Aionian Verses

Genesis 37:35 (Genezo 37:35)
(parallel missing)
Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro. (Sheol h7585)
Genesis 42:38 (Genezo 42:38)
(parallel missing)
Sed li diris: Mia filo ne iros kun vi; ĉar lia frato mortis, kaj li sola restis. Se lin trafos malfeliĉo sur la vojo, kiun vi iros, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. (Sheol h7585)
Genesis 44:29 (Genezo 44:29)
(parallel missing)
se vi ankaŭ ĉi tiun prenos de mi kaj lin trafos malfeliĉo, tiam vi enirigos miajn grizajn harojn kun malĝojo en Ŝeolon. (Sheol h7585)
Genesis 44:31 (Genezo 44:31)
(parallel missing)
tiam, ekvidinte, ke la knabo forestas, li mortos; kaj viaj sklavoj enirigos la grizajn harojn de via sklavo nia patro kun malĝojo en Ŝeolon. (Sheol h7585)
Numbers 16:30 (Nombroj 16:30)
(parallel missing)
Sed se novan aperon kreos la Eternulo, kaj la tero malfermos sian buŝon, kaj englutos ilin, kaj ĉion, kio apartenas al ili, kaj ili vivaj malsupreniros en Ŝeolon, tiam sciu, ke ĉi tiuj homoj blasfemis kontraŭ la Eternulo. (Sheol h7585)
Numbers 16:33 (Nombroj 16:33)
(parallel missing)
Kaj ili, kaj ĉio, kio apartenis al ili, malsupreniris vivaj en Ŝeolon, kaj fermiĝis super ili la tero, kaj ili forpereis el inter la komunumo. (Sheol h7585)
Deuteronomy 32:22 (Readmono 32:22)
(parallel missing)
Ĉar fajro ekflamis en Mia kolero, Kaj ĝi brulas ĝis la profundoj de Ŝeol, Kaj ĝi ruinigas la teron kaj ĝiajn produktojn, Kaj ĝi bruligas la bazojn de la montoj. (Sheol h7585)
1 Samuel 2:6
(parallel missing)
La Eternulo mortigas kaj vivigas, Malsuprigas en Ŝeolon kaj suprigas. (Sheol h7585)
2 Samuel 22:6
(parallel missing)
La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis; La retoj de la morto min atingis. (Sheol h7585)
1 Kings 2:6 (1 Reĝoj 2:6)
(parallel missing)
Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj iri en paco en Ŝeolon. (Sheol h7585)
1 Kings 2:9 (1 Reĝoj 2:9)
(parallel missing)
Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn grizajn harojn en sango en Ŝeolon. (Sheol h7585)
Job 7:9 (Ijob 7:9)
(parallel missing)
Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon; (Sheol h7585)
Job 11:8 (Ijob 11:8)
(parallel missing)
Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii? (Sheol h7585)
Job 14:13 (Ijob 14:13)
(parallel missing)
Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min! (Sheol h7585)
Job 17:13 (Ijob 17:13)
(parallel missing)
Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito. (Sheol h7585)
Job 17:16 (Ijob 17:16)
(parallel missing)
En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo. (Sheol h7585)
Job 21:13 (Ijob 21:13)
(parallel missing)
Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente. (Sheol h7585)
Job 24:19 (Ijob 24:19)
(parallel missing)
Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn. (Sheol h7585)
Job 26:6 (Ijob 26:6)
(parallel missing)
Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron. (Sheol h7585)
Psalms 6:5 (Psalmaro 6:5)
(parallel missing)
Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin? (Sheol h7585)
Psalms 9:17 (Psalmaro 9:17)
(parallel missing)
La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion. (Sheol h7585)
Psalms 16:10 (Psalmaro 16:10)
(parallel missing)
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. (Sheol h7585)
Psalms 18:5 (Psalmaro 18:5)
(parallel missing)
La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis. (Sheol h7585)
Psalms 30:3 (Psalmaro 30:3)
(parallel missing)
Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon. (Sheol h7585)
Psalms 31:17 (Psalmaro 31:17)
(parallel missing)
Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol. (Sheol h7585)
Psalms 49:14 (Psalmaro 49:14)
(parallel missing)
Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon. (Sheol h7585)
Psalms 49:15 (Psalmaro 49:15)
(parallel missing)
Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. (Sela) (Sheol h7585)
Psalms 55:15 (Psalmaro 55:15)
(parallel missing)
La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo. (Sheol h7585)
Psalms 86:13 (Psalmaro 86:13)
(parallel missing)
Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol. (Sheol h7585)
Psalms 88:3 (Psalmaro 88:3)
(parallel missing)
Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon. (Sheol h7585)
Psalms 89:48 (Psalmaro 89:48)
(parallel missing)
Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? (Sela) (Sheol h7585)
Psalms 116:3 (Psalmaro 116:3)
(parallel missing)
Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis. (Sheol h7585)
Psalms 139:8 (Psalmaro 139:8)
(parallel missing)
Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas. (Sheol h7585)
Psalms 141:7 (Psalmaro 141:7)
(parallel missing)
Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol. (Sheol h7585)
Proverbs 1:12 (Sentencoj 1:12)
(parallel missing)
Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon; (Sheol h7585)
Proverbs 5:5 (Sentencoj 5:5)
(parallel missing)
Ŝiaj piedoj iras malsupren al la morto; Ŝiaj paŝoj atingas Ŝeolon. (Sheol h7585)
Proverbs 7:27 (Sentencoj 7:27)
(parallel missing)
Ŝia domo estas vojoj al Ŝeol, Kiuj kondukas malsupren al la ĉambroj de la morto. (Sheol h7585)
Proverbs 9:18 (Sentencoj 9:18)
(parallel missing)
Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke ŝiaj invititoj estas en la profundoj de Ŝeol. (Sheol h7585)
Proverbs 15:11 (Sentencoj 15:11)
(parallel missing)
Ŝeol kaj la abismo estas antaŭ la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj. (Sheol h7585)
Proverbs 15:24 (Sentencoj 15:24)
(parallel missing)
La vojo de la vivo por saĝulo iras supren, Por ke li evitu Ŝeolon malsupre. (Sheol h7585)
Proverbs 23:14 (Sentencoj 23:14)
(parallel missing)
Vi batos lin per kano, Kaj lian animon vi savos de Ŝeol. (Sheol h7585)
Proverbs 27:20 (Sentencoj 27:20)
(parallel missing)
Ŝeol kaj la abismo neniam satiĝas; Kaj ankaŭ la okuloj de homo neniam satiĝas. (Sheol h7585)
Proverbs 30:16 (Sentencoj 30:16)
(parallel missing)
Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe. (Sheol h7585)
Ecclesiastes 9:10 (Predikanto 9:10)
(parallel missing)
Kion ajn via mano povas fari laŭ via forto, tion faru; ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek saĝo, en Ŝeol, kien vi iros. (Sheol h7585)
Song of Solomon 8:6 (Alt Kanto 8:6)
(parallel missing)
Konservu min kiel sigelon en via koro, kiel sigelon sur via brako; Ĉar la amo estas forta kiel la morto; La ĵaluzo estas nefleksebla kiel Ŝeol; Ĝiaj brulaĵoj estas brulaĵoj de fajro, La flamo de la Eternulo. (Sheol h7585)
Isaiah 5:14 (Jesaja 5:14)
(parallel missing)
Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo. (Sheol h7585)
Isaiah 7:11 (Jesaja 7:11)
(parallel missing)
Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre. (Sheol h7585)
Isaiah 14:9 (Jesaja 14:9)
(parallel missing)
Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj. (Sheol h7585)
Isaiah 14:11 (Jesaja 14:11)
(parallel missing)
en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. (Sheol h7585)
Isaiah 14:15 (Jesaja 14:15)
(parallel missing)
Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (Sheol h7585)
Isaiah 28:15 (Jesaja 28:15)
(parallel missing)
Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros. (Sheol h7585)
Isaiah 28:18 (Jesaja 28:18)
(parallel missing)
Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi. (Sheol h7585)
Isaiah 38:10 (Jesaja 38:10)
(parallel missing)
Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj; (Sheol h7585)
Isaiah 38:18 (Jesaja 38:18)
(parallel missing)
Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon. (Sheol h7585)
Isaiah 57:9 (Jesaja 57:9)
(parallel missing)
Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol. (Sheol h7585)
Ezekiel 31:15 (Jeĥezkel 31:15)
(parallel missing)
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tago, kiam ĝi iros en Ŝeolon, Mi faros funebron, Mi fermos pro ĝi la abismon, Mi haltigos ĝiajn riverojn, ke stariĝu la grandaj akvoj, Mi mallumigos pro ĝi Lebanonon, kaj ĉiuj arboj de la kampo estos afliktitaj. (Sheol h7585)
Ezekiel 31:16 (Jeĥezkel 31:16)
(parallel missing)
Per la bruo de ĝia falo Mi ektremigos la naciojn, kiam Mi puŝos ĝin en Ŝeolon al tiuj, kiuj iris en la tombon; kaj konsoliĝos en la profundo subtera ĉiuj arboj de Eden, la plej elektitaj kaj plej bonaj de Lebanon, ĉiuj akvonutrataj. (Sheol h7585)
Ezekiel 31:17 (Jeĥezkel 31:17)
(parallel missing)
Ĉar ankaŭ ili iros en Ŝeolon, al tiuj, kiuj estis mortigitaj de glavo, kaj ĝiaj kunuloj, kiuj sidis sub ĝia ombro inter la nacioj. (Sheol h7585)
Ezekiel 32:21 (Jeĥezkel 32:21)
(parallel missing)
Ekparolos al ĝi la potencaj herooj el meze de Ŝeol, kiuj kune kun ĝiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkuŝis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. (Sheol h7585)
Ezekiel 32:27 (Jeĥezkel 32:27)
(parallel missing)
Ili ne kuŝas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en Ŝeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, ĉar kiel fortuloj ili ĵetadis ĉirkaŭ si teruron sur la tero de la vivantoj. (Sheol h7585)
Hosea 13:14 (Hoŝea 13:14)
(parallel missing)
El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj. (Sheol h7585)
Amos 9:2
(parallel missing)
Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin. (Sheol h7585)
Jonah 2:2 (Jona 2:2)
(parallel missing)
Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. (Sheol h7585)
Habakkuk 2:5 (Ĥabakuk 2:5)
(parallel missing)
La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn. (Sheol h7585)
Matthew 5:22 (Mateo 5:22)
(parallel missing)
sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraŭ sia frato, tiu estos en danĝero de juĝado; kaj kiu diros al sia frato: Raka, tiu estos en danĝero de la sinedrio; kaj kiu diros: Malsaĝulo, tiu estos en danĝero de Gehena de fajro. (Geenna g1067)
Matthew 5:29 (Mateo 5:29)
(parallel missing)
Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elŝiru kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en Gehenan. (Geenna g1067)
Matthew 5:30 (Mateo 5:30)
(parallel missing)
Kaj se via dekstra mano faligas vin, detranĉu kaj forĵetu ĝin; ĉar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan. (Geenna g1067)
Matthew 10:28 (Mateo 10:28)
(parallel missing)
Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena. (Geenna g1067)
Matthew 11:23 (Mateo 11:23)
(parallel missing)
Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. (Hadēs g86)
Matthew 12:32 (Mateo 12:32)
(parallel missing)
Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraŭ la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraŭ la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en ĉi tiu mondo, nek en la venonta. (aiōn g165)
Matthew 13:22 (Mateo 13:22)
(parallel missing)
Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu aŭdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo sufokas la vorton, kaj li fariĝas senfrukta. (aiōn g165)
Matthew 13:39 (Mateo 13:39)
(parallel missing)
kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondaĝo; kaj la rikoltistoj estas anĝeloj. (aiōn g165)
Matthew 13:40 (Mateo 13:40)
(parallel missing)
Kiel do la lolo estas kolektita kaj bruligita per fajro, tiel estos ĉe la fino de la mondaĝo. (aiōn g165)
Matthew 13:49 (Mateo 13:49)
(parallel missing)
Tiel estos en la fino de la mondaĝo: la anĝeloj eliros, kaj apartigos la malbonulojn el inter la justuloj, (aiōn g165)
Matthew 16:18 (Mateo 16:18)
(parallel missing)
Kaj mi diras al vi, ke vi estas Petro, kaj sur ĉi tiu roko mi konstruos mian eklezion; kaj pordegoj de Hades ne superfortos ĝin. (Hadēs g86)
Matthew 18:8 (Mateo 18:8)
(parallel missing)
Kaj se via mano aŭ via piedo faligas vin, detranĉu ĝin kaj forĵetu ĝin de vi: estas bone por vi eniri en vivon kripla aŭ lama prefere ol, havante du manojn aŭ du piedojn, esti enĵetita en la eternan fajron. (aiōnios g166)
Matthew 18:9 (Mateo 18:9)
(parallel missing)
Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin kaj forĵetu ĝin de vi; estas bone por vi eniri en vivon unuokula prefere ol, havante du okulojn, esti enĵetita en Gehenan de fajro. (Geenna g1067)
Matthew 19:16 (Mateo 19:16)
(parallel missing)
Kaj jen unu viro, veninte al li, diris: Majstro, kian bonon mi faru, por ke mi ricevu eternan vivon? (aiōnios g166)
Matthew 19:29 (Mateo 19:29)
(parallel missing)
Kaj ĉiu, kiu forlasis domojn aŭ fratojn aŭ fratinojn aŭ patron aŭ patrinon aŭ infanojn aŭ kampojn pro mia nomo, ricevos multoble kaj heredos eternan vivon. (aiōnios g166)
Matthew 21:19 (Mateo 21:19)
(parallel missing)
Kaj vidante figarbon apud la vojo, li iris al ĝi, kaj trovis sur ĝi nenion krom folioj; kaj li diris al ĝi: Ne plu estu frukto sur vi por eterne. Kaj tuj la figarbo forvelkis. (aiōn g165)
Matthew 23:15 (Mateo 23:15)
(parallel missing)
Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem. (Geenna g1067)
Matthew 23:33 (Mateo 23:33)
(parallel missing)
Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? (Geenna g1067)
Matthew 24:3 (Mateo 24:3)
(parallel missing)
Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la disĉiploj venis aparte al li, dirante: Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturiĝo de la mondaĝo? (aiōn g165)
Matthew 25:41 (Mateo 25:41)
(parallel missing)
Tiam li diros al tiuj, kiuj staras maldekstre: For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj anĝeloj; (aiōnios g166)
Matthew 25:46 (Mateo 25:46)
(parallel missing)
Kaj ĉi tiuj foriros en eternan punon, sed la justuloj en eternan vivon. (aiōnios g166)
Matthew 28:20 (Mateo 28:20)
(parallel missing)
instruante ilin observi ĉion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi ĉiujn tagojn, ĝis la maturiĝo de la mondaĝo. (aiōn g165)
Mark 3:29 (Marko 3:29)
(parallel missing)
sed iu, kiu blasfemos kontraŭ la Sankta Spirito, eterne ne havos pardonon, sed estas kulpa pri eterna peko; (aiōn g165, aiōnios g166)
Mark 4:19 (Marko 4:19)
(parallel missing)
sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de riĉo kaj la deziroj al aliaj aferoj, enirante, sufokas la vorton, kaj ĝi fariĝas senfrukta. (aiōn g165)
Mark 9:43 (Marko 9:43)
(parallel missing)
Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, (Geenna g1067)
Mark 9:45 (Marko 9:45)
(parallel missing)
Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, (Geenna g1067)
Mark 9:47 (Marko 9:47)
(parallel missing)
Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, (Geenna g1067)
Mark 10:17 (Marko 10:17)
(parallel missing)
Kaj dum li foriris sur la vojo, unu homo kuris al li kaj genuis antaŭ li, kaj demandis lin: Bona Majstro, kion mi faru, por ke mi heredu eternan vivon? (aiōnios g166)
Mark 10:30 (Marko 10:30)
(parallel missing)
kaj kiu ne ricevos centoble en ĉi tiu tempo, domojn kaj fratojn kaj fratinojn kaj patrinojn kaj infanojn kaj kampojn, kun persekutado; kaj en la venonta mondo eternan vivon. (aiōn g165, aiōnios g166)
Mark 11:14 (Marko 11:14)
(parallel missing)
Kaj responde li diris al ĝi: Neniu por ĉiam manĝu frukton el vi. Kaj aŭdis la disĉiploj. (aiōn g165)
y sinará Crallis deltó andré o quer de Jacob. Y desquero chim na terelará anda. (aiōn g165)
kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon. (aiōn g165)
Andiar sasta penó á amáres batuces, á Abraham y á sus chaborés deltó. (aiōn g165)
Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne. (aiōn g165)
Como penó por mui de sus majarés Prophetas, andré os sarés gresés. (aiōn g165)
Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo, (aiōn g165)
Y le manguelaban, que na os bichabase al butron. (Abyssos g12)
Kaj ili petegis lin, ke li ne ordonu al ili foriri en la abismon. (Abyssos g12)
Y tucue, Capharnaúm, ardiñado disde o Charos, disde o butrón sinarás chibado ostely. (Hadēs g86)
Kaj vi, Kapernaum, ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi ja malsupreniros ĝis Hades. (Hadēs g86)
Y se ardiñó yeque Chande de la Eschastra, y le penó somia pesquilarle: ¿Duquendio, que quereláre somia terelar chipen deltó? (aiōnios g166)
Kaj jen unu leĝisto stariĝis, kaj tentis lin, dirante: Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? (aiōnios g166)
Tami menda penaré sangue á coin jomte terelar dal: Terelad dal á ocola, sos despues de nicobar a chipen, terela ezor de bucharar al butron: andiar sangue penelo, a ocona terelad dal. (Geenna g1067)
Sed mi montros al vi, kiun vi devas timi: Timu Tiun, kiu, mortiginte, plue havas aŭtoritaton enĵeti en Gehenan; jes, mi diras al vi: Tiun timu. (Geenna g1067)
Y loó ó erañó al queresquero choro, presas queró saro cuerdamente: presas os chai de ocona gré chanelan butér andré su beda, que os chai e dut. (aiōn g165)
Kaj tiu sinjoro laŭdis la maljustan administranton, ĉar li prudente agis; ĉar la filoj de ĉi tiu mondo estas en sia generacio pli prudentaj, ol la filoj de la lumo. (aiōn g165)
Menda sangue penelo: Que quereleis monres es manchines e choripen; somia que pur perareis, ustilelen sangue andré eternos querés. (aiōnios g166)
Kaj mi diras al vi: Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco, por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. (aiōnios g166)
Y ardiñelando as aquias, pur sinaba andré os jacháres, diqueló de muy dur á Abraham, y á Lazaro andré desquero chepo: (Hadēs g86)
Kaj en Hades li levis siajn okulojn, estante en turmentoj, kaj vidis Abrahamon malproksime kaj Lazaron sur lia sino. (Hadēs g86)
Y le puchabó yeque tintin baro, penando: Duquendio lacho, ¿qué querelaré somia alachar a chipen que na marela? (aiōnios g166)
Kaj unu reganto demandis al li, dirante: Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon? (aiōnios g166)
Sos na terele de alachar baribu butér andré ocona chiros; y andré o chim que abillele a chipen que na marela. (aiōn g165, aiōnios g166)
kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan. (aiōn g165, aiōnios g166)
Y Jesus les penó: Os chabores de ocona sueti se romandiñelan, y sinelan diñados en romandiñipen: (aiōn g165)
Kaj Jesuo diris al ili: La filoj de ĉi tiu mondo edziĝas kaj estas edzigataj; (aiōn g165)
Tami junos sos sinarán juzgados cabalicos de ocola sueti, y e resurreccion es mulés, na se romandiñarán, ni sinarán diñados en romandiñipen. (aiōn g165)
sed kiuj estas juĝitaj indaj atingi tiun mondon kaj la releviĝon el la mortintoj, tiuj nek edziĝas nek edziniĝas; (aiōn g165)
John 3:16 (Johano 3:16)
(parallel missing)
Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon, por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon. (aiōnios g166)
John 3:36 (Johano 3:36)
(parallel missing)
Kiu fidas al la Filo, tiu havas eternan vivon; sed kiu ne obeas al la Filo, tiu ne vidos vivon, sed la kolero de Dio sur li restas. (aiōnios g166)
John 4:14 (Johano 4:14)
(parallel missing)
sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, fariĝos en li fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo. (aiōn g165, aiōnios g166)
John 4:36 (Johano 4:36)
(parallel missing)
La rikoltanto ricevas salajron, kaj kolektas frukton por eterna vivo, por ke ĝoju kune la semanto kaj la rikoltanto. (aiōnios g166)
John 5:24 (Johano 5:24)
(parallel missing)
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon. (aiōnios g166)
John 5:39 (Johano 5:39)
(parallel missing)
Vi esploras la Skribojn, ĉar vi opinias, ke en ili vi havas eternan vivon; kaj ili estas tio, kio atestas pri mi; (aiōnios g166)
John 6:27 (Johano 6:27)
(parallel missing)
Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis. (aiōnios g166)
John 6:40 (Johano 6:40)
(parallel missing)
Ĉar estas la volo de mia Patro, ke ĉiu, kiu vidas la Filon kaj kredas al li, havu eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (aiōnios g166)
John 6:47 (Johano 6:47)
(parallel missing)
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. (aiōnios g166)
John 6:51 (Johano 6:51)
(parallel missing)
Mi estas la viva pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; se iu manĝos el ĉi tiu pano, tiu vivos eterne; kaj la pano, kiun mi donos, estas mia karno, por la vivo de la mondo. (aiōn g165)
John 6:54 (Johano 6:54)
(parallel missing)
Kiu manĝas mian karnon kaj trinkas mian sangon, tiu havas eternan vivon; kaj mi levos tiun en la lasta tago. (aiōnios g166)
John 6:58 (Johano 6:58)
(parallel missing)
Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; ne kiel la patroj manĝis, kaj mortis; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne. (aiōn g165)
John 6:68 (Johano 6:68)
(parallel missing)
Simon Petro respondis al li: Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. (aiōnios g166)
John 8:35 (Johano 8:35)
(parallel missing)
Kaj la sklavo ne ĉiam restas en la domo, sed la filo ĉiam restas. (aiōn g165)
John 8:51 (Johano 8:51)
(parallel missing)
Vere, vere, mi diras al vi: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam vidos. (aiōn g165)
John 8:52 (Johano 8:52)
(parallel missing)
La Judoj diris al li: Nun ni scias, ke vi havas demonon. Mortis Abraham, kaj la profetoj; kaj vi diras: Se iu observos mian vorton, tiu la morton neniam gustumos. (aiōn g165)
John 9:32 (Johano 9:32)
(parallel missing)
De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. (aiōn g165)
John 10:28 (Johano 10:28)
(parallel missing)
kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. (aiōn g165, aiōnios g166)
John 11:26 (Johano 11:26)
(parallel missing)
kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos. Ĉu vi tion kredas? (aiōn g165)
John 12:25 (Johano 12:25)
(parallel missing)
Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. (aiōnios g166)
John 12:34 (Johano 12:34)
(parallel missing)
La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? (aiōn g165)
John 12:50 (Johano 12:50)
(parallel missing)
Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas. (aiōnios g166)
John 13:8 (Johano 13:8)
(parallel missing)
Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. (aiōn g165)
John 14:16 (Johano 14:16)
(parallel missing)
Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; (aiōn g165)
John 17:2 (Johano 17:2)
(parallel missing)
kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. (aiōnios g166)
John 17:3 (Johano 17:3)
(parallel missing)
Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. (aiōnios g166)
Acts 2:27 (Agoj 2:27)
(parallel missing)
Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. (Hadēs g86)
Acts 2:31 (Agoj 2:31)
(parallel missing)
li, antaŭvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al Ŝeol, kaj lia karno ne forputros. (Hadēs g86)
Acts 3:21 (Agoj 3:21)
(parallel missing)
kiun la ĉielo devas ricevi ĝis la tempoj de restarigo de ĉio, pri kiuj parolis Dio per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj jam de antikva tempo. (aiōn g165)
Acts 13:46 (Agoj 13:46)
(parallel missing)
Kaj Paŭlo kaj Barnabas, parolante kuraĝe, diris: Estis necese paroli al vi unue la vorton de Dio. Sed ĉar vi forpuŝis ĝin kaj ne juĝas vin indaj je la eterna vivo, jen ni turnas nin al la nacianoj. (aiōnios g166)
Acts 13:48 (Agoj 13:48)
(parallel missing)
Kaj aŭdinte tion, la nacianoj ĝojis, kaj gloris la vorton de Dio; kaj el ili kredis ĉiuj, kiuj estis difinitaj por eterna vivo. (aiōnios g166)
Acts 15:18 (Agoj 15:18)
(parallel missing)
Kiu tion faras jam de la tempo antikva. (aiōn g165)
Romans 1:20 (Romanoj 1:20)
(parallel missing)
Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo; (aïdios g126)
Romans 1:25 (Romanoj 1:25)
(parallel missing)
kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen. (aiōn g165)
Romans 2:7 (Romanoj 2:7)
(parallel missing)
al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon; (aiōnios g166)
Romans 5:21 (Romanoj 5:21)
(parallel missing)
por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. (aiōnios g166)
Romans 6:22 (Romanoj 6:22)
(parallel missing)
Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon. (aiōnios g166)
Romans 6:23 (Romanoj 6:23)
(parallel missing)
Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. (aiōnios g166)
Romans 9:5 (Romanoj 9:5)
(parallel missing)
kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen. (aiōn g165)
Romans 10:7 (Romanoj 10:7)
(parallel missing)
nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj). (Abyssos g12)
Romans 11:32 (Romanoj 11:32)
(parallel missing)
Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn. (eleēsē g1653)
Romans 11:36 (Romanoj 11:36)
(parallel missing)
Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen. (aiōn g165)
Romans 12:2 (Romanoj 12:2)
(parallel missing)
Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio. (aiōn g165)
Romans 16:25 (Romanoj 16:25)
(parallel missing)
Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, (aiōnios g166)
Romans 16:26 (Romanoj 16:26)
(parallel missing)
sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido; (aiōnios g166)
Romans 16:27 (Romanoj 16:27)
(parallel missing)
al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
1-Corinthians 1:20 (1 Korintanoj 1:20)
(parallel missing)
Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo? (aiōn g165)
1-Corinthians 2:6 (1 Korintanoj 2:6)
(parallel missing)
Tamen ni parolas saĝecon inter plenaĝuloj, sed saĝecon ne de ĉi tiu mondo, nek de la regantoj de ĉi tiu mondo, kiuj neniiĝas; (aiōn g165)
1-Corinthians 2:7 (1 Korintanoj 2:7)
(parallel missing)
sed ni parolas la saĝecon de Dio en mistero, la saĝecon kaŝitan, kiun Dio antaŭdestinis antaŭ la mondaĝoj por nia glorado; (aiōn g165)
1-Corinthians 2:8 (1 Korintanoj 2:8)
(parallel missing)
kaj kiun scias neniu el la regantoj de ĉi tiu mondo; ĉar se ili ĝin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro; (aiōn g165)
1-Corinthians 3:18 (1 Korintanoj 3:18)
(parallel missing)
Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. (aiōn g165)
1-Corinthians 8:13 (1 Korintanoj 8:13)
(parallel missing)
Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton. (aiōn g165)
1-Corinthians 10:11 (1 Korintanoj 10:11)
(parallel missing)
Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj ĝi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondaĝoj. (aiōn g165)
1-Corinthians 15:55 (1 Korintanoj 15:55)
(parallel missing)
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? (Hadēs g86)
2-Corinthians 4:4 (2 Korintanoj 4:4)
(parallel missing)
en kiuj la dio de ĉi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. (aiōn g165)
2-Corinthians 4:17 (2 Korintanoj 4:17)
(parallel missing)
Ĉar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; (aiōnios g166)
2-Corinthians 4:18 (2 Korintanoj 4:18)
(parallel missing)
dum ni rigardas ne la vidataĵojn, sed la nevidataĵojn; ĉar la vidataĵoj estas tempaj, sed la nevidataĵoj estas eternaj. (aiōnios g166)
2-Corinthians 5:1 (2 Korintanoj 5:1)
(parallel missing)
Ĉar ni scias, ke se la surtera loĝejo de nia tabernaklo dissolviĝos, ni havas de Dio konstruaĵon, domon ne manfaritan, eternan en la ĉieloj. (aiōnios g166)
2-Corinthians 9:9 (2 Korintanoj 9:9)
(parallel missing)
kiel estas skribite: Li ŝutis kaj donis al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne. (aiōn g165)
2-Corinthians 11:31 (2 Korintanoj 11:31)
(parallel missing)
La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu ĉiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas. (aiōn g165)
Galatians 1:4 (Galatoj 1:4)
(parallel missing)
kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro; (aiōn g165)
Galatians 1:5 (Galatoj 1:5)
(parallel missing)
al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Galatians 6:8 (Galatoj 6:8)
(parallel missing)
Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon. (aiōnios g166)
Ephesians 1:21 (Efesanoj 1:21)
(parallel missing)
multe super ĉiu reganto kaj aŭtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj ĉiu nomo nomata, ne nur en ĉi tiu mondo, sed ankaŭ en la estonta; (aiōn g165)
Ephesians 2:2 (Efesanoj 2:2)
(parallel missing)
en kiuj vi iam iradis laŭ la vojo de ĉi tiu mondo, laŭ la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo; (aiōn g165)
Ephesians 2:7 (Efesanoj 2:7)
(parallel missing)
por montri en la mondaĝoj estontaj la superabundan riĉecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo: (aiōn g165)
Ephesians 3:9 (Efesanoj 3:9)
(parallel missing)
kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion; (aiōn g165)
Ephesians 3:11 (Efesanoj 3:11)
(parallel missing)
laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro; (aiōn g165)
Ephesians 3:21 (Efesanoj 3:21)
(parallel missing)
estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Ephesians 6:12 (Efesanoj 6:12)
(parallel missing)
Ĉar nia luktado estas ne kontraŭ sango kaj karno, sed kontraŭ regantoj, kontraŭ aŭtoritatoj, kontraŭ mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraŭ la spiritaroj de malbono en la ĉielejoj. (aiōn g165)
Philippians 4:20 (Filipianoj 4:20)
(parallel missing)
Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Colossians 1:26 (Koloseanoj 1:26)
(parallel missing)
la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj, (aiōn g165)
2-Thessalonians 1:9 (2 Tesalonikanoj 1:9)
(parallel missing)
kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco, (aiōnios g166)
2-Thessalonians 2:16 (2 Tesalonikanoj 2:16)
(parallel missing)
Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco, (aiōnios g166)
1-Timothy 1:16 (1 Timoteo 1:16)
(parallel missing)
tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo. (aiōnios g166)
1-Timothy 1:17 (1 Timoteo 1:17)
(parallel missing)
Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
1-Timothy 6:12 (1 Timoteo 6:12)
(parallel missing)
Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaŭ multaj atestantoj. (aiōnios g166)
1-Timothy 6:16 (1 Timoteo 6:16)
(parallel missing)
kiu sola havas senmortecon, loĝante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen. (aiōnios g166)
1-Timothy 6:17 (1 Timoteo 6:17)
(parallel missing)
Admonu tiujn, kiuj estas riĉaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la riĉo, sed sur Dion, kiu donas al ni riĉe ĉion por ĝuado; (aiōn g165)
2-Timothy 1:9 (2 Timoteo 1:9)
(parallel missing)
kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, (aiōnios g166)
2-Timothy 2:10 (2 Timoteo 2:10)
(parallel missing)
Tial mi suferas ĉion pro la elektitoj, por ke ili ankaŭ atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna. (aiōnios g166)
2-Timothy 4:10 (2 Timoteo 4:10)
(parallel missing)
ĉar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo. (aiōn g165)
2-Timothy 4:18 (2 Timoteo 4:18)
(parallel missing)
La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Titus 1:2 (Tito 1:2)
(parallel missing)
kun espero al eterna vivo, kiun la senmensoga Dio promesis antaŭ la tempoj eternaj, (aiōnios g166)
Titus 2:12 (Tito 2:12)
(parallel missing)
instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, (aiōn g165)
Titus 3:7 (Tito 3:7)
(parallel missing)
por ke ni, justigite per Lia graco, fariĝu heredantoj laŭ la espero de eterna vivo. (aiōnios g166)
Philemon 1:15 (Filemon 1:15)
(parallel missing)
Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; (aiōnios g166)
Hebrews 1:2 (Hebroj 1:2)
(parallel missing)
en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn, (aiōn g165)
Hebrews 1:8 (Hebroj 1:8)
(parallel missing)
sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco. (aiōn g165)
Hebrews 5:6 (Hebroj 5:6)
(parallel missing)
kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek. (aiōn g165)
Hebrews 5:9 (Hebroj 5:9)
(parallel missing)
kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj; (aiōnios g166)
Hebrews 6:2 (Hebroj 6:2)
(parallel missing)
de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo. (aiōnios g166)
Hebrews 6:5 (Hebroj 6:5)
(parallel missing)
kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo, (aiōn g165)
Hebrews 6:20 (Hebroj 6:20)
(parallel missing)
kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek. (aiōn g165)
Hebrews 7:17 (Hebroj 7:17)
(parallel missing)
ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek. (aiōn g165)
Hebrews 7:21 (Hebroj 7:21)
(parallel missing)
(ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam); (aiōn g165)
Hebrews 7:24 (Hebroj 7:24)
(parallel missing)
sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla. (aiōn g165)
Hebrews 7:28 (Hebroj 7:28)
(parallel missing)
Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam. (aiōn g165)
Hebrews 9:12 (Hebroj 9:12)
(parallel missing)
nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton. (aiōnios g166)
Hebrews 9:14 (Hebroj 9:14)
(parallel missing)
kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio? (aiōnios g166)
Hebrews 9:15 (Hebroj 9:15)
(parallel missing)
Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo. (aiōnios g166)
Hebrews 9:26 (Hebroj 9:26)
(parallel missing)
alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem. (aiōn g165)
Hebrews 11:3 (Hebroj 11:3)
(parallel missing)
Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj. (aiōn g165)
Hebrews 13:8 (Hebroj 13:8)
(parallel missing)
Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. (aiōn g165)
Hebrews 13:20 (Hebroj 13:20)
(parallel missing)
Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo, (aiōnios g166)
Hebrews 13:21 (Hebroj 13:21)
(parallel missing)
perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
James 3:6 (Jakobo 3:6)
(parallel missing)
Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena. (Geenna g1067)
1-Peter 1:23 (1 Petro 1:23)
(parallel missing)
renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta. (aiōn g165)
1-Peter 1:25 (1 Petro 1:25)
(parallel missing)
Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi. (aiōn g165)
1-Peter 4:11 (1 Petro 4:11)
(parallel missing)
se iu parolas, li parolu kvazaŭ orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaŭ el la forto, kiun Dio provizas; por ke en ĉio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
1-Peter 5:10 (1 Petro 5:10)
(parallel missing)
Kaj la Dio de ĉia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn. (aiōnios g166)
1-Peter 5:11 (1 Petro 5:11)
(parallel missing)
Al Li estu la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
2-Peter 1:11 (2 Petro 1:11)
(parallel missing)
ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. (aiōnios g166)
2-Peter 2:4 (2 Petro 2:4)
(parallel missing)
Ĉar se Dio ne indulgis anĝelojn pekintajn, sed, eninferiginte ilin en kavernojn de mallumo, transdonis ilin rezervatajn por la juĝo; (Tartaroō g5020)
2-Peter 3:18 (2 Petro 3:18)
(parallel missing)
Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj ĝis la tago de eterneco. Amen. (aiōn g165)
1-John 1:2 (1 Johano 1:2)
(parallel missing)
(kaj la vivo elmontriĝis, kaj ni vidis kaj atestas kaj anoncas al vi la vivon, la eternan vivon, kiu estis ĉe la Patro kaj montriĝis al ni); (aiōnios g166)
1-John 2:17 (1 Johano 2:17)
(parallel missing)
Kaj forpasas la mondo kaj ĝia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne. (aiōn g165)
1-John 2:25 (1 Johano 2:25)
(parallel missing)
Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni: la vivo eterna. (aiōnios g166)
1-John 3:15 (1 Johano 3:15)
(parallel missing)
Ĉiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke ĉiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li. (aiōnios g166)
1-John 5:11 (1 Johano 5:11)
(parallel missing)
Kaj jen estas la atesto: ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo. (aiōnios g166)
1-John 5:13 (1 Johano 5:13)
(parallel missing)
Ĉi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio. (aiōnios g166)
1-John 5:20 (1 Johano 5:20)
(parallel missing)
Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. (aiōnios g166)
2-John 1:2 (2 Johano 1:2)
(parallel missing)
pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam: (aiōn g165)
Jude 1:6 (Judas 1:6)
(parallel missing)
Kaj anĝelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran loĝejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj ĉiamaj ĝis la juĝo en la granda tago. (aïdios g126)
Jude 1:7 (Judas 1:7)
(parallel missing)
Kiel ankaŭ Sodom kaj Gomora kaj la ĉirkaŭaj urboj tiel same, kiel ĉi tiuj, malĉastiĝinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro. (aiōnios g166)
Jude 1:13 (Judas 1:13)
(parallel missing)
sovaĝaj marondoj, elŝaŭmantaj siajn hontindaĵojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata. (aiōn g165)
Jude 1:21 (Judas 1:21)
(parallel missing)
konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. (aiōnios g166)
Jude 1:25 (Judas 1:25)
(parallel missing)
al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj aŭtoritato, antaŭ ĉiu mondaĝo, kaj nun, kaj ĝis la eterneco. Amen. (aiōn g165)
Revelation 1:6 (Apokalipso 1:6)
(parallel missing)
kaj faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Revelation 1:18 (Apokalipso 1:18)
(parallel missing)
kaj la vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. (aiōn g165, Hadēs g86)
Revelation 4:9 (Apokalipso 4:9)
(parallel missing)
Kaj kiam la kreitaĵoj donos gloron kaj honoron kaj dankon al la Sidanto sur la trono, al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, (aiōn g165)
Revelation 4:10 (Apokalipso 4:10)
(parallel missing)
la dudek kvar presbiteroj falos antaŭ la Sidanto sur la trono, kaj ili adorkliniĝos al la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kaj ĵetos siajn kronojn antaŭ la trono, dirante: (aiōn g165)
Revelation 5:13 (Apokalipso 5:13)
(parallel missing)
Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165)
Revelation 6:8 (Apokalipso 6:8)
(parallel missing)
Kaj mi rigardis, kaj jen pala ĉevalo; kaj la nomo de la sidanta sur ĝi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili aŭtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovaĝaj bestoj de la tero. (Hadēs g86)
Revelation 7:12 (Apokalipso 7:12)
(parallel missing)
dirante: Amen; La laŭdo kaj la gloro kaj la saĝeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por ĉiam kaj eterne. Amen. (aiōn g165)
Revelation 9:1 (Apokalipso 9:1)
(parallel missing)
Kaj la kvina anĝelo trumpetis, kaj mi vidis stelon el la ĉielo falintan sur la teron; kaj al li estis donita la ŝlosilo de la puto de la abismo. (Abyssos g12)
Revelation 9:2 (Apokalipso 9:2)
(parallel missing)
Kaj li malfermis la puton de la abismo; kaj el la puto leviĝadis fumo, kiel fumo el granda forno; kaj mallumiĝis la suno kaj la aero pro la fumo de la puto. (Abyssos g12)
Revelation 9:11 (Apokalipso 9:11)
(parallel missing)
Ili havis super si reĝon, la anĝelon de la abismo; lia nomo estas en la Hebrea lingvo Abadon, kaj en la Greka lingvo li havas la nomon Apolion. (Abyssos g12)
Revelation 10:6 (Apokalipso 10:6)
(parallel missing)
kaj ĵuris per la Vivanto por ĉiam kaj eterne, kiu kreis la ĉielon kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la teron kaj tion, kio estas en ĝi, kaj la maron kaj tion, kio estas en ĝi, ke tempo ne plu ekzistos; (aiōn g165)
Revelation 11:7 (Apokalipso 11:7)
(parallel missing)
Kaj kiam ili finos sian ateston, la besto, kiu suprenvenas el la abismo, faros militon kontraŭ ili kaj venkos ilin kaj mortigos ilin. (Abyssos g12)
Revelation 11:15 (Apokalipso 11:15)
(parallel missing)
Kaj la sepa anĝelo trumpetis; kaj fariĝis grandaj voĉoj en la ĉielo, dirante: La regno de la mondo fariĝis regno de nia Sinjoro kaj de Lia Kristo; kaj li reĝos por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165)
Revelation 14:6 (Apokalipso 14:6)
(parallel missing)
Kaj mi vidis alian anĝelon, flugantan en meza ĉielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la loĝantojn de la tero kaj ĉiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, (aiōnios g166)
Revelation 14:11 (Apokalipso 14:11)
(parallel missing)
kaj la fumo de ilia turmento leviĝas por ĉiam kaj eterne; kaj ne havas paŭzon tage kaj nokte tiuj, kiuj adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, kaj ĉiu, kiu ricevas la markon de ĝia nomo. (aiōn g165)
Revelation 15:7 (Apokalipso 15:7)
(parallel missing)
Kaj unu el la kvar kreitaĵoj donis al la sep anĝeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165)
Revelation 17:8 (Apokalipso 17:8)
(parallel missing)
La besto, kiun vi vidis, ekzistis, sed ne ekzistas, kaj venos supren el la abismo kaj iros en pereon. Kaj la loĝantoj sur la tero, kies nomoj ne estas skribitaj en la libro de vivo jam de la fondo de la mondo, miros, kiam ili vidos la beston, ke ĝi ekzistis kaj ne ekzistas, sed venos. (Abyssos g12)
Revelation 19:3 (Apokalipso 19:3)
(parallel missing)
Kaj duan fojon ili diris: Haleluja! Kaj ŝia fumo leviĝas por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165)
Revelation 19:20 (Apokalipso 19:20)
(parallel missing)
Kaj la besto estis kaptita, kaj kun ĝi la falsa profeto, kiu faris antaŭ ĝi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorkliniĝis al ĝia bildo; ili ambaŭ estis ĵetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; (Limnē Pyr g3041 g4442)
Revelation 20:1 (Apokalipso 20:1)
(parallel missing)
Kaj mi vidis anĝelon malsuprenirantan el la ĉielo, havantan la ŝlosilon de la abismo kaj grandan katenon en sia mano. (Abyssos g12)
Revelation 20:3 (Apokalipso 20:3)
(parallel missing)
kaj ĵetis lin en la abismon kaj fermis ĝin kaj sigelis ĝin super li, por ke li ne plu trompu la naciojn, ĝis finiĝos la mil jaroj; post tio li devos esti malligita por kelka tempo. (Abyssos g12)
Revelation 20:10 (Apokalipso 20:10)
(parallel missing)
Kaj la diablo, kiu trompis ilin, estis ĵetita en la lagon fajran kaj sulfuran, kie troviĝas la besto kaj la falsa profeto; kaj ili estos turmentataj tage kaj nokte por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165, Limnē Pyr g3041 g4442)
Revelation 20:13 (Apokalipso 20:13)
(parallel missing)
Kaj la maro liveris la mortintojn, kiuj estis en ĝi; kaj la morto kaj Hades liveris la mortintojn, kiuj estis en ili; kaj ĉiu estis juĝata laŭ siaj faroj. (Hadēs g86)
Revelation 20:14 (Apokalipso 20:14)
(parallel missing)
Kaj la morto kaj Hades estis ĵetitaj en la fajran lagon. Tio estas la dua morto — la fajra lago. (Hadēs g86, Limnē Pyr g3041 g4442)
Revelation 20:15 (Apokalipso 20:15)
(parallel missing)
Kaj se iu ne troviĝis skribita en la libro de vivo, tiu estis ĵetita en la fajran lagon. (Limnē Pyr g3041 g4442)
Revelation 21:8 (Apokalipso 21:8)
(parallel missing)
Sed por la timemaj kaj nekredemaj kaj abomenindaj kaj mortigistoj kaj malĉastuloj kaj sorĉistoj kaj idolanoj kaj ĉiuj mensoguloj, ilia lotaĵo estos en la lago, brulanta per fajro kaj sulfuro; tio estas la dua morto. (Limnē Pyr g3041 g4442)
Revelation 22:5 (Apokalipso 22:5)
(parallel missing)
Kaj nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne. (aiōn g165)

CAL > Aionian Verses: 14
EPO > Aionian Verses: 263