< 约伯记 41 >
1 你能用鱼钩钓上鳄鱼吗? 能用绳子压下它的舌头吗?
Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
2 你能用绳索穿它的鼻子吗? 能用钩穿它的腮骨吗?
Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
5 你岂可拿它当雀鸟玩耍吗? 岂可为你的幼女将它拴住吗?
Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
6 搭伙的渔夫岂可拿它当货物吗? 能把它分给商人吗?
Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
7 你能用倒钩枪扎满它的皮, 能用鱼叉叉满它的头吗?
Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
8 你按手在它身上,想与它争战, 就不再这样行吧!
Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
10 没有那么凶猛的人敢惹它。 这样,谁能在我面前站立得住呢?
Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
11 谁先给我什么,使我偿还呢? 天下万物都是我的。
Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
12 论到鳄鱼的肢体和其大力,并美好的骨骼, 我不能缄默不言。
Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
15 它以坚固的鳞甲为可夸, 紧紧合闭,封得严密。
Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
18 它打喷嚏就发出光来; 它眼睛好像早晨的光线。
Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
20 从它鼻孔冒出烟来, 如烧开的锅和点着的芦苇。
El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
25 它一起来,勇士都惊恐, 心里慌乱,便都昏迷。
Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
26 人若用刀,用枪,用标枪, 用尖枪扎它,都是无用。
Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
34 凡高大的,它无不藐视; 它在骄傲的水族上作王。
Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.