< 撒母耳記上 9 >

1 有一個便雅憫人,名叫基士,是便雅憫人亞斐亞的玄孫,比歌拉的曾孫,洗羅的孫子,亞別的兒子,是個大能的勇士。
Estis viro el la Benjamenidoj, kiu havis la nomon Kiŝ, filo de Abiel, filo de Ceror, filo de Beĥorat, filo de Afiaĥ, Benjamenido, viro forta.
2 他有一個兒子,名叫掃羅,又健壯、又俊美,在以色列人中沒有一個能比他的;身體比眾民高過一頭。
Li havis filon, kies nomo estis Saul; ĉi tiu estis juna kaj bela, kaj neniu el la Izraelidoj estis pli bela ol li; de siaj ŝultroj supren li estis pli alta ol la tuta popolo.
3 掃羅的父親基士丟了幾頭驢,他就吩咐兒子掃羅說:「你帶一個僕人去尋找驢。」
Perdiĝis azeninoj de Kiŝ, patro de Saul; kaj Kiŝ diris al sia filo Saul: Prenu kun vi unu el la junuloj, kaj leviĝu, kaj iru serĉi la azeninojn.
4 掃羅就走過以法蓮山地,又過沙利沙地,都沒有找着;又過沙琳地,驢也不在那裏;又過便雅憫地,還沒有找着。
Kaj li iris sur la monton de Efraim kaj trairis la landon Ŝaliŝa, sed ili ne trovis; kaj ili trairis la landon Ŝaalim, sed tie ne troviĝis; kaj li trairis la landon de Benjamen, sed ili ne trovis.
5 到了蘇弗地,掃羅對跟隨他的僕人說:「我們不如回去,恐怕我父親不為驢掛心,反為我們擔憂。」
Kiam li venis en la landon Cuf, Saul diris al la junulo, kiu estis kun li: Venu, ni reiru hejmen, ĉar alie mia patro eble ĉesos pensi pri la azeninoj kaj estos maltrankvila pri ni.
6 僕人說:「這城裏有一位神人,是眾人所尊重的,凡他所說的全都應驗。我們不如往他那裏去,或者他能將我們當走的路指示我們。」
Kaj tiu diris al li: Jen en ĉi tiu urbo estas Dia homo, homo respektata; ĉio, kion li diras, nepre plenumiĝas; ni iru do tien, eble li montros al ni la vojon, kiun ni devas iri.
7 掃羅對僕人說:「我們若去,有甚麼可以送那人呢?我們囊中的食物都吃盡了,也沒有禮物可以送那神人,我們還有甚麼沒有?」
Kaj Saul diris al sia junulo: Bone, ni iros, sed kion ni alportos al la homo? ĉar la pano elĉerpiĝis en nia sako, kaj ni havas nenian donacon, por alporti al la Dia homo; kion ni havas?
8 僕人回答掃羅說:「我手裏有銀子一舍客勒的四分之一,可以送那神人,請他指示我們當走的路。」(
La junulo plue respondis al Saul kaj diris: Jen en mia mano troviĝas kvarono de arĝenta siklo; mi donos ĝin al la Dia homo, kaj li montros al ni la vojon.
9 從前以色列中,若有人去問上帝,就說:「我們問先見去吧!」現在稱為「先知」的,從前稱為「先見」。)
(En la antaŭa tempo ĉe Izrael oni tiel diradis, kiam oni iris demandi Dion: Ni iru al la antaŭvidisto; ĉar kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto.)
10 掃羅對僕人說:「你說的是,我們可以去。」於是他們往神人所住的城裏去了。
Kaj Saul diris al sia junulo: Bone vi diris; ni iru. Kaj ili iris en la urbon, en kiu loĝis la Dia homo.
11 他們上坡要進城,就遇見幾個少年女子出來打水,問她們說:「先見在這裏沒有?」
Irante supren en la urbon, ili renkontis knabinojn, kiuj eliris, por ĉerpi akvon; kaj ili diris al tiuj: Ĉu la antaŭvidisto estas ĉi tie?
12 女子回答說:「在這裏,他在你們前面。快去吧!他今日正到城裏,因為今日百姓要在邱壇獻祭。
Kaj tiuj respondis al ili kaj diris: Ĉi tie; jen li estas antaŭ vi; nun rapidu, ĉar hodiaŭ li venis en la urbon, ĉar hodiaŭ la popolo alportas buĉoferon sur la altaĵo.
13 在他還沒有上邱壇吃祭物之先,你們一進城必遇見他;因他未到,百姓不能吃,必等他先祝祭,然後請的客才吃。現在你們上去,這時候必遇見他。」
Kiam vi eniros en la urbon, vi tuj trovos lin, antaŭ ol li iros sur la altaĵon, por manĝi; ĉar la popolo ne manĝas antaŭ lia veno, ĉar li benas la buĉoferon, kaj nur poste manĝas la invititoj. Iru do, ĉar nun vi lin trovos.
14 二人就上去;將進城的時候,撒母耳正迎着他們來,要上邱壇去。
Kaj ili iris supren en la urbon. Apenaŭ ili venis en la mezon de la urbo, jen Samuel eliras renkonte al ili, por iri sur la altaĵon.
15 掃羅未到的前一日,耶和華已經指示撒母耳說:
Dume la Eternulo revelaciis al la oreloj de Samuel, unu tagon antaŭ la veno de Saul, dirante:
16 「明日這時候,我必使一個人從便雅憫地到你這裏來,你要膏他作我民以色列的君。他必救我民脫離非利士人的手;因我民的哀聲上達於我,我就眷顧他們。」
Morgaŭ en ĉi tiu tempo Mi sendos al vi homon el la lando de Benjamen, kaj vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo Izrael, kaj li savos Mian popolon el la manoj de la Filiŝtoj; ĉar Mi vidis Mian popolon, kaj ĝiaj krioj atingis Min.
17 撒母耳看見掃羅的時候,耶和華對他說:「看哪,這人就是我對你所說的,他必治理我的民。」
Kiam Samuel ekvidis Saulon, la Eternulo diris al li: Jen estas la homo, pri kiu Mi diris al vi, ke li regos super Mia popolo.
18 掃羅在城門裏走到撒母耳跟前,說:「請告訴我,先見的寓所在哪裏?」
Saul alproksimiĝis al Samuel en la pordego, kaj diris: Diru al mi, mi petas, kie estas ĉi tie la domo de la antaŭvidisto.
19 撒母耳回答說:「我就是先見。你在我前面上邱壇去,因為你們今日必與我同席;明日早晨我送你去,將你心裏的事都告訴你。
Kaj Samuel respondis al Saul kaj diris: Mi estas la antaŭvidisto; iru antaŭ mi sur la altaĵon; vi manĝos kun mi hodiaŭ, kaj morgaŭ mi lasos vin for, kaj mi diros al vi ĉion, kio estas en via koro.
20 至於你前三日所丟的那幾頭驢,你心裏不必掛念,已經找着了。以色列眾人所仰慕的是誰呢?不是仰慕你和你父的全家嗎?」
Kaj pri la azeninoj, kiuj perdiĝis ĉe vi antaŭ tri tagoj, ne zorgu, ĉar ili estas trovitaj. Kaj al kiu apartenos ĉio plej bona en Izrael? ĉu ne al vi kaj al la tuta domo de via patro?
21 掃羅說:「我不是以色列支派中至小的便雅憫人嗎?我家不是便雅憫支派中至小的家嗎?你為何對我說這樣的話呢?」
Saul respondis kaj diris: Mi estas ja Benjamenido, el la plej malgrandaj triboj de Izrael, kaj mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo de Benjamen; kial do vi diris al mi tiajn vortojn?
22 撒母耳領掃羅和他僕人進了客堂,使他們在請來的客中坐首位;客約有三十個人。
Tiam Samuel prenis Saulon kaj lian junulon, kaj enkondukis ilin en la manĝoĉambron, kaj donis al ili lokon supraloke de la invititoj, kiuj estis en la nombro de ĉirkaŭ tridek homoj.
23 撒母耳對廚役說:「我交給你收存的那一分祭肉現在可以拿來。」
Kaj Samuel diris al la kuiristo: Donu tiun porcion, kiun mi donis al vi kaj pri kiu mi diris al vi, ke vi retenu ĝin ĉe vi.
24 廚役就把收存的腿拿來,擺在掃羅面前,撒母耳說:「這是所留下的,放在你面前。吃吧!因我請百姓的時候,特意為你存留這肉到此時。」 當日,掃羅就與撒母耳同席。
Kaj la kuiristo prezentis femuron, kaj tion, kio estas kun ĝi, kaj metis tion antaŭ Saulon, kaj Samuel diris: Jen estas, kio restis; metu ĝin antaŭ vin kaj manĝu, ĉar ĝi estas rezervita por vi por la tempo, por kiu mi invitis la popolon. Kaj Saul manĝis kun Samuel en tiu tago.
25 眾人從邱壇下來進城,撒母耳和掃羅在房頂上說話。
Kaj ili malsupreniris de la altaĵo en la urbon, kaj Samuel parolis kun Saul sur la tegmento.
26 次日清早起來,黎明的時候,掃羅在房頂上。撒母耳呼叫他說:「起來吧,我好送你回去。」掃羅就起來,和撒母耳一同出去。
Kaj ili leviĝis frue; kaj kiam la matenruĝo leviĝis, Samuel vokis Saulon sur la tegmenton, kaj diris: Leviĝu, mi lasos vin for. Kaj Saul leviĝis, kaj ili eliris ambaŭ, li kaj Samuel, eksteren.
27 二人下到城角,撒母耳對掃羅說:「要吩咐僕人先走(僕人就先走了);你且站在這裏,等我將上帝的話傳與你聽。」
Kiam ili atingis la finon de la urbo, Samuel diris al Saul: Diru al la junulo, ke li iru antaŭen (kaj tiu iris antaŭen); kaj vi haltu nun, kaj mi anoncos al vi la diron de Dio.

< 撒母耳記上 9 >