤브론에서 칠년을 치리하였고 예루살렘에서 삼십 삼년을 치리하였더라
28 Kaj li mortis en bona maljuneco, sata de aĝo, riĉeco, kaj gloro; kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Salomono.
저가 나이 많아 늙도록 부하고 존귀하다가 죽으매 그 아들 솔로몬이 대신하여 왕이 되니라
29 La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel, en la kroniko de la profeto Natan, kaj en la kroniko de la viziisto Gad;
다윗 왕의 시종 행적이 선견자 사무엘의 글과 선지자 나단의 글과 선견자 갓의 글에 다 기록되고
30 lia tuta reĝado, lia potenco, kaj la tempo, kiun travivis li kaj Izrael kaj ĉiuj regnoj de la landoj.
또 저의 왕 된 일과 그 권세와 저와 이스라엘과 온 세상 열국의 지난 시사가 다 기록되니라

< 1 Kroniko 29 >